EnkondukoKaraj legantoj,tiuj inter vi, kiuj jam abonis nian revuon antaŭ 30-40 jaroj (jes ja, tiaj ekzistas!), certe memoras, ke en tiu periodo Stefan Maul estis la ĉefredaktoro de MONATO. En 2011 transprenis la torĉon Paul Gubbins. Bedaŭrindege li povis plenumi tiun funkcion nur dum iom pli ol kvin jaroj, ĉar en aŭgusto 2016 lin trafis subita morto. Ekde tiam ĝis nun la funkcio de ĉefredaktoro restis vaka. La manko de ĉefredaktoro sentiĝis precipe „malantaŭ la kulisoj”. Iuj komparis nian revuon post la forpaso de Gubbins al „ŝipo sen kapitano, sen piloto” kaj en majo ĉi-jara la redaktoroj decidis elekti min por transpreni tiun funkcion. Mi longe hezitis, ĉar mi neniel havas la kvalitojn, kiujn posedis Maul kaj Gubbins. Se la tempoj de Stefan Maul jam forvaporiĝis el via memoro, rigardu ekzemple la enhavtabelon de la jaro 2005. En tiu tempo Stefan Maul liveris ĉiun monaton sian El mia vidpunkto en kiu li prilumis iun aktualan temon, iun „mondan” temon kiel UN, sed ankaŭ fojfoje „landan” temon kiel Usono. En pluraj el siaj vidpunktoj li leviĝis super la landa principo de MONATO. Li ne estis usonano, sed tamen prikomentis Usonon, kaj neniu protestis, ne bezonis protesti. Li havis vastan konon pri internaciaj temoj. Nia posta ĉefredaktoro, Paul Gubbins, agis tre simile al Stefan, publike kaj interne. Publike ankaŭ li regule elpaŝis per siaj propraj „vidpunktoj”. Vidu ekzemple la enhavtabelon de 2014. Alistila li estis, eble malpli fakta ol Stefan, pli elkora. Relegu, mi petas, lian amdeklaron al Eŭropo, la lastan vidpunkton lian antaŭ lia forpaso, kvazaŭ lian testamenton, kiun bedaŭrinde Nigel Farage kaj kompanio neniam legis. Ankaŭ interne Paul Gubbins stiris. Li ĉiam kiel unua ricevis ĉiujn tekstojn, kaj tre ofte ankoraŭ iom poluris ilin. Li ja estis universitata docento pri ĵurnalismo kaj konis la malgrandajn trukojn por igi artikolon pli alloga, pli atentokapta, pli flua. Ĉu mi estos ĉefredaktoro, kiu jen kaj jen provos regali vin per freŝaj opinioj pri iu monda temo? Eble. Sed certe mi klopodos bone plenumi ankaŭ tiun duan duonon de la ĉefredaktora tasko, tiun, laŭ kiu oni jen kaj jen pilotas la ŝipon, restiras ĝin, kiam ĝi tro proksimiĝas al glacimonto, aŭ helpas manovri la krozoŝipon MONATO laŭ la plej pitoreska kaj oportuna vojo. Agrablan viziton al nia ĉi-monata krozoŝipo deziras al vi Paŭl PEERAERTS
|