Monato sin prezentasPaŭl Peeraerts(ĉefredaktoro kaj redakcia sekretario, Antverpeno) Jam en 2002 MONATO prezentis min ĉi-paĝe, sed intertempe multo ŝanĝiĝis, ne nur, ke mi intertempe apud la posteno de redakcia sekretario heredis ankaŭ tiun de ĉefredaktoro. Mi naskiĝis en Antverpeno en la jaro 1946 kaj ankoraŭ loĝas tie, kvankam nun en la periferia urboparto Deurne. Esperanton mi lernis antaŭ 55 jaroj. Mi studis lingvojn en la altlernejo Karolo la Granda kaj laboris profesie kiel entreprena ĵurnalisto ĉe la firmao Agfa-Gevaert de 1971 ĝis 1979. En 1979 Grégoire Maertens, tiam estrarano de Universala Esperanto-Asocio (UEA), persvadis min forlasi la postenon ĉe Agfa-Gevaert kaj labori plentempe kiel direktoro en la ĵus fondita Grafika Centro Antverpeno (GCA). Ekde tiam Esperanto iĝis mia ĉefa lingvo, kaj tia ĝi estas ankoraŭ nun. Ĝuste en tiu periodo aperis la unua numero de MONATO, kaj ĉar la tiama eldonisto, Torben Kehlet, uzis la servojn de GCA, mi estis forte ligita al tiu revuo ekde la unua momento. En la komencaj jaroj mia ligo kun MONATO estis ĉefe teknika. Mi akceptis la manuskriptojn de la tiama ĉefredaktoro Stefan Maul, havigis ilin al la kompostistoj de GCA, sendis kopion de la kompostitaj tekstoj al la tiama (unusola) revizianto Audrey Childs-Mee, kontrolis la korektojn ktp. Nur ekde 1992, kiam GCA jam estis fermita de UEA, kaj post kiam Flandra Esperanto-Ligo (FEL) transprenis la eldonadon, MONATO transiris de revuo ĉefe redaktata de unu homo al skipa entrepreno. Mi iĝis la redakcia sekretario, kies tasko estas precipe la kontrolado de la manuskripto-fluado inter la diversaj redaktoroj, ĉefredaktoro, reviziantoj kaj grafikistoj. Mi krome iĝis ankaŭ unu el la redaktoroj, nome pri la rubrikoj Recenzoj kaj Noticoj. Pro abundo da taskoj mi poste devis transdoni tiujn du rubrikojn al aliaj homoj, sed la tasko de redakcia sekretario restis mia ĝis nun, kiam mi kombinas ĝin kun tiu de ĉefredaktoro.
|