Moderna vivoALBANIODetruita malnova konstruaĵoLa 17an de majo, frue en la mateno, 1000 policanoj akompanis laboristojn de la urbodomo dum la detruado de domo, kiu utilis kiel Nacia Teatro dum dekoj da jaroj en Tirano. Tio okazis en la cirkonstancoj de striktaj moviĝreguloj pro la pandemio kaŭzata de la kronviruso! Konstruita de italoj en la jaro 1940, en la multfunkcia kulturejo Skanderbeg, ĝi funkciis kiel koncertejo, kunvenejo, politika juĝejo kaj fine kiel teatro. Antaŭ kelkaj jaroj, la socialistaj urbestroj decidis konstrui tie kaj en la ĉirkaŭaĵo kelkajn turojn, sed tion firme kontraŭstaris la civila socio, unuavice aktoroj kaj artistoj, kiuj konsideris tiun domon nacia kulturmonumento. KialojLa registaro asertis, ke ĝi estas senutila malnovaĵo baldaŭ ruiniĝonta, sed la fortaj tertremoj okazintaj en aŭtuno 2019 neniel damaĝis ĝin. De tri jaroj la artistoj, kun subteno de la „Alianco por la teatro” defendis per sia korpo la domon. Ilin subtenis la opozicio kaj la prezidento Ilir Meta. Laŭ la opozicio la registaro socialista intencis profiti de oligarkoj de la konstruado, kiuj forvendus unu kvadratan metron kontraŭ minimume 5000 eŭroj. Ili promesis konstrui, anstataŭe, pli modernan teatron en multfunkcia domo (tio estas, kiel parton de pluretaĝa domo). La loko estas en la centro de la ĉefurbo, tuj apud la 2000-jaraj ruinoj de la urba citadelo, mezepoka kvartalo kaj modernaj ministrejoj konstruitaj en la jaro 1931. ProtestojLa artistoj protestantaj dum ĉi tiuj tri jaroj insistis pri tio, ke la domo estu plu muzeo, aŭ ke la nova teatro konstruiĝu aliloke, aŭ ke oni detruu la malnovan kaj konstruu novan kun la sama arkitekturo. Sed spite tion, la registaro detruis la teatron kaj arestis dekojn da protestantoj. Tion multaj konsideras plia krimo kontraŭ la albana nacia kulturo kaj la identeco de la ĉefurbo, kies karakteriza historia aspekto en la lastaj jaroj daŭre ŝanĝiĝas. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
|