NovaĵetojEŭropa Jaro de FervojojLa Eŭropa Komisiono proklamis 2021 la „Eŭropa Jaro de Fervojoj”. Kial 2021? Interalie ĉar en tiu jaro estos kelkaj gravaj datrevenoj: la unua fervojlinio inter Parizo kaj Bruselo (1846) kaj la unua franca rapidega trajno („TGV”) inter Parizo kaj Liono (1981). Ankaŭ la eŭropa arta festivalo Europalia elektis fervojojn kiel temon por 2021. RR
|