Antaŭ 40 jarojVirga demokratioEl MONATO 1980/09, p. 6: La tiel nomata „demokratia malfermiĝo” en Brazilo ŝajne estas ankoraŭ virga ... La striko de la metalurgiistoj en la ŝtato Sanpaŭlo (ĉirkaŭ 600 000 laboristoj), la plej longa en la sindikata vivo de tiu lando (41 tagoj) finiĝis tute favora al la mastroj, almenaŭ al tiuj de la multnaciaj entreprenoj, kiuj povis plej longe elteni la paralizadon. Unue, Ia laborjustico deklaris ne-leĝa la strikon pro motivoj de „nacia sekureco”; poste, la politika polico arestis la ĉefajn sindikatajn gvidantojn; fine, oni malpermesis kunvenojn en publikaj ejoj. La eklezio disponigis siajn preĝejojn al la strikantoj, sed tiuj ejoj pro spacomanko tute ne povis elteni la grandajn amasojn. H.K.
|