Antaŭ 40 jarojSupren aŭ malsupren?El MONATO 1980/10, p. 6: Lastatempa evoluo de teĥnikaj fakoj kreis konflikton inter certaj normoj de la du
fakoj. Kiam oni anstataŭigas la numer-diskon de telefonaparato per butona klavaro,
oni ĝenerale aranĝas la ciferojn 1 ... 9 laŭ la ordo (a) ĉi-sube.
Tio estas ĝena diferenco por tiuj homoj, kiuj ĉiutage uzas ambaŭ instrumentojn alterne. Kaj tiuj uzantoj estas multaj pro la furoraj poŝformataj kalkuliloj. En kelkaj landoj oni harmoniigis la klavarojn. Ekzemple en Norvegio la telefona administracio lastsomere decidis elimini la konflikton per transiro al la ISO-normo por ciferaj klavaroj, do la ordo (b). N.U.
|