Antaŭ 40 jarojGDR postulas pli multeEl MONATO 1980/11, p. 5: Eĉ ne unu semajnon post la tutlandaj elektoj en FRGermanio, la registaro de Germana Demokratia Respubliko altigis draste la minimumajn sumojn, kiujn oni devas ŝanĝi al orient-germanaj markoj vojaĝante al la lando: De antaŭe 13 al nun 25 markoj tage kaj persone. Krome nun ankaŭ por pensiuloj kaj infanoj (7,50 markoj) validas la deviga monŝanĝo. La registaro en orienta Berlino deklaris, ke oni intence atendis ĝis post la balotoj en FRG, ĉar oni ne volis subteni eventualan venkon de la kandidato Strauß [ŝtraŭs] de l' kristandemokratiaj partioj. sm
|