Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

LINGVISTIKO

La misfamigo de Esperanto fare de lingvistoj kaj aliaj sciencistoj

Eble jam surprizas vin la titolo: Ĉu vere tiel estas? Ĉu vere lingvistoj kaj aliaj sciencistoj disvastigas misfamigojn pri Esperanto? Nu, bedaŭrinde jes. Ili plejparte ne konscie misfamigas, ili supozeble plene kredas, kion ili iam aŭdis, kaj nun disvastigas sen kontroli la verecon – sed ankaŭ la bonafida pludonado de onidiroj (kaj pri tio temas) povas efiki misfamige.

Oni povas trovi amason da eraraj kaj malfavoraj informoj pri Esperanto, kiujn diris aŭ skribis lingvistoj kaj aliaj sciencistoj. Iuj asertis ekzemple, ke ne ekzistas Esperanto-denaskuloj, ke ekzistas nek literaturo, nek aŭtoroj, ke mankas vortludoj en Esperanto, ke Esperanto ne evoluas, ke ĝi entute ne estas lingvo aŭ ne vivanta lingvo. 1 Ĉion ĉi diris lingvistoj kaj aliaj sciencistoj, pri historio aŭ filozofio, plejparte geprofesoroj – homoj, kiuj ĝuas altan renomon en la socio kaj kies opinioj kaj prijuĝoj gravas por aliaj homoj; tiaj opinioj gravas des pli, kiam estas ĝuste lingvo-sciencistoj, kiuj parolas pri io, kio laŭ ĝenerala kompreno estas „lingvo”.

Per tiu misinformado kaj misfamigo granda parto de niaj socioj dum la pasintaj jardekoj ricevis plene eraran bildon pri Esperanto kaj pri Esperantujo.

Esperanto, ĉu parto de lingvistiko?

Vi verŝajne opinias, ke Esperanto estas „lingvo” kaj sekve oni traktu ĝin kadre de lingvistiko. Ankaŭ por mi dum jardekoj estis klare kiel blua ĉielo, ke Esperantologio estas parto de lingvistiko. Sed, nu, la teorio estas unu afero kaj la reala mondo estas io alia. Dum la pasintaj jaroj mi trovis pli kaj pli da asertoj de lingvistoj, ke lingvistiko okupiĝas pri t. n. naturaj lingvoj, sed ne pri la t. n. artefaritaj.

Ekzemple legeblas en la ofte represata enkonduka libro de la anglo John Lyons, Language and Linguistics. An Introduction (Lingvo kaj lingvistiko. Enkonduko. Cambridge, 1a eldono 1981, 15a eldono 2002, p.2-3), ke Esperanto estas artefarita, kvankam ĝi baziĝas je antaŭe jam ekzistantaj naturaj lingvoj kaj kvankam ĝi nekontesteble estas lingvo. Sekvas la rimarko, ke la lingvisto okupiĝas unuavice pri naturaj lingvoj. Lyons ankoraŭ aldonas, ke la lingvisto volas scii, ĉu ĉiuj naturaj lingvoj havas ion komunan, kio ne troviĝas en aliaj sistemoj de komunikado, homaj aŭ nehomaj. Tiuloke eblas konstati, ke la naturaj lingvoj havas tre malmultajn ecojn, kiuj ne troviĝas ankaŭ en Esperanto – sed tion la aŭtoro ne traktas, ŝajne ne plu aperas la vorto Esperanto en la libro.

Simile dividas la mondon de homaj lingvoj la germana lingvisto Christian Lehmann, emerita profesoro pri ĝenerala kaj kompara lingvistiko. En interreta enkonduko en lingvistikon li dividas la homajn lingvojn al naturaj kaj artefaritaj; ĉe la naturaj li distingas la gestajn lingvojn kaj la parolatajn, kie troviĝas la germana, la vjetnama ktp. Ĉe la artefaritaj lingvoj Lehmann distingas la formalajn lingvojn (ekzemple notsistemoj en logiko) kaj la mondajn helplingvojn; tie troviĝas Esperanto kaj Interlingua. 2 Esperanto do estas relative proksima al Interlingua (kiu ekzemple ne havas denaskulojn) kaj tre for de aliaj parolataj lingvoj.

Lehmann tamen koncedas (post mia interveno), ke oni povus enordigi la homajn lingvojn anstataŭ laŭ la kriterio de ilia estiĝo ankaŭ laŭ la kriterio de ilia funkcio, do Esperanto apud la ceteraj parolataj lingvoj – sed li ne faras tion en sia instrua teksto kaj deklaras, ke la objektoj de la lingvoscienco estas unuavice tio, kio troviĝas sub parolataj lingvoj. En la teksto aperas nur du pliaj mencioj de Esperanto (kaj ĉe ambaŭ laŭ mi la aserto estas malĝusta; almenaŭ mankas fonto, eĉ post plurfoja peto al li).

En la statuto de la Germana Societo pri Lingvoscienco (Deutsche Gesellschaft für Sprachwissenschaft, DGfS) troviĝas la informo, ke „kutime ĉiu plenkreska natura persono povas fariĝi laŭorda membro”, se tiu „agas lingvoscience, do pri la scienca esplorado de naturaj lingvoj” 3 (post mia demando la estraro de la societo en marto 2019 tamen esprimis la opinion, ke ili ne vidas la nocion „naturaj lingvoj” tre strikte; do povas fariĝi membro ankaŭ homo, kiu okupiĝas nur pri Esperanto, ne pri aliaj lingvoj).

Laŭ la publike legebla teksto lingvoscienco tamen estas la esplorado de naturaj lingvoj kaj do ne de Esperanto. Similajn rimarkojn mi trovis en aliaj enkondukaj tekstoj. Ute K. Boonen k. a. difinas en Niederländische Sprachwissenschaft. Eine Einführung (Enkonduko en la nederlandan lingvosciencon, Tübingen, 2013, p. 25), ke „lingvoscienco aŭ lingvistiko okupiĝas en objektiva maniero pri la natura lingvo de la homoj” (en tiu loko pro mia sperto mi emas aldoni, „kaj en subjektiva maniero pri artefaritaj lingvoj kiel Esperanto”). En multaj aliaj enkondukoj en lingvistikon ne troveblas mencio de Esperanto.

Estiĝas do la forta supozo, ke por multaj lingvistoj Esperanto troviĝas ekster la esplorkampo de lingvistiko. Tio havas gravajn atendeblajn konsekvencojn:

–- Lingvistoj kutime ne traktas Esperanton, ne esploras, ne verkas, ne publikigas, ne lekcias pri ĝi. (Kompreneble estas esceptoj.) Ili ĝenerale scias relative malmulton pri Esperanto kaj facile kredas misprezentojn. Onidiroj havas liberan vojon. Ne okazas scienca dialogo pri Esperanto en la lingvoscienco. Konstateblas ofte, ke la asertoj pri Esperanto havas neniujn fontojn (kaj kiam iu indikas fonton, tiam ofte la fonto estas neniel kontentiga, ĉar tie mankas taŭga baza fonto aŭ argumentado).

– Studentoj de lingvoj apenaŭ lernas ion ajn pri Esperanto aŭ plejparte misprezentojn, ĉefe pri la lingvo-uzado kaj la lingvokomunumo (oni ofte pensas, ke la lingvo-uzado estas tre malofta kaj ke lingvokomunumo apenaŭ ekzistas).

– Finstudintoj de lingvoj (lingvo-instruistoj, interpretistoj, kelkaj ĵurnalistoj k.a.) scias malmulton aŭ misaĵojn pri Esperanto – sed ofte sentas sin informitaj de ŝajnaj fakuloj, la geprofesoroj de lingvistiko.

Bedaŭrinde tio estas ne nur teorie atendeblaj sekvoj, sed praktike troveblaj.

Ĉi-sekve mi prezentos tri „ĉampionojn” de la misinformado pri Esperanto, la germanan ĵurnaliston kaj iom konatan aŭtoron de trideko da libroj Wolf Schneider [ŝnajda] (iam interpretisto por la angla), Barbara Cassin [kasé], grekistino kaj filozofino, membro de la Franca Akademio, kaj Philippe Van Parijs [van paréjs], belga filozofo kaj aŭtoro de libro pri t. n. Lingvojusteco (per la angla ...).

Schneider

Wolf Schneider verkis por la monata magazino NZZFolio de la konata svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung en 1994 artikolon sub la titolo Nekrologo pri Esperanto; 4 la teksto republikiĝis en libro ĝis hodiaŭ aĉetebla. En la artikolo li interalie asertas, ke artefaritaj lingvoj ne prezentas infankantojn kaj ne versojn, ne sakrojn, ne ŝercojn, ne parolturnojn. Iliaj vortoj estas unusignifaj kaj sekve ununivelaj . Schneider tiel montriĝas vera majstro de la lingvo: Sep eraroj esprimitaj per nur dudeko da vortoj – imprese! (Ni konsciu, ke la fonto de la misinformoj supozeble estas iu profesoro pri lingvistiko, kiun Schneider altelefonis.)

Cassin

En intervjuo publikigita unue en 2012 (kaj bedaŭrinde senŝanĝe reeldonita en 2019, malgraŭ kontakto de Esperanto-parolantoj kun ŝi) Barbara Cassin asertas pri Esperanto, ke ekzistas nek aŭtoroj nek verkoj, ke Esperanto ne estas lingvo, ke ĝi estas nesufiĉa, senhistoria, morta kaj nenies denaska lingvo. Impresa sinsekvo de kompletaj malveroj. 5

Van Parijs

La belga filozofo Philippe Van Parijs en 2011 publikigis la libron Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva justeco por Eŭropo kaj la mondo), en kiu li prezentas la anglan kiel solvon por la internacia lingva komunikado; Van Parijs cetere estas internacie konata kiel multjara subtenanto de la ideo de baza enspezo por ĉiu civitano. Esperanton li traktas en seppaĝa ĉapitreto el la du vidpunktoj de neŭtraleco kaj simpleco (rapida lerneblo).

Se oni zorge tralegas lian tekston, estas imprese, kiom malmulte Van Parijs komprenis pri la realeco de la Esperanto-komunumo; aliflanke tio ne estas miraklo, ĉar liaj nur kvar fontoj pri Esperanto estas de aŭtoroj, kiuj pri Esperanto okupiĝis dum sia vivo nur flanke – mankas la grandaj esperantologoj, kiuj esploradis la lingvon kaj ĝian komunumon dum jardekoj.

La sinsekvon de misaj asertoj pri Esperanto Van Parijs komencas per la supozo, ke hindoj, niĝerianoj, sud-afrikanoj aŭ ĉinoj post la lernado de la angla supozeble havos nur malmultan paciencon por lerni ankoraŭ Esperanton (p. 40). Fakte indas konstati, ke neniu ŝtato subtenas Esperanton tiel forte kaj konsekvence kiel Ĉinio. Oni tial jam eksupozas, ke Van Parijs ne konas la realan mondon de Esperantujo. Krome oni povas tre pridubi lian aldonan supozon, ke en la monda skalo la neŭtraleca diferenco inter Esperanto kaj la angla ne estas signifa – verŝajne ekster-eŭropanoj malkonsentos kun Van Parijs.

Pri la Esperanto-denaskuloj Van Parijs asertas, ke la malgrandaj nombroj de tiuj ne igas Esperanton eliri el la grupo de minacataj lingvoj (p. 40). Ankaŭ ĉi tie ŝajne li ne detale rigardis la realecon. Minacata lingvo estas lingvo, kies (denaska) parolantaro ŝrumpas; tio ne dependas de la nombro, sed de la kreskoritmo. Verŝajne la Esperanto-denaskularo estas tiu denaskularo en la mondo, kiu laŭ procentaĵo plej rapide kreskas; ja supozeble neniu alia lingvo havas proporcie tiom multajn okazojn, kie la gepatroj ne parolas la koncernan lingvon kiel denaskan, sed la infanoj jes.

Rilate al la simpleco de Esperanto la aŭtoro aŭdace prognozas estontan malsimpliĝon de Esperanto, tamen tute sen rigardo al la ĝisnuna pli ol centjara historio de nia lingvo. Iuloke li skribas pri tio, kio okazus, se Esperanto fariĝus vere vivanta lingvo (p. 43). Jen denove videblas lia nekono de la Esperanto-lingvouzo.

Poste Van Parijs demandas sin plu, kio okazos, kiam oni igos Esperanton taŭga por ĉiuj kuntekstoj (p. 43). Interesa ideo – sed kio laŭ Van Parijs ankoraŭ mankas? Homoj uzadas Esperanton ekde 1887; oni esprimas preskaŭ ĉiajn tekstojn en Esperanto, oni tradukis plurajn milojn da libroj en Esperanton, Ĉinio ĉiutage publikigas novaĵojn, MONATO aperadas jam jardekojn ... Kian Esperanto-praktikon li rigardis – aŭ ĉu li simple verkis en la ebura turo de libere ŝvebanta sciencisto?

Krome li demandas sin, kio okazos, se Esperanto fariĝos ilo de viva amasa komunikado (p. 43); ankaŭ per tiu ideo klariĝas, ke li ne vere konas la realan uzadon de Esperanto (jes, oni povas dubi, ke la vorto amasa estas adekvata por la nuna Esperanto-komunikado – sed la kerna punkto estas ne la nombro de homoj, sed la temoj kaj la ofteco de komunikado). Laŭ Van Parijs la Esperanto-vortaroj tiam fariĝos tiel dikaj kiel la nacilingvaj vortaroj (p. 43) – per tio ni ekscias, ke li neniam tenis enmane la Plenan Ilustritan Vortaron (eldonitan unue en 1970) aŭ unu el la grandaj dulingvaj Esperanto-vortaroj de la pasintaj jardekoj.

Van Parijs detaligas poste, ke atingi kompetentecon en lingvo dependas ĉefe de tio, ĉu oni havas la eblon ludi, flustri, kvereli, aŭskulti muzikon, rigardi televidon kaj retumi tiulingve (p. 44). Kaj li konkludas, ke, se prijuĝi tion, estas klare, kiun elekti inter Esperanto kaj la angla. Ĉu vere? Ankaŭ per tiuj ĉi frazoj li plene konvinkas nin, ke li ne havas bonan scion kaj komprenon pri la hodiaŭa Esperanto-mondo. Ne necesas havi ĉiujn ĉi eblojn en senfina kvanto; evidente la hodiaŭaj Esperanto-parolantoj estas jam relative kontentaj, ke ili havas tuttagan muzikan radion en Esperanto, ke abundas filmetoj en Jutubo kaj ke estas pliaj filmoj ĉe esperanto-tv.com; ludi, flustri kaj kvereli certe eblis jam fine de la 19a jarcento (ni memoru, ke la unua internacia Esperanto-geedziĝo okazis en 1899). Se oni volas lerni Esperanton ne uzante polvan lernolibron el pratempo, ĉiaj ebloj hodiaŭ estas je dispono, kontraste al la senbaza kredo de Van Parijs.

Ĉe ĉiuj kritikoj de Van Parijs oni povas krome demandi sin: Kial li neniel citas aliajn kritikantojn de Esperanto kaj eble la reagon de Esperanto-defendantoj? Ĉu li vere supozas, ke li estas la unua, kiu havas tiajn ideojn? Lia prezentomaniero iom diferencas de tio, kion oni en universitatoj lernas en la unuaj semestroj pri la zorga serĉado kaj prezentado de fontoj. – Van Parijs disvolvis siajn ideojn pri lingva justeco ĉirkaŭ la jaro 2000; oni povas supozi, ke poste li pli kaj pli renkontis Esperanton, esencan obstaklon al liaj teorioj – do li provis kiel ajn kontraŭargumenti, kio estas iusence facila, ĉar la mondo estas grave neinformita kaj misinformita pri nia lingvo, do oni facile glutas plian misinformon.

Cetere mi neniel estas la unua, kiu atakas la Esperanto-prezenton de Van Parijs. Tion faris almenaŭ naŭ aŭtoroj, interalie ankaŭ Sabine Fiedler (2016 kaj 2018) kaj Federico Gobbo (2016) 6; mi mem dediĉis al aliaj problemoj de liaj asertoj kelkajn paĝojn en la supre citita artikolo (p. 185-189). En Libera Folio aperis krome tri artikoloj pri la tezoj de Van Parijs. 7

Kiel agi kontraŭ la misinformoj?

Ne estas tute facile konvinki la mondon pri la hodiaŭa realeco de Esperanto kaj Esperantujo kaj pri la argumentoj por Esperanto, dum lingvistaj profesoroj asertadas la malon: Imagu la potencorilaton. Nin oni vidas kiel kredantojn je bela revo, Esperanto – do oni supozas, ke ni tro bele prezentas nian aferon. La lingvistajn profesorojn la ĵurnalistoj kaj aliaj eksteruloj ankoraŭ vidas kiel sendependajn fakulojn; ofte oni laŭ mia impreso komplete pretervidas, ke por lingvistoj, ĉefe anglistoj kaj francistoj, la eventuala pligrandskala disvastigo de Esperanto prezentas fortan minacon al iliaj fakoj. Ke tiel estas, tion montras rakonto de la germana socilingvisto Ulrich Ammon (1943-2019). Li iam ĉirkaŭ 2000 estis prizorganto de habilitiĝa verko pri Esperanto. Antaŭ la lasta universitata proceduro venis al li grupo de anglistaj kaj francistaj profesoroj kaj diris proksimume: Esperanto volis detrui niajn fakojn; tio feliĉe malsukcesis, sed tamen ni nun ne vidas, kial ni akceptu habilitiĝon pri ĝuste tiu lingvo; ni kontraŭstaros.

Feliĉe Ammon sukcesis trankviligi la profesorojn kaj la habilitiĝo povis okazi kiel planite. Por ni restas la leciono, ke multaj anglistoj kaj francistoj, almenaŭ en pli fruaj jardekoj, forte timis, ke Esperanto multe disvastiĝos kaj oficiale enkondukiĝos, tiel ke sekvos gravecoperdo por la fakoj de anglistiko kaj francistiko. En Esperantujo laŭ mia impreso oni ne konscias pri tio; oni ŝatas la ideon ŝpari miliardojn da eŭroj per Esperanto sen vidi, ke tio signifos forfalon de la enspezoj de centmiloj da homoj – tiuj ne estas aparte feliĉaj pri tia perspektivo.

Lingvistoj grandparte havas plene erarajn imagojn rilate al la praktika uzado de Esperanto, do al la socilingvistiko de Esperanto. Tre multaj neniel konscias, ke ĉirkaŭ la lingvoprojekto de Zamenhof jam ekde 1887 tre rapide kreiĝis eta rondo de homoj, kiu sukcesis evoluigi la projekton al plena lingvo. La lingvokomunumo kreskis kaj daŭre plu kreskas, la lingvo atingas ĉiam pli da landoj, la kampoj de aplikado pli kaj pli multiĝas dum la jardekoj. Kaj la angla estas en la praktiko multe malpli konkuranto (ĉar homo tute bone povas paroli du aŭ pli da fremdaj lingvoj), sed envere ofte vojokreanto por Esperanto. Ĉar fakte Esperanto estas eĉ pli facile lernebla lingvo, se oni antaŭe jam lernis la anglan; sen lingvokono oni povas lerni Esperanton eble en kvarono de la tempo bezonata por la angla – post la angla oni bezonas eble plu nur dekonon de la tempo necesa por la angla (mi tion ŝerce nomas „la nova propedeŭtiko”, lerni la anglan por pli facile lerni Esperanton ...). La demando por ekzemple ĉino lerninta la anglan dum du mil horoj estas, kio alportas pli da aldonaj ebloj – ĉu lerni la anglan dum pliaj ducent horoj aŭ ĉu lerni Esperanton dum tiuj samaj ducent horoj; la unua varianto ŝanĝas preskaŭ nenion, la dua malfermas tutmondan reton de kontaktoj, en etoso de samrajteco.

Dum la pasintaj jaroj mi korespondadis kun lingvistoj kaj aliaj sciencistoj. Eble nur kvinono estis preta ŝanĝi sian vidpunkton kaj sian prezenton de Esperanto (tre homa eco, nenio vere surpriza). Por haltigi la misfamigadon tio ne sufiĉas kaj verŝajne necesas iri laŭ pluraj vojoj:

a) Disvastigi la informon pri la misfamigoj flanke de sciencistoj kaj per tio ankaŭ atakadi la bonfamon de la koncernaj homoj. Tio estas bedaŭrinda, sed ŝajne ne ekzistas alia vojo; esperinde aliaj lingvistoj lernos, ke antaŭ ol fari malfavorajn asertojn pri Esperanto, ili zorge pripensu kaj same zorgu serĉu fontojn (kiuj siavice havu bonajn fontojn!). Tiu disvastigo de la informo pri la lingvista misfamigo de Esperanto estas cetere ankaŭ realigo de rekomendo el la esploroj pri onidiroj: Apenaŭ eblas elmondigi onidiron, sed eblas krei novan rakonton, prefere veran, interesan kaj kun potencialo esti plurakontata.

b) Eble indas aldone alvoki al multaj homoj – lingvistoj, aliaj sciencistoj, studentoj, ĵurnalistoj – ke oni tre serĉas ĉiajn eldirojn pri Esperanto, ĉefe malverajn, malfavorajn kaj misfamigajn, ĉar oni volas kontakti la koncernajn disvastigantojn de malvera informo. Tio estas plia rekomendo el la batalado kontraŭ onidiroj. Se oni vere sukcesas disvastigi tian informon tre vaste, la efiko estas, ke homoj tre hezitos plu disvastigi malĝustajn informojn – apenaŭ iu ja volas esti celo de tia kampanjo. Krome, vidu punkton a), apenaŭ iu volas aperi en la venonta teksto pri misfamigado kiel unu el la misfarantoj kaj kiel homo, kiu, kvankam sciencisto, disvastigas evidente misajn informojn, ĉar li aŭ ŝi antaŭe ne bone kontrolis ilian verecon.

Eble vi jam aŭdis ie, ke pri la eldiroj de lingvistoj okupiĝu la Esperanton parolantaj lingvistoj. Tio estas nur bela revo. Unuflanke la kampanjo, kiun ni survojigu, bezonos tre multajn kunhelpantojn – prefere ĉiu Esperanto-parolanto informiĝu pri la stato de la misinformado kaj private disvastigu la scion pri tio. Aliflanke tre multaj esperantologoj jam daŭre mencias la misinformojn de aliaj lingvistoj. Sed ili ne estas en aparte bona pozicio por fari vere grandan kampanjon kontraŭ siaj lingvistaj kolegoj. Tio havus malagrablajn konsekvencojn; memoru la nur duonŝercan atentigon, ke la vera libereco de opinio-esprimo komenciĝas per la emeritiĝo. Estas do ni aliaj, kiuj devos antaŭenigi la agadon, se ni volas zorgi pri la bona renomo de nia komuna lingvo, zorgi pri informoj konformaj kun la Esperanto-realeco.

1. Kp. mian tekston Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler. Über verschiedene unzutreffende Aussagen zu Esperanto und seiner Sprachgemeinschaft , http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/JGI2018/JGI2018-Wunsch.pdf; angle http://www.esperantoland.org/dosieroj/2019-05-12  Image Esperanto linguists  Wunsch-Rolshoven.pdf.
2. https://www.christianlehmann.eu/ling/elements/index.php?open=sprache.inc
3. https://dgfs.de/de/assets/content/Dokumente/Satzung%20DGfS%20Version%205%20(2001)%20aktuell.pdf
4. http://dardel.info/Textes/Esperanto.html
5. https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252
6. Sabine Fiedler. (...) a slim core of Esperanto roots (...) and a huge periphery of (English) borrowings? – Kommt es zu einer Anglisierung des Esperanto? http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/23/beiheft23-fiedler.pdf kaj Federico Gobbo. Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto. Pliaj fontoj ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Philippe Van Parijs#Esperanto.
7. Jens Stengaard Larsen. Philippe van Parijs kaj Esperanto. Libera Folio, 2012-01-16. Johan Derks. Akademia pledo por venkigi la anglan. Libera Folio, 2014-08-01. Rubén Fernández Asensio. Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo. Libera Folio, 2014-08-08.
lwun
Lu WUNSCH-ROLSHOVEN
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 23.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lu Wunsch-Rolshoven el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12