Moderna vivoTELEVIDSERIOJLa hispana Pablo EscobarMi konfesas: mi ŝategas filmojn kaj televid-seriojn pri mafio. The Sopranos kaj Breaking Bad elstaras tiurilate, sed ekzistas ankaŭ aliaj, kiujn mi ĝuis, kiel la itala Gomorrah. Tial, kiam lastatempe aperis la hispana Fariña mi interesiĝis prie. Spektadi ĝin tamen iom desapontis min kaj precipe lasis min zorgoplena. Atentu bonvole, ĉar venas intrigmalkaŝo. Kiel Gomorrah, Fariña (vorto, kiu signifas farunon en la galega lingvo kaj estas uzata slange por kokaino) baziĝas sur samnoma ne-fikcia libro de loka ĵurnalisto. Publikigis ĝin en 2015 Nacho Carretero, kaj ĝi bone vendiĝis: 30 000 ekzempleroj ĝis marto 2018. Tiam hispana juĝisto decidis haltigi la vendadon, post denunco farita de unu el la homoj menciitaj en la libro. Kaj tiel ĝi famiĝis. En junio mi observis en pluraj librovendejoj de Lisbono, ke tiu libro „malpermesata en Hispanio” estas inter la plej vendataj. En la sama monato la juĝista decido ŝanĝiĝis, kaj antaŭ la fino de tiu jaro vendiĝis jam pli ol 100 000 ekzempleroj. Kaj la libro tradukiĝis en la italan, en la anglan ... La aŭtoro ordigas multajn informojn kaj klarigas en kohera maniero, kaj kun amuzaj anekdotoj, historion ne-multe konatan aŭ almenaŭ ne-multe priparolatan en Galegio. Tamen li asertas, ke li ne vere havigas novajn datumojn. Tio estas, preskaŭ ĉio dirita en la libro jam aperis en ĵurnaloj aŭ verdiktoj. Tial, li daŭrigas, li ricevis neniun minacon, male en la okazo de Roberto Saviano, la aŭtoro de Gomorrah, kiu ekde la apero de sia libro vivas kaŝite kaj kun eskorto. Carretero kutimas fari publikajn intervjuojn kaj ŝajne havas neniun timon tiurilate. Faktoj, sukceso kaj famoEn februaro 2018 la polico arestis unu el tiuj, kiuj aperis kiel ĉefroluloj en la libro: Sito Miñanco [minjanko]. Antena 3, televidkanalo tiam posedanta la elsendrajton de la samnoma televidserio, profitis la publikan intereson pri la afero kaj komencis elsendi la serion. Temis pri dek unu-horaj ĉapitroj, kaj ĝia elsendado daŭris ĝis majo 2018. Tio estis granda sukceso, kiu famigis la aktorojn, ĉefe tiun ludantan la rolon de Miñanco, Javier Rey. De tiam, Rey estas aktoro konata kiel seksalloga ribelulo. Sed estas granda diferenco inter la libro kaj la serio. Dum en la libro multaj drog-ŝakristoj kundividas la ĉefroladon, sur la ekrano ni sekvas la vivitineron, en la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, de unu homo: Sito Miñanco. Kompreneble aliaj roluloj aperas, sed la spektanto baldaŭ komprenas, ke temas pri duarangaj (plataj) karakteroj. Sito estas la plej juna, la plej bela, la plej inteligenta, la plej pova, la plej kuraĝa, la plej fidela, la plej malagresema, la plej bonfara ... Ankaŭ liaj du edzinoj elstaras. Kaj lia sporta aŭtomobilo. Verŝajne tio ĉio okazis pli-malpli tiel, sed en pluraj momentoj prezentiĝas probable troigoj. La bildo de venkintoKomence de la kvara ĉapitro, Sito Miñanco, vestita kiel rokstelulo kaj akompanata de sia sensacia kunulino, eniras la futbalan stadionon de sia vilaĝo por ricevi grandan ovacion kaj fari la ekkikon de honoro sub epika muziko. Jen la bildo de venkinto, la hispana Pablo Escobar1. La kamerao tiam enkadrigas la grupon de mafiestroj, kiuj spektas la matĉon el supra angulo. Iu komentas: „Rigardu, la popolo amegas lin”. Alia daŭrigas: „Ĉar li donacis multege da mono”. Kaj tria finas: „Li estas la plej ruza”. Oni ekscias, ke tiuj homoj – ĉefe Sito – venis el malfacilaj cirkonstancoj, humilaj familioj de fiŝkaptistoj, kiuj ne vere havis (profesian) elekteblon. Oni ekscias ankaŭ, ke malsimile al tio, kio okazas en Kolombio aŭ Sicilio, en Galegio ne okazas murdoj, eĉ ne kiam devas okazi venĝo. En tiu kadro, la etiko de Sito fascinas. Jen ekzemplo: Kiam lia bela edzino seksumas kaŝe kun la kapitano de la futbal-teamo, li simple punas per malaltrangigo la futbaliston. Sito aparte zorgas pri la bonfarto de siaj filinoj kaj unua edzino, de siaj gepatroj, de siaj amikoj, de la (bezonataj) familioj de siaj kunlaborantoj kaj subuloj, eĉ de tiuj, kiuj perfidas lin! Bonkora drog-ŝakristo?La lasta sceno de la lasta ĉapitro denove kortuŝas. Temas pri duelo inter la policisto kaj Sito, kio inkluzivas persekuton. Alvenas la fina momento, kiam Sito per pafilo celas la policiston, kiu pedagogie klarigas al li (kaj al la spektanto): „Vi ne kapablas murdi”. La kameramovo haltas kaj celas la larmajn okulojn de Sito. Post tiuj momentoj, kompreneble li ne murdas la policiston eĉ ne batas lin. Li simple lasas, ke la policisto prenu trankvile lian pafilon. Maltrankviligaj demandojResume, en ĉiuj decidoj, kiujn li faras dum la tuta serio, Sito montras sin prudenta, inteligenta kaj bonkora (grava) homo. Ĝuste tia, mi pensis, li ŝatus esti konsiderata kaj memorata. Verŝajne, se li mem verkus tiun rakonton, la rezulto ne estus tro malsimila. Eble ĝi estus verkita en la galega lingvo (same kiel „Gomorrah” estas verkita en la napola lingvo), ĉar tiel komunikiĝas la ĉefroluloj en la realo, sed verŝajne ne estus multaj aliaj diferencoj. Mi plu esploris la aferon kaj malkovris detaleton, eble malgravan: kiam Sito Miñanco estis lastfoje arestita en februaro 2018, la polico trovis liahejme scenaron de la serio. Jen malkomfortigaj demandoj, kiujn mi bezonas starigi: Kial li havis ĝin? Kiun rolon li ludis en la serio? Ĉu oni lin konsultis? Ĉu eblas, ke li financis ĝin? Fakte, la temo multe pliampleksiĝas. Ĉu eblas, ke la deveno de aliaj similaj televidserioj, kiuj romantikigas mafiestrojn (kaj aliajn krimulojn) kuŝas ĝuste en tiuj homoj? Verdire mi ne havas la respondon al tiuj demandoj, sed nur starigi ilin lasis min ege maltrankvila. Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
1. Pablo Escobar estis kolombiano, kiu enorme riĉiĝis per drog-ŝakrado sed ankaŭ ĝuis ian popularecon pro sociaj bonfaroj. (red.)
|