Moderna vivoABELBREDADOKolapso de koloniojLa eksterordinaran gravecon de abeloj por la homa vivo emfazis ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu omaĝe al la abeloj en 2017 aprobis rezolucion pri la popularigo de abelbredado, kaj deklaris la 20an de majo Monda Tago de la Abelo1. Abelo havas naturajn malamikojn (birdoj, rabovespoj, formikoj, diversaj virusoj kaj akaroj ktp). Tamen, dum la lastaj jaroj abelbredistoj atentigas pri nova kaj danĝera fenomeno: en mallonga tempo, el abelejoj malaperas granda nombro da abeloj, kio kaŭzas la tutan detruiĝon de la kolonio. Origine, ĉi tiu fenomeno okazis nur en Nord-Ameriko, sed lastatempe ĝi komencis okazi ankaŭ en Eŭropo, precipe en Pollando, Hispanio, Svislando kaj Germanio. La sciencistoj ĝin nomas Colony Collapse Disorder (CCD)2 - sindromo de kolapso de (abel)kolonioj. La kaŭzoj de la subita kaj amasa mortado de abeloj ne estas ĝis nun precize konataj, sed la scienca kaj abelista publikoj estas plene konvinkitaj, ke la ĉefaj kialoj estas kaj la diversaj pesticidoj uzataj en agrikulturo kaj la klimatŝanĝiĝo. En fakaj abelistaj rondoj oni diskutas ankaŭ pri la malbona efiko de poŝtelefonoj kaj elektromagnetaj ondoj, ĉar – laŭ teorio ankoraŭ ne science pruvita – abeloj orientiĝas per la suno.3 Abeloj en urbojLaŭ sciencistoj kaj abelbredistoj, por abeloj urba medio pli taŭgas ol kampara aŭ arbara medioj. En urbo troveblas taŭga kvanto da floroj, florantaj plantoj kaj arboj, kaj ne estas kemiaĵoj kiel en la kamparo. Homoj kultivas diversajn florojn sur balkonoj, en parkoj, en ĝardenetoj de familiaj domoj; ni povas trovi ankaŭ multajn speciojn de ornamaj arboj kaj arbustoj. Danke al ĉi tiu varieco aperas eĉ novaj specoj de mieloj, kiel ekzemple kaŝtana. Ĉi tiu urba mielo estas ankaŭ sana kaj nutra kaj ne enhavas nocajn kemiaĵojn. Pro tio ni nuntempe povas vidi abelkoloniojn sur tegmentoj kaj balkonoj de multetaĝaj domoj, en urbaj ĝardenoj kaj parkoj, ekzemple en Novjorko, Parizo, Londono, Prago kaj Vieno. ProjektojEn Slovakio estas kreita „speciala projekto de urbaj abeloj”, kiu propagandas la urban abelbredadon. Instruaj programoj („Venu kun ni al la abelujo”, „La reĝlando de abeloj”, „Ni ekzumigu nian urbon” k.s.) inkluzivas agadojn por lerni pri la vivo de abeloj, kaj estas ekzemploj pri tio, ke abeloj povas riĉigi la urban medion sen ĝeni la loĝantojn. Iuj slovakaj urboj (kiel Kežmarok, Lučenec kaj Žilina) havas eĉ proprajn urbajn abelujarojn. Ĉi tiujn abelistajn projektojn subtenadas ankaŭ la slovaka prezidento Zuzana Čaputová [ĉaputova], kiu en majo starigis du abelujojn en sia oficiala ĝardeno, kun informa tabulo por vizitantoj. Tio subtenas la ideon, ke abeloj apartenas ne nur al la kamparo sed ankaŭ al la urbo. Tradicio daŭre aktualaAbelbredado en Slovakio havas longan tradicion. Ĝi ne plu estas okupo de nur la pli maljuna generacio, sed ankaŭ la juna generacio – inkluzive de virinoj – montras daŭre pli kaj pli multan intereson pri abelbredado. Pro ŝtata subteno, Slovakio estas unu el la malmultaj landoj en Eŭropa Unio, kie la nombro de abelbredistoj en la lastaj 20 jaroj senĉese kreskas. Entute estas oficiale registritaj pli ol 19 150 abelbredistoj kun pli ol 305 000 abelkolonioj. 1. MONATO 2018/04, p. 10 (2018/012207.php)2. https://www.epa.gov/pollinator-protection/colony-collapse-disorder3. https://www.asc.ohio-state.edu/perry.6/p596_au99/Samples/shortmed/fiskemedium/index.htmlJulius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|