PolitikoLINGVA PROBLEMOAlia danĝera lingvo: la gaelaDiskriminacio kontraŭ minoritataj lingvoj ne estas nova fenomeno. Dum jarcentoj, parolantoj de la keltaj idiomoj (kimra, gaela, bretona) estis viktimoj de tia malfavora kaj neracia sinteno. Tamen hodiaŭ oni esperas, ke aŭtoritatoj kaj la ĝenerala publiko iĝos pli toleremaj al homoj, kiuj ne parolas la saman lingvon kiel ili. La gazetaro raportis pri bizara okazaĵo, kvankam rilata ne al rekta lingva diskriminacio, sed al nescio kaj antaŭjuĝo. Temas pri la sperto de irlanddevena familio en Anglio, kiu deziris, ke sur la tombo de forpasinta familianino, nome Margaret Keene [kin], en la tombejo St. Giles apud la urbo Coventry, estu surskribo en la gaela (irlanda) lingvo. La surskribo tekstus: „In ár gcroíthe go deo” (Por ĉiam en niaj koroj). Supozante, ke tiuj senofendaj vortoj povus komuniki iun danĝeran politikan mesaĝon (ekzemple, de la fifama terorisma organizaĵo Nova Irlanda Respublikana Armeo) aŭ insulton kontraŭ la reĝino, la konsistorio respondeca por la tombejo rifuzis permeson por inkluzivigi la surskribon. La familio protestis, kaj finfine la konsistorio malbonvole respondis, ke la teksto estos permesita, kondiĉe ke angla traduko estu aldonita. Oni povas nur ĝoji, ke la superaj aŭtoritatoj de la Anglikana Eklezio, al kiu apartenas la tombejo, deklaris, ke la decido de la juĝisto de la konsistorio, laŭ kiu la surskribo povas havi politikan signifon, estas ŝoka kaj samtempe nekomprenebla. Iu demandis, ĉu tia malpermeso okazus se la surskribo estus en la franca aŭ la germana. Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|