El mia vidpunktoNe ideala deontologioEn la momento, kiam mi verkas tiujn ĉi liniojn, en pluraj landoj okazas manifestacioj kontraŭ rasa diskriminacio. Ilin provokis la mortigo, murdo eĉ, de afrik-usonanoj fare de (blankulaj) policanoj. Ke rasa diskriminacio ankoraŭ ekzistas en multaj landoj de la mondo, estas fakto. Cetere ne nur rasa diskriminacio troveblas, sed ankaŭ seksa, religia, politika, kaj ĉio tio malgraŭ artikolo 2 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu jam ekzistas de 1948. La manifestacioj plurloke estis ne nur esprimo de opinioj, sed rezultiĝis en malpurigo, detruo aŭ kompleta forigo de statuoj de personoj, kiuj certe faris bonon por la socio, sed ankaŭ, milde dirite, forgesis pri tiuj homaj rajtoj. Sub la statuo de Winston Churchill en Londono oni farbis la tekston „Churchill estis rasisto”, en la brita Bristolo statuo de la sklavkomercisto Edward Colston estis ĵetita en la akvon, kaj plurloke memoraĵoj pri Kristoforo Kolumbo, kiu ne nur malkovris Amerikon, sed malrekte kaŭzis la preskaŭ kompletan neniigon de indiĝenoj, estis malpurigitaj. Ĉiuj tiuj faktoj atingis la mondajn novaĵojn. Eble monde malpli priraportataj estas la malpurigoj kaj detruoj de statuoj de Leopoldo la 2a, siatempa reĝo en tiu malgranda lando, kie troviĝas la eldonejo de MONATO. En la lernejaj lernolibroj li dum jardekoj estis priskribata kiel heroa reĝo, kiu „portis la civilizacion” al la kompatindaj nigruloj. Nu, sed li ankaŭ reportis ion, nome kaŭĉukon. Kaj la lokuloj de la tiama Libera Ŝtato Kongo, privata proprietaĵo de tiu reĝo Leopoldo la 2a, certe ne bonvole laboris por havigi tiun kaŭĉukon, „interŝanĝe kun civilizo”. Se ili ne pretis labori, aŭ laboris tro malrapide, la belgaj koloniantoj forhakis de ili manon aŭ alian korpoparton. Belgaj rojalistoj ankoraŭ nun deklaras, ke la tiama reĝo ne sciis, kio okazas en „lia teritorio”. Nu, pruvi tion, aŭ la malon, verŝajne ne eblas post pli ol 120 jaroj. Tamen estas tre malverŝajne, ke li ne sciis. Almenaŭ la belga registaro konsciis, ĉar post protestoj, ĉefe fare de Usono kaj Britio, ĝi intervenis. Kaj ke la registaro sciis, atestas i.a. la jena frazo el letero de komandanto Charles Lemaire, komisaro de la distrikto Ekvatoro de la Libera Ŝtato Kongo, al la belga registaro: „Por rikolti kaŭĉukon en la distrikto, oni devas fortranĉi manojn, nazojn kaj orelojn” 1. Komandanto Charles Lemaire? Eble kelkaj nun pensas: „Tiun nomon mi konas.” Efektive, inter multaj Esperanto-parolantoj Lemaire estas konata. Li estis ĉe la bazo de la lingvo en Belgio. La 17an de decembro 1897 en la brusela ĵurnalo Le Petit Bleu (la malgranda bluulo, „malgranda” pro la formato de la gazeto, „bluulo” ĉar ĝi estis la voĉo de la belgaj liberaluloj, kiuj estis, kaj ankoraŭ nun estas, nomataj la bluuloj) aperis la unua de ok artikoloj pri Esperanto, ĝuste fare de tiu Charles Lemaire. Lemaire ĝis antaŭ nelonge estis priskribata en la informiloj pri Esperanto, kiel „komprenema kaj socialema persono, kun idealoj sed ankaŭ kun konscio pri la realo” (tiel i.a. en Vikipedio). Ĉu oni ne iom adaptu tiujn tekstojn, almenaŭ menciante, ke liaj idealoj ne estis idealaj por la loĝantaro de tiu afrika lando? En la sociaj forumoj pluraj postulas, ke la nuna reĝo publike pardonpetu pri la faroj de sia antaŭulo. Ĉu ankaŭ la nunaj gvidantoj de Esperanto-asocioj pardonpetu pri la agado de Charles Lemaire? Nu, mi ne scias, ĉu pardonpeti pri la faroj de alia havas grandan sencon. Sed almenaŭ indus jen kaj jen iom adapti la informilojn pri nia lingvo kaj mencii, ke Lemaire, kiu cetere estis docento pri deontologio en la „Reĝa Altlernejo de Belgio”, ne tre atentis pri sia propra deontologio. Paŭl PEERAERTS
King Leopold's Ghost: A Story of Greed, Terror and Heroism in Colonial Africa p. 165, verkita de la usona historiisto Adam Hochschild.
|