|
Moderna vivo
Pardonpeto
En la artikolo
Malbenitaj kaj prokrastitaj olimpiaj ludoj de Isakawa Takasi (MONATO 2020/06) aperis teknika misaĵo: en paĝo 12, dua kolumno, ekde linio 4 bv. legi: „Oni proponas, ke la akvo poluita per tritio estu diluita kaj forĵetita en maron aŭ
aeron.” La erara teksto aperis cetere nur en la presita versio de la magazino, ne en la kvar
bitaj versioj. La redakcio pardonpetas al la aŭtoro Isakawa Takasi kaj al ĉiuj abonantoj
pro tiu ĉi fuŝo.
red.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 9.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de red. el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12
|
|