Moderna vivoUSONOPandemio kaj InterretoDum la pandemio Kovim-19 (Covid-19) en Teksaso populariĝas virtualaj Happy Hours (Feliĉaj horoj) por komunikiĝi kaj distriĝi inter geamikoj. Dum la trudizolado teksasanoj ĉiusemajne vizitas ĉirkaŭ kvar retajn „vesperetojn”. Temas pri tiel nomataj interretaj komputil-kontaktoj kun pokalo enmane, ĉe kiuj oni uzas la popularan programon Zoom (aŭ similan). Alkoholaĵo ĉe komputiloKio estas en la pokaloj? Esplorado farita de la retejo improb.com montris, ke 50 elcentoj de la teksasanoj preferas bieron, 31 % vinon, 13 % pli fortajn alkoholaĵojn, kaj 8 % faras koktelojn. Dekono de la respondintoj konfesis pri pli ofta ebriiĝo dum la pandemio. Evidentiĝis ankaŭ, ke la homoj pli sopiras pri kolegoj. Post demandado al miloj da usonanoj el diversaj ŝtatoj evidentiĝis, ke malmultaj ŝatantoj de la virtualaj vesperetoj loĝas en Luiziano, Majno kaj Oregono, sed loĝantoj de Arkansaso kaj Vaŝingtonio dum la pandemio trinkadas alkoholaĵon eĉ 6 tagojn semajne ĉe sia komputilo. La sepan tagon okupas resaniĝo. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
|