PolitikoORIENTA EŬROPOKia estonteco por Rusio kaj Pollando?La 20an de junio, dum elsendo per la unua kanalo de la rusa televido, Dmitrij Peskov, proparolanto de Vladimir Putin, deklaris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Pollando atingis la ĝis nun plej malaltan nivelon. La politikisto akuzis la najbaran landon pri malkaŝa agado kontraŭ la projekto Nord Stream 2. Nova gasoduktoNord Stream 2 * estos la plej longa marfunda dukto en la mondo kaj transportos metanon tra distanco de 1230 kilometroj, de la balta marbordo de Rusio ĝis Greifswald en Germanio tra la teritoriaj akvoj de Rusio, Finnlando, Svedio, Danio kaj Germanio. Ĝi duobligos la fluon de la gasodukto Nord Stream 1 inaŭgurita en 2012, kaj kune ili provizos al Eŭropa Unio 110 miliardojn da kubaj metroj jare, kvaronon de la averaĝa jara konsumo de ĝia ŝtataro. Kialoj de malakordoLaŭ la analizo de la ĵurnalisto kaj historiisto Nikolaj Svanidze, ekzistas ankaŭ aliaj kialoj de la nuna situacio. Evidenta ekzemplo estas la daŭra polemiko pri la kaŭzoj de la dua mondmilito. Ĵusa artikolo de la rusa prezidento Vladimir Putin pri la dua mondmilito – 75 jarojn post la Granda Venko: komuna respondeco pri la historio kaj estonteco – vekis indignon de la pola registaro pri la tiama rolo de Sovetunio kaj kontraŭ la kritikoj pri la poloj de la antaŭmilita periodo. Translokado de nukleaj armilojKrom tio, dum en Germanio oni priparolas forigon de la tieaj usonaj nukleaj armiloj, la reprezentanto de la usona diplomatia misio en Varsovio, Georgette Mosbacher, agnoskis, ke Usono povas transloki ilin al Pollando. Pro tio Peskov substrekis, ke Pollando mem ne estas minaco por Rusio, sed la volo de Varsovio permesi instaladon de eksterlanda milita infrastrukturo en sia lando ne estas amika konduto. * Laŭvorte: Norda Fluo 2 (red.)Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
|