EkonomioPOST-PANDEMIA PROGNOZOProfunda recesio en orienta EŭropoLa Viena Instituto pri Internaciaj Ekonomiaj Komparoj (WIIW - www.wiiw.ac.at/) en junio 2020 publikigis prognozon, en kiu oni taksas, ke la ekonomia recesio kaŭzita de la kronvirusa pandemio en la 23 landoj de meza, orienta kaj sud-orienta Eŭropo estos pli grava ol tiu sekve de la tutmonda financa krizo en 2008. La averaĝa reala malneta enlanda produkto (MEP) de la regiono malpliiĝos je 6,1 % dum 2020, kompare kun 5,6 % dum 2009. Ĝi estos la plej malbona jaro post la fruaj 1990aj jaroj. La komenca restariĝo de la regiono estos multe pli malforta: nur 2,8 % en 2021 kompare kun 4,4 % en 2010. Dum 2020 la malkreskoj de MEP plej varios en la landoj de orienta Eŭropo. Dum tiu jaro la plej grandajn realajn malpliiĝojn oni atendas en Kroatio (-11 %), Slovenio (-9,5 %), Slovakio (-9 %) kaj Montenegro (-8 %). Tio spegulas la speciale grandan dependecon de tiuj landoj de ekstera komerco kaj/aŭ de turismo. Ankaŭ la du plej grandaj ekonomioj en la regiono spertos konsiderindajn recesiojn. WIIW prognozas, ke la reala MEP malpliiĝos je 6 % en Turkio kaj je 7 % en Rusio. La plej mildaj ekonomiaj malkreskoj dum 2020 estos en la landoj, kies ekonomioj malpli dependas de ekstera komerco kaj turismo, kiel Kosovo (-4,4 %) aŭ Moldavio (-3 %), kaj / aŭ verŝajne uzos fiskajn rimedojn por kontraŭi la recesion kiel Pollando (-4 %), Kazaĥio (-3 %) kaj Serbio (-4 %). Ankaŭ landoj, kiuj sukcesis pli rapide eliri el la Kovim-rilata izolado kiel Ĉeĥio (-4.8 %), havos pli bonan rezulton. Iuj landoj povos malstreĉi sian fiskan politikon por mildigi la recesion. Tamen la plimulto de la orient-eŭropaj ekonomioj havas tre limigitajn eblojn ricevi eksteran financadon kaj tial devos kalkuli je siaj nesufiĉaj financrimedoj. Ĉar la buĝeta deficito pliampleksiĝos kaj la nominala ekonomia kresko reduktiĝos, la publika ŝuldiĝo kompare al MEP abrupte pliiĝos. Tio estas senprecedenca krizo post la transiro de la orient-eŭropaj landoj al merkata ekonomio. Eblas multe pli malfavora evoluo ol la aktuale prognozata. Tio inkluzivus kombinon el pluaj ondoj de kronvirusa infektiĝo, pli longa atendado de vakcino kaj politikaj misdecidoj de la tri plej grandaj ekonomioj de la mondo – Usono, Ĉinio kaj EU. La perspektivoj por pli favora evoluo ja estas minimumaj, sed tute ne ekskludeblas. Ŝanĝo de ekonomiaj aspektojEn mezlonga perspektivo ne ĉiuj efikoj estos malfavoraj. Iuj tiaj estas: - Restos malsama speco de konsumado kaj pli alta singardemo inter konsumantoj, eĉ kiam ekonomiaj kondiĉoj pliboniĝas. La konsumantoj verŝajne estos pli zorgemaj kaj ŝparos pli grandan parton de siaj enspezoj ol antaŭe. Tio plifortiĝos per pli malaltaj niveloj de dungado (almenaŭ komence), pli granda necerteco rilate la estontajn realajn enspezojn, kaj eble ankaŭ pli alta ŝuldiĝo de la mastrumoj. - La periodo de tutmonde tro malaltaj interezoj supozeble daŭros. Nun, kiam multe pli granda kapacito de financaj investoj eniris la aĉetprogramojn de la centraj bankoj, la vojo reen al „normalaj” interezoj estos pli malfacila kaj pli longa. - La landoj en orienta Eŭropo verŝajne enkondukos pli altajn (kaj eble pli progresivajn) impostojn por kompensi la grandegan kreskon de la ŝtata ŝuldiĝo. - La okcidenta parto de la regiono, inkluzive de la Viŝegrad-ŝtatoj (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio) kaj eble Serbio kaj Nord-Makedonio, verŝajne en la venontaj jaroj profitos el la produktad-translokado de okcident-eŭropaj firmaoj al orienta Eŭropo. Ankaŭ la transigo de servoj probable pliiĝos favore al la orient-eŭropaj landoj. - La baltaj ŝtatoj, Ĉeĥa Respubliko kaj Slovenio povas plej bone profiti la impeton de la cifereca ekonomio rezulte de la krizo. Trajtoj grandparte senŝanĝajĈinio verŝajne daŭre ludos gravan ekonomian kaj politikan rolon en la landoj de orienta Eŭropo, kiuj ne estas membroj de Eŭropa Unio. EU koncentriĝos ĉefe al siaj internaj problemoj, kaj Rusio ne havos la fiskajn rimedojn por esti grava ekonomia ludanto en la regiono. Inflacio kaj interezoj probable restos malaltaj, kio spegulos kombinaĵon el demografia malkresko, ĉiam pli forta konkurenco pere de interreta komerco, deflacia efiko de la alta ŝuldiĝo kaj daŭre malaltaj petrolprezoj. Post mallonga stagno denove gravaj temoj en orienta Eŭropo iĝos la manko de laboruloj kaj kreskanta aŭtomatigo. La provizora kresko de senlaboreco ne estos sufiĉe forta por kompensi la malpliiĝon de la loĝantaro en mezlonga perspektivo. Samtempe la antaŭenpuŝo al aŭtomatigo restos forta, ĉar firmaoj klopodos ŝpari elspezojn por kovri perdojn rezulte de la krizo. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|