Moderna vivoUSONONova projekto ManhattanTio ne estas la nomo de nova sekreta armilprojekto, sed kromnomo de vasta projekto, kiu unuigas dekon da altrangaj sciencistoj. La grupo agas sub la nomo Scientists to Stop Covid-19 (Sciencistoj por ĉesigi Covid-19) 1. Konsisto de la grupoTiu unika teamo konsistas el kemio-biologoj, imunologo, neŭrologo, kronvirusa biologo, onkologo, gastroenterologo, epidemiologo kaj ankaŭ specialisto pri nuklea fiziko. D-ro Michael Rosbash (Nobel-premiito, 2017) diras, ke li estas la plej malaltnivela specialisto inter la grupanoj. La gvidanto estas doktoro Thomas Cahill, kiu havas bonajn rilatojn ne nur ĉe sciencistoj, sed ankaŭ ĉe komercistoj. Lia elstareco helpis konekti farmaciajn kompaniojn kun homoj en la Blanka Domo, de kiuj dependas la kontraŭ-virusaj agoj en Usono. La grupo preparis 17-paĝan raporton 2 kun rekomendoj. La raportoLa specialistoj raportis, ke la agado kontraŭ Covid-19 devas esti multflanka. Necesas laŭ diversaj vojoj ellabori sekurajn kaj efikajn medikamentojn kaj vakcinojn kiel eble plej rapide. La plano havas kvar fazojn. La unua estis planita por fari testojn, en aprilo kaj majo 2020, pri jam konataj kuraciloj. Unu el la rezultoj de tiu fazo estas la ĵusa kondiĉa aprobo de la kuracilo Remdesivir (la komerca nomo estas Veklury), farita de la eŭropa agentejo pri medikamentoj (European Medicines Agency, EMA). La kuracilo estis jam uzata dum la agado kontraŭ ebolo. Estas pluraj limigaj kondiĉoj por uzi tiun preparaĵon. Do, evidente, unuklonaj antikorpoj estonte anstataŭos la kuracilon. FazojLa testado de kuracmetodoj bazitaj sur antikorpoj okazis inter junio kaj aŭgusto en la dua fazo de la batalo kontraŭ la kronviruso. La tria fazo estas la plej longa: ĝi komenciĝis maje 2020 kaj finiĝos maje 2021. Ĝia celo estas ellabori vakcinon kontraŭ Covid-19. La kvara fazo rilatas al malfermo de la ekonomio. Membroj de la projekto komprenas, ke en la kvara fazo necesas plia ekonomia helpado al la usona socio eĉ kun monhelpoj al la loĝantaro. Por redukti la riskojn, kiuj eventuale aperos en ĉi tiu fazo, „Sciencistoj por ĉesigi Covid-19” proponas al ĉiuj la sekvajn regulojn, kiuj estas utilaj ne nur al usonanoj: – sciigi pri eventualaj simptomoj
Tiuj simplaj reguloj povas notinde redukti la riskojn je malsaniĝo. Notindas, ke neniu grupano havos monprofiton. Stuart Schreiber – sciencisto ĉe la universitato Harvard – atentigas pri ebla fiasko, sed se la grupo sukcesos, la mondo ŝanĝiĝos. 1 https://www.businessinsider.com/scientists-to-stop-covid-19-proposal-coronavirus-2020-42 pdf-dosiero: https://s.wsj.net/public/resources/documents/Scientists to_Stop_COVID19_2020_04_23_FINAL.pdfAlexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
|