SciencoMEDICINONova retina protezo donas esperonLa unua likva artefarita retino estas jam realaĵo. Oni produktis ĝin en Italio. Temas pri protezo konsistanta el nanopartikloj ŝvebantaj en akva solvaĵo, kiu povos anstataŭi la naturan retinon en apartaj okazoj. Laŭ la esploristoj ĝi estas kapabla bonege plenumi ĉiujn funkciojn de la naturaj lumreceptoroj de homa retino, kiam ili estas damaĝitaj de neŭrodegeneraj malsanoj. Tiuj malsanoj trafas ĉiujare milojn da individuoj, ĉefe maljunulojn. La venonta necesa paŝo, prepara al ĝia vasta disvastigo, devos esti ĝia testado ĉe homoj. Solvo por diversaj vid-malsanojLa esploro estis priskribita kun detalaj rezultoj en junio 2020 en la faka revuo Nature Nanotechnology. Ĝin kunordigis la Itala Instituto pri Teknologio (IIT). Inter la malsanoj, kiuj povos profiti de la nova artefarita retino, nombreblas precipe pigmenta retinito (science retinitis pigmentosa) kaj makula degenerado. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|