NovaĵetojUnueca eŭropa pagsistemo en 2022?Dek ses eŭropaj bankegoj volas lanĉi en 2022 plurfunkcian kaj unuecan eŭropan pagsistemon, kiu kapablos konkurenci kun la produktoj de usonaj gigantoj kiel MasterCard, Visa kaj PayPal. Nun en la landoj de la eŭrozono ankoraŭ ekzistas multaj sistemoj, kiuj ofte ne uzeblas trans la landlimo. En 2012 jam estis simila iniciato, „Projekto Monnet”, kiu ne sukcesis. La ŝancoj nun estas pli bonaj, ĉar la tiamaj argumentoj – la multaj politikaj streĉoj kaj komercaj konfliktoj inter Usono kaj Eŭropa Unio – intertempe konsiderinde pligraviĝis. RR
|