EkonomioRUSIOSekreta eksportado florasRusaj doganistoj tre bone scias, kio estas malantaŭ la kodoj SS, SSSS kaj SSSSSS: sekreta eksportado el Rusio. Tergaso, armiloj, aviadiloj, kosmoŝipoj, izotopoj. Kompare kun 2018, la kvanto malkreskis je 8,5 miliardoj da usonaj dolaroj (USD) kaj egalis al 55,3 miliardoj da USD. La ĉefaj aĉetantojLa plej grandaj importantoj de rusaj pordefendaj varoj, inkluzive de relative malgranda parto de civila aviado kaj kemiaj komponaĵoj, estas Egiptio (2,4 miliardoj da USD en 2019), Alĝerio (1,9 miliardoj), Ĉinio (1,6 miliardoj), Barato kaj Usono (po 0,9 miliardoj). En la raporto de la Federacia Dogana Servo la vendoj pri civila kaj milita aviado estas klasitaj kune. Laŭ la takso de Unuiĝintaj Nacioj en 2018 la rusa kvanto de la eksportado de civilaj aviadiloj kaj kosmoŝipoj estis 1,75 miliardoj da USD. La eksportoj de tergaso el Rusio en 2019 egalis al 41,6 miliardoj da USD. Plej multe pagis Germanio (10,6 miliardojn), Turkio (4,3 miliardojn), Aŭstrio (3,2 miliardojn), Italio (3 miliardojn) kaj Belorusio (2,6 miliardojn). IzotopojLaŭ la datumoj de la doganaj instancoj Usono importas el Rusio je valoro de 645 milionoj da USD „produktojn de neorganika kemio, komponaĵojn de raraj teraj metaloj, radioaktivajn elementojn”. Svedio importas je valoro de ĉirkaŭ 295 milionoj. Ne eblas diri precize, kiuj varoj estis venditaj sub tiu titolo: ĉu peza akvo aŭ aliaj izotopoj (litio-6, litio-7, karbono-13 ktp)? La usonaj energifirmaoj por siaj nukleaj centraloj preferas la malpli kostan riĉigitan uranion de la rusa ŝtata kompanio Теĥsnabeksport al la usona. Krom signifa ŝparo de mono, tia elekto havas ankaŭ alian konsekvencon: apliki la principon „America first” (Usono unue) postulos de prezidento Trump multe da mono, ĉar en tiu ĉi fako Usono perdis kompetenton kaj devas preskaŭ rekomenci de nulo. RaketmotorojLa sankcioj ĝenerale ĝis nun ne malhelpis la eksportadon el Rusio, ne nur la sekretan. La afero tute evidentas en la aerospaca sektoro. Ekzemple, pro la manko de ekvivalentoj de la raketmotoro RD-180, ĝis nun ne eblis ĉesigi la aĉeton de rusaj motoroj. La financa gazeto The Wall Street Journal eksciis, ke tial Pentagono ne povos ne importi motorojn RD-180 ĝis almenaŭ 2025. Ĉi-jare NASA ricevis de la aerospaca kompanio Blue Origin, fondita de Jeff Bezos, la unuan raketmotoron BE-4, destinitan por anstataŭi la rusan RD-180. Ĝi tamen estos uzata nur por testado. Ĉu Vaŝingtono sukcesos sendependiĝi? Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
|