MedioFRANCIOGejunuloj lernas pri la aerkvalitoDum la pandemia krizostato oni konstatis, ke la plimulto de la poluantoj malpliiĝis pro la foresto de trafiko. Ke la aero gravas por nia sano, ne estas malkovro de la lastaj monatoj. Jam dum pluraj jaroj, diversaj asocioj batalas por klerigi surloke pri tiu temo. Nia korespondanto Marko Gallardo intervjuis en Marsejlo la direktorinon de la asocio L'Air et Moi (La aero kaj mi), Marie Anne Le Meur, kiu laboras pri aera poluado. Aera poluado estas ĉefa publika sanafero por ĉiuj landoj de la mondo, kaj multaj regionoj estas tuŝataj de ĝi. Daŭraj koncentriĝoj kaj pintoj de poluado (nitrogena dioksido, ŝvebantaj partikloj, ozono kaj aliaj nocaĵoj) responsas pri malsanoj (astmo, kardiovaskulaj patologioj, kanceroj ktp), mallongigas la vivon (9 milionoj da antaŭtempaj mortoj en la mondo ĉiujare) kaj nocas la sanon de plantoj. Por inversigi la tendencon la asocio L'Air et Moi disvolvas la programon „Aero kaj mi” ĉirkaŭ la mondo, partnere kun AtmoSud, kiu kreskigas ĝin en la sud-franca regiono Provenco-Alpoj-Lazura Marbordo. Dialogaj ilojL'Air et Moi estis kreita en 2009 laŭ la iniciato de Victor Hugo Espinosa. Ĉi tiu projekto kunlaboras kun sciencistoj kaj instruistoj por provizi aron da instruaj kaj dialogaj iloj (bildoprezentoj, kvizoj, gvidiloj, praktikaj laboroj, filmetoj, komiksoj, rolludoj ktp.), kiuj estas senpage elŝuteblaj kaj destinitaj al instruistoj, gepatroj kaj animantoj. Ludema kaj dinamika, L'Air et Moi lokas junulojn (bazlernantojn, mezlernantojn, gimnazianojn kaj aliajn) kerne de la debatoj, kiuj prezentas la kaŭzojn kaj efikojn de aera poluado, sed ankaŭ solvojn por malfermi horizontojn kaj preterpasi la malserenigan dimension, kiu estus kontraŭproduktiva. Hodiaŭ pli ol duonmiliono da infanoj profitis la programon kaj pli ol 500 plenkreskuloj estas trejnitaj por ĉi tiu celo. La modulo „Fundamento” de la programo estas tradukita en 14 lingvojn, kaj lastatempe aperis versio en Esperanto en la retejo airandme.org. La projekto reprezentas gravan homan kaj financan investon avantaĝe al kolektivumoj, instruistoj kaj animantoj en suda Francio. Ĉio estas farata por faciligi partoprenon en la projekto kaj ĝian disvastiĝadon. Marko Gallardo
korespondanto de MONATO en Francio
|