Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

PEDOFILIO

Ni rompu la tabuon

Imagu vian plej bonan amikon en la mondo, kiun vi konas delonge kaj plenkore fidas. Iun, kiu lasus vin tranokti longe, se vi iĝus senhejma, kiu ĉiam helpos kaj aŭskultos vin. Tiu homo konfesas al vi, ke ri allogiĝas al infanoj. Kion vi farus?

„Pedofilio” fontas el malnovgrekaj vortoj por „infano” kaj „amo/amikeco”, tamen ĝi signifas ion tute alian. Science, ĝi signifas seksan allogiĝon al infanoj, sed en kutima socia uzo ĝi signifas mistraktadon de infanoj. Ĝi do estas malpreciza vorto kun multaj signifoj, kaj ĝi ne estas uzata en leĝaj kuntekstoj. Tial, kvankam la temtitolo de mia artikolo estas Pedofilio, mi ne uzos tiun vorton. Ni profitu la klarecon de nia bela lingvo kaj uzu la vortojn „infanseksemo” kaj „infanmistraktado”.

En psikologio infanseksemo signifas seksan allogiĝon al infanoj kaj rilatajn fantaziojn kaj rezultan mensan suferon aŭ jaman infanmistraktadon. Kutime infanseksemo temas pri prefero kaj ne ekskluziva allogiĝo, tial multaj infanseksemuloj tamen havas rilatojn aŭ geedziĝas. Studoj taksas, ke 1 % ĝis 10 % de la viroj estas infanseksemaj, depende de la vortumo de la demandoj. 20 % el ili povas almenaŭ en maloftaj okazoj senti iom da seksa allogiĝo al infanoj. Oni tute ne scias, kiom da virinoj estas infanseksemaj. La germana projekto Dunkelfeld, kiu proponas terapion al infanseksemuloj, raportis, ke pli ol 10 000 homoj petis ĉe ĝi helpon, sed nur 17 estis inaj, kaj nur unu el tiuj plenumis la kriteriojn de infanseksemo. Aliflanke, kelkaj sciencistoj pensas, ke infanseksemo ĉe virinoj estas subtaksata, ĉar socio malpli prijuĝas rilaton inter virino kaj pli juna knabo ol inter viro kaj pli juna knabino, kaj virinoj havas pli facilan aliron al infanoj tre junaj, kiuj ankoraŭ ne kapablas esprimi la mistraktadon.

Infanmistraktado

Kio estas infanmistraktado? Leĝe, „mistraktado” temas pri seksaj agoj kun aŭ en la ĉeesto de infano, kaj „infan-” dependas de la minimuma konsentaĝo de la lando. Tra la mondo tiu aĝo varias inter 11 jaroj (en Niĝerio) kaj 21 jaroj (en Barejno). Aldone, pluraj landoj havas t.n. „Romeo-kaj-Julieto”-escepton, kiu permesas seksumi kun homo, kiu aĝas malpli ol la konsentaĝo, se onia propra aĝo tre proksimas al ties aĝo. Rimarkindas, ke en kelkaj landoj ne ekzistas minimuma konsentaĝo, kaj anstataŭe seksumado entute leĝas nur kadre de geedzeco kaj ne ekster ĝi, sendepende de la aĝo de la geedzoj. Terure, ofte temas ĝuste pri landoj, en kiuj oni kutimas perforte edzigi junajn knabinojn.

Infanseksemo kaj infanmistraktado ne tiom rekte interrilatas, kiel homoj ofte pensas. Infanseksemo estas grava faktoro, kiu povas konduki al infanmistraktado. Tamen, oni taksas, ke nur kvarono ĝis duono de infanmistraktado havas infansekseman kialon. Do kial oni mistraktus infanon sen seksa allogiĝo? Pripensu alian demandon: Kial oni entute seksperfortas homon? Estas danĝera miskompreno, ke seksperforto iel ajn rilatas al seksa allogo. Ĝi estas ilo de agresemo kaj potencmontrado, kaj en ĉiuj lokoj kaj tempoj de la homaro ĝi estas ankaŭ militilo kaj subpremilo de popoloj. Krome ĝi ofte fontas el problemoj de la perfortanto, kiuj tute ne rilatas al la viktimo. Do, se reveni al nia unua demando, oftaj kialoj de infanmistraktado estas vivproblemoj aŭ mensaj problemoj ĉe la mistraktanto, forta streĉiĝo, geedzaj konfliktoj, longdaŭra manko de plenkreskaj partneroj, kontraŭsociaj aŭ psikopatiaj tendencoj kaj alkoholismo. Multaj homoj, kiuj mistraktis infanojn, allogiĝas nur al plenkreskuloj.

Fantazio

Certe ekzistas do infanmistraktado sen infanseksemo. Ĉu ekzistas infanseksemo sen mistraktado? Jes, ĉar multaj infanseksemuloj sukcesas gardi siajn emojn porĉiame en fantazio kaj neniam agi laŭ ili. Rilate al la supra klarigo pri seksperforto, se oni vere allogiĝas al iu, tio ofte signifas, ke oni ankaŭ ŝatas kaj respektas rin kaj ne deziras al ri malbonon. Do multaj infanseksemuloj neniam atakus infanon. Tamen, ofte ili uzas infanpornografion sen konscii pri tio, ke ankaŭ tio estas infanmistraktado, ĉar uzi ĝin kuraĝigas ĝian plukreadon. Fakte la uzado de infanpornografio estas pli fidebla signalo, ke iu estas infanseksema, ol rekta infanmistraktado.

Krome, oni povas vidi diferencojn inter infanseksemuloj, kiuj mistraktis infanojn, kaj tiuj, kiuj ne faris tion. Temas pri aldonaj ecoj kiel manko de memregado, malrespektemo al normoj, manko de empatio, kontraŭsociaj tendencoj k.s. Krimaj infanseksemuloj ofte uzas misajn pensojn por pravigi sian agadon, ekzemple „temas pri konsenta rilato” aŭ „mi ne kapablas regi min”. Same estas ankaŭ diferencoj inter infanseksemaj kaj ne-infanseksemaj mistraktantoj. La unuaj kutime komencas mistrakti infanojn pli frue kaj havas pli multajn viktimojn. La lastaj kutime komencas mistrakti infanojn en streĉa vivmomento kaj havas malmultajn viktimojn, ofte en sia propra familio, kiel en okazoj de incesto.

Kaŭzoj

Kio estas la kaŭzoj de infanseksemo? Ĉi tie ni eniras kompleksan sciencan terenon. Ĝenerale, oni ne vere scias, kiel disvolviĝas iu ajn seksa prefero. Oni scias nur, ke seksemo temas pri malkovro kaj ne pri decido kaj fontas el kompleksa interago de genetiko, cerba disvolviĝo, hormonoj dum gravedeco ktp. Esploristo James Cantor el Kanado trovis tamen kelkajn tendencajn ecojn de infanseksemuloj, ekzemple malaltan inteligent-kvocienton, memorproblemojn kaj kapobatojn dum infanaĝo. Krome, triono de ili estas ne-dekstramanaj, kompare al dekono de la aliaj homoj. Manprefero disvolviĝas tre frue en la vivo, kaj tiom grandan proporcion de ne-dekstramaneco oni trovas en nur kelkaj aliaj grupoj kiel aŭtismuloj kaj skizofreniuloj. Ĉio tio montras, ke ĉe infanseksemuloj multaj ecoj jam tre frue misevoluis. Cantor eltrovis ankaŭ, ke ilia cerbo havas malkutimajn konektojn. Malfacilas scii, kion tio signifas, ĉar oni ankoraŭ malmulton scias pri cerbokonektoj ĝenerale. Tamen li pensas, ke tio povus signifi miskonekton, eĉ kruciĝon, tiel ke vidi infanon estigas seksajn sentojn, anstataŭ veki la kutiman „beboskemon”, kiu estigas ĉe plenkreskuloj senton de ĉarmeco kaj protektemo.

Evidentas do, ke infanseksemon oni ne elektas kaj ne eblas ŝanĝi ĝin. Tial ofte infanseksemuloj psike suferas je deprimiĝo, frustriĝo kaj kulposento. Laŭ demandaro, preskaŭ duono de ili jam pripensis sinmortigon, kaj 13 % jam provis tion. Tiu sufero fontas ankaŭ el tio, ke infanseksemo estas tabuega en la socio kaj preskaŭ neniam estas iu ajn en ilia ĉirkaŭaĵo, kiu scias pri tio. Ili ne priparolas siajn sentojn, ĉar ili timas, ke ĉiu nur fiigus ilin. Tiu timo estas komprenebla: kiam la ĉirkaŭaĵo rimarkas ies intereson por infanoj, tiu estas ofte atakata, persekutata aŭ forpelata el la kvartalo, eĉ se ri ne agis malbone. La polico kutime ne intervenas pri tio. Krimaj infanseksemuloj en prizonoj estas je alta risko de perforto, mortigo, mistraktado kaj humiligo fare de geprizonuloj. Iu prizonoficisto diris, ke esti en prizono tiom danĝeras por infanseksemuloj, ke ili fakte bezonas korpogardiston.

Ju pli aĉas la situacio de infanseksemulo, des pli da ŝancoj, ke liaj sentoj kondukos lin al infanmistraktado. Tial psika kaj socia bonfarto de infanseksemuloj signifas samtempe protektadon de infanoj. La jam menciita projekto Dunkelfeld provizas grupterapion al infanseksemuloj. En nejuĝema kunteksto ili tie povas libere priparoli sian problemon kun terapiisto kaj aliaj infanseksemuloj. La terapiisto helpas al ili atingi psikan stabiliĝon kaj akcepti sin mem. Krome ili lernas kapablojn de konstrua pritraktado de propraj sentoj, frua rekono de riskaj situacioj kun infanoj kaj mensajn strategiojn por malebligi damaĝan agadon en tia situacio. Ili ankaŭ lernas preni la perspektivon de viktimo kaj lernas, ke ili povas esti respondeca plenkreskulo kaj havi kontentigan vivon, socian vivon kaj utili al la socio, malgraŭ sia infanseksemo.

La terapio okazas sub kompleta sekretodevo kaj anonimeco, tial malfacilas pristudi, kiom bone ĝi funkcias. La pli ol 10 000 homoj, kiuj sekvis la terapion, kutime favore parolas pri ĝi en anonimaj intervjuoj, kaj ankaŭ la germana registaro, kelkaj viktimoj kaj familioj de viktimoj subtenas ĝin. Tamen, la ekzisto de tiu projekto estas nur paŝeto antaŭen.

Unue, ĉar en plej multaj landoj ne eblas enkonduki ĝin, ĉar ekzistas leĝo, kiu postulas, ke terapiisto rompu sekretodevon, se tiu ekscias pri nuna aŭ pasinta krimo. Germanio malkutimas, ĉar tie sekretodevo estas absoluta. Sen absoluta terapia sekreto tia projekto fiaskus, ĉar ankaŭ infanseksemuloj, kiuj neniam mistraktis infanon, ofte timegas, ke tamen la terapiisto kredos la malon el iliaj eldiroj kaj povos ĉiam kontakti policon. Tial en aliaj landoj ofte ekzistas nur malformalaj subtengrupoj, enreta terapio kaj enretaj komunumoj.

Due, eĉ se iu sekvas tian terapion, tamen socia malakcepto restos en la ĉiutaga vivo, kaj lernitaj kapabloj kaj memakcepto povas malaperi pro manko de socia subteno. Infanseksemuloj kun malpli bonaj intencoj ofte strebas alpreni aŭtoritatan pozicion, kie la socio akceptos ilin, kiel pastro aŭ instruisto, kaj povas uzi ĝin por mistrakti infanojn. Krome, pro tiu tabuo la scienca studado de infanseksemo estas tre periferia: ĝi ne troviĝas en psikologiaj aŭ medicinaj studoj, malmultaj fakuloj esploras ĝin kun malmulte da subtenmono, kaj interesataj terapiistoj bezonas sekvi aldonajn studojn por helpi infanseksemulojn. Rezulte, oni daŭre scias malmulton pri ĝi.

Ne eblas solvi problemon nekonatan kaj tabuan. Por solvi ĝin, protekti infanojn kaj ebligi bonfartan vivon al infanseksemuloj, oni bezonas pristudi ĝin, lerni pri ĝi kaj priparoli ĝin. Malakcepto, fermiĝo kaj ŝokiĝo nur malebligas tion. Tial, kara leganto, bonvolu rompi la tabuon pri infanseksemo kaj paroli pri ĉi tiu artikolo al viaj konatoj.

kler
Klára ERTL
Katalunio

Klára Ertl studis psikologion, aktivas en TEJO kaj pluraj aliaj movadoj. Baldaŭ aperos ŝia esperanta traduko de Pasporta Poemo. Pri la temo „pedofilio” ŝi jam prelegis en la IJK, en la „Malferma Tago” de UEA kaj en retaj kunvenoj de la amsterdama kaj antverpena Esperanto-grupoj.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 24.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Klára Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-07