MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SLOVAKIO

Ĉu forgesita diplomato?

Okaze de la 100a datreveno de la subskribo de la pactraktato de Trianon (1920), la Slovaka Nacia Biblioteko en la slovaka urbo Martin organizis migrantan ekspozicion 1 kun la mallonga titolo „Štefan Osuský” [ŝtefan ósuski]. Oni povis ekscii, pere de personaj fotoj kaj fotokopioj de dokumentoj, pri la vivdestino de modesta homo, kiu iĝis unu el la plej bonaj diplomatoj de Slovakio. Inter la interesaj ekspoziciaĵoj menciindas dokumentoj pri la intermilita periodo, kiu radikale ŝanĝis la politikan pejzaĝon en Eŭropo.

Por multaj Štefan Osuský estas tute nekonata. Tamen li estis eksterordinare kapabla diplomato, politikisto, internacia juristo, universitata pedagogo, publicisto, naciisto kaj patrioto. Li estas kunaŭtoro de la Interkonsento de Klevlando 2 kaj subskribinto de la pactraktato de Trianon, kiu por Hungario formale ĉesigis la unuan mondmiliton.

Naskiĝloko kaj lernado

Osuský naskiĝis la 31an de marto 1889 en la slovaka vilaĝeto Brezová pod Bradlom en evangelia familio de tanisto. Ĉar la registaro ne permesis al li studi en Aŭstrio-Hungario, en 1906 li 16-jara foriris al Usono, ĉe la fratinon, kie li komencis studi teologion, poste filozofion, sociologion, juron kaj natursciencojn en la universitato de Ĉikago. Post la studado li mallonge laboris kiel advokato kaj samtempe aktive laboris kiel funkciulo en usonaj slovakaj asocioj.

Li fondis la lokajn slovakajn gazetojn Slovenské slovo (Slovaka vorto) kaj Slovenský týždenník (Slovaka semajna gazeto). Ne mirinde do, ke Slovaka Ligo 3 en Usono sendis lin al Eŭropo en 1916 kun la celo ligi kontaktojn kaj kunlabori kun ĉefaj reprezentantoj de la eksterlanda rezistularo, kiuj volis fondi propran ŝtaton. Tiujn strebojn akcelis nur tri politikistoj: la ĉeĥoj T. G. Masaryk (1850-1937) kaj E. Beneš (1884-1948), kaj la slovako M. R. Štefánik (1880-1919) (MONATO 1999/04, p. 10), kun kiuj Osuský komencis rekte kunlabori.

Diplomataj postenoj

Post la disfalo de Aŭstrio-Hungario, la 28an de oktobro 1918 estis fondita Ĉeĥoslovaka Respubliko. Masaryk fariĝis prezidanto de Ĉeĥoslovakio, Beneš ministro pri eksterlandaj aferoj kaj Osuský ambasadoro. Li estis la unua ĉeĥoslovaka ambasadoro en Britio (de 1918 ĝis 1920) kaj poste ambasadoro en Francio (ĝis 1939). Li reprezentis la novan respublikon ĉe la pariza packonferenco (1919) kaj aktive laboris en la preparado de la pactraktato de Trianon, kiun li subskribis kune kun Beneš la 4an de junio 1920.

Ligo de Nacioj

Li ludis signifan diplomatan rolon en la agadoj de la ĵuskreita Ligo de Nacioj (antaŭaĵo de Unuiĝintaj Nacioj), kiu fondiĝis en 1920 je iniciato de la usona prezidento Thomas Woodrow Wilson pere de la traktato de Versailles. De 1921 ĝis 1932 li laboris en la Komisiono pri Reparacioj, kie krom Ĉeĥoslovakio li reprezentis ankaŭ Pollandon, Jugoslavion, Rumanion kaj Grekion. De 1922 li estis prezidanto de la Komisiono pri Kontrolo dum 14 jaroj; krome li laboris ankaŭ en la „Komisiono pri Demarkacio”, kies tasko estis starigi novajn landlimojn en Eŭropo.

Kondamno

En la periodo 1939-1945 estis kreita la slovaka ŝtato en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio, kiun diplomatie agnoskis 27 landoj. Ĝi posedis insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato, sed ĝian suverenecon strikte limigis Germanio. Ne estas mirinde do, ke Osuský, internacia juristo kaj granda patrioto, malakceptis la interkonsenton de Munkeno kaj la dispartigon de Ĉeĥoslovakio. Li komencis intertrakti kun la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj, por ke Francio ne rekonu la okupadon de Ĉeĥoslovakio, kaj poste li eĉ rifuzis transdoni la ĉeĥoslovakan ambasadejon en Parizo al la germanoj. La 2an de oktobro 1939 li subskribis interkonsenton pri rekonstruado de la ĉeĥoslovaka armeo kun la franca ĉefministro Édouard Daladier.

Tiujn diplomatajn agadojn de Osuský en eksterlando ne rekonis la slovaka ŝtato. En 1941 juĝejo en Bratislavo kondamnis lin (en foresto lia) al dumviva mallibereco kaj senigo de civilaj rajtoj, kaj liaj havaĵoj estis konfiskitaj.

Ministro

En la jaro 1940 kreiĝis en Londono la ĉeĥoslovaka ekzilregistaro gvidata de Beneš. Temis pri neformala titolo de la ĉeĥoslovaka nacia liberiga komitato por brita diplomatia agnosko. Osuský, kiel gvidanto de la ĉeĥoslovaka elmigrintaro, iĝis ŝtata ministro. Ĉar li havis tre oftajn laborajn disputojn kaj senfinajn kverelojn kun Beneš, precipe pri temoj koncernantaj la ĉeĥoslovakan eksterlandan politikon, la eksterlandan rezistomovadon kaj la postmilitan aranĝon de la respubliko, la 31an de marto 1942 Beneš senigis lin je ĉiuj postenoj en la ekzilregistaro. Per ĉi tiu decido Osuský perdis la politikan influon kaj tute izoliĝis disde la ĉeĥoslovaka politika kaj diplomatia vivo.

Eterne en ekzilo

Post nevola foriro el la ekzilregistaro li komencis labori en akademia medio, unue en la universitato de Oksfordo, kie li prelegis pri la historio de diplomatio kaj internaciaj rilatoj. Poste li laboris en la universitato Colgate en Hamiltono (Novjorkio), kie li fariĝis profesoro. Dum la akademia vivo li prezentis sin kiel aŭtonoman publiciston kaj usonan politikologon. Li verkis ankaŭ kelkajn librojn pri la historio de la ĉeĥoslovaka politiko kaj internaciaj rilatoj. En sia libro The Way of Free (La vojo de liberuloj) li skizis sian vizion pri unuiĝinta kaj libera Eŭropo.

Li mortis en Herndon, Virĝinio, la 27an de septembro 1973, en la aĝo de 84 jaroj, kaj lia tombo estas en Oak Hill Cemetery en Vaŝingtono, kie ripozas multaj eminentuloj de la politika kaj kultura vivoj.

Honora loko

La komunisma reĝimo de la iama Ĉeĥoslovakio ne agnoskis la diplomatajn agadojn de Osuský en la intermilita periodo, kio kaŭzis, ke post 1945 lia nomo malaperis el ĉeĥoslovakaj lernolibroj pri historio kaj parte ankaŭ el diplomatiaj kaj politikaj vortaroj kaj enciklopedioj.

La novaj politikaj reĝimoj en Ĉeĥio kaj Slovakio valorigas la grandegan diplomatan laboron de Osuský favore al la iama Ĉeĥoslovakio. Dudek jarojn post la forpaso li memore ricevis la prestiĝan unuaklasan ordenon de T. G. Masaryk (1992) kaj la duaklasan ordenon de la Blanka Duobla Kruco (2001). Li ricevis ankaŭ la rumanan grandkrucon kaj altajn ordenojn en Grekio kaj en la iama Jugoslavio.

La slovaka televido preparis dokumentan filmon pri Osuský kun la titolo Spomienka nikdy nesklame (Memoro neniam desapontis). Okaze de la 110a datreveno de lia naskiĝo en lia naskiĝvilaĝeto estis kreita Osuský-monumento. Krome estis verkita la 520-paĝa libro Diplomato Štefan Osuský, kaj poste eldoniĝis slovaka poŝtmarko kun lia portreto.

Ankaŭ Ligo de Nacioj omaĝis la dumvivan diplomatan laboron de Osuský. Ĝi lokis en la muzeo de la Palaco de Nacioj en Ĝenevo liajn portreton kaj buston apud portretoj de la usona prezidanto Thomas Woodrow Wilson kaj la franca politikisto Aristide Briand.

1. De la 16a de julio ĝis la 31a de oktobro la ekspozicio troviĝis en la urbo Martin. En 2021 ĝi videblos en Ĉeĥio kaj poste migros tra slovakaj urboj.
2. En la Interkonsento de Klevlando, subskribita la 25an de oktobro 1915, Ĉeĥa Nacia Konsilio kaj Slovaka Ligo en Usono esprimis sian apogon al la unuiĝo de la ĉeĥa kaj slovaka popoloj en federacia ŝtato.
3. La 30an de majo 1907 slovakaj elmigrintoj en Usono fondis en Klevlando „Slovakan Ligon”, kiu grupigas la plimulton de la slovakaj asocioj en tiu lando.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08