SciencoBIOLOGIOAfrika porka pesto disvastiĝasKovimo hantas la mondon kaj endanĝerigas senescepte ĉiujn homojn ie ajn. Nemultaj tamen scias, ke ankaŭ en la besta regno ekzistas danĝera virusa malsano, parte simila, kiu jam de kelkaj jaroj minacas hejmajn porkojn, eŭropajn, amerikajn kaj aziajn aprojn kaj afrikajn sovaĝe vivantajn porkojn – ekzemple la potamoĥeron (science Potamochoerus porcus), la hiloĥeron (Hylochoerus meinertzhageni), la dezertan verukapron aŭ fakoĉeron (Phacochoerus aethiopicus) kaj aliajn. Temas pri la „afrika porka pesto” (APP), konata science kiel Pestis suum africana. Klinikaj simptomojAPP estas malsano kaŭzata de viruso apartenanta al la genro Asfivirus. Ĝi trafas nur porkojn kaj aprojn de ĉiuj rasoj kaj aĝoj. La evoluo de la malsano estas tre rapida: alta febro, apatio, malforteco, diareo, pneŭmonio, sangado en la mukmembranoj kaj histoj de diversaj organoj. Laŭ bestokuracistoj, ĉi tiun virusan malsanon karakterizas ekstreme alta mortokvanto (de 85 ĝis 100 %), okazanta ene de kelkaj tagoj post la infektiĝo. La viruso transmetiĝas pro rekta kontakto inter malsanaj kaj sanaj bestoj aŭ pro konsumado de infektita furaĝo. Fontoj de la virusoj estas ne nur sango, histoj, sekrecioj de malsanaj kaj mortintaj bestoj, sed ankaŭ veturiloj, vestoj, io ajn, kio venis en kontakton kun malsana besto. PreventoAPP estas grava minaco ne nur por la grandbredado kaj etbredado de porkoj, sed ankaŭ por ĉasregionoj. Ĝi estas infekta kaj kontaĝa malsano, kiu povas disvastiĝi tre rapide. Ĝiaj soci-ekonomiaj sekvoj povas influi ankaŭ la internacian komercon de bestoj kaj bestaj produktoj. Ne mirinde do, ke okaze de epidemio oni mortigas ĉiujn hejmajn porkojn kaj aprojn, seninfektigas stalojn ktp. Ĝis nun ne ekzistas vakcino aŭ kuracilo por APP. Bona informo tamen estas, ke APP ne estas kontaĝa por homoj kaj aliaj bestospecioj. La malsano estas enskribita en registron de interregistara organizaĵo, kiu celas plifortigi kaj profundigi kunlaboron por sanprotektado de bestoj. Ĝi estis fondita en 1924 sub la nomo Internacia Oficejo pri Epizootioj (france Office international des epizooties, OIE); en majo 2003 OIE estis alinomita kiel Monda Organizaĵo pri Sano de Bestoj, sed ĝi konservis sian historian mallongigon OIE. La sidejo de OIE estas en Parizo. DevenlandoLa malsano origine disvastiĝis nur en afrikaj landoj sude de Saharo. En Eŭropo ĝi aperis unuafoje en la 1950aj jaroj (en Portugalio, Hispanio, poste Francio, Belgio, Nederlando) pere de kuirforĵetaĵo de aera transporto el afrikaj landoj. Dua ondo de la malsano ekis en Kartvelio en 2007. Dum du jaroj ĝi disvastiĝis en la tuta kaŭkaza regiono (Armenio, Azerbajĝano, Irano), kaj en la sekvaj jaroj (2008-2013) la viruso trafis preskaŭ la tutan eŭropan parton de Rusio, Ukrainion kaj Belorusion. La ĉefa kialo de la rapida progresado de la viruso de oriento al okcidento estis precipe la malbona biologia sekureco de bredado de porkoj. Krom tio, libera movado de porkoj en vilaĝetoj kaj kampoj, nekontrolataj hejmaj porkbuĉadoj kaj nesufiĉa identigado de porkoj kaŭzis, ke la malsano povis disvastiĝi senbride. Hodiaŭ la malsano endanĝerigas la bredadon de porkoj en apudbaltaj landoj, Rumanio, Hungario, Slovakio, Ĉeĥio kaj Pollando. Ekde 2018 la virusan malsanon anoncis ankaŭ aziaj landoj, kiel Barato, Ĉinio, Kamboĝo, Korea Respubliko, Laoso, Vjetnamio kaj Tajvano. KontroloLa kontrolaranĝoj de Eŭropa Unio (EU) en la batalo kontraŭ APP plene konformas al la internaciaj normoj de OIE. Tamen, por garantii pli altan nivelon de protektado de la sano de bestoj, EU superas la OIE-postulojn kaj aplikas pli striktajn normojn. Ekzemple, en Litovio, Pollando kaj Latvio neniuj porkoj, nek iliaj spermoj, embrioj aŭ ovoj rajtas esti movataj el infektita areo. SlovakioOni taksas, ke en Slovakio, kun areo de 49 035 km 2, estas ĉirkaŭ 150 000 aproj, inter kiuj troviĝas ankaŭ migrantaj kaj infektitaj aproj el najbaraj landoj. Pasintjare ĉasistoj kaptis 85 000 individuojn, el kiuj 220 estis infektitaj. Unu el la slovakaj agadoj kontraŭ APP estas ankaŭ pliigo de la financa rekompenco por ĉaskapto de aproj kaj transdono de viandaj specimenoj al la ŝtata laboratorio por analizo. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|