PolitikoOPINIOFuĝis la komandantoDum la pandemio Kovim-19 furiozas en la mondo, ĉiu ŝtatestro strebadas defendi sian popolon kontraŭ infektiĝo. Iuj sukcesis kaj aliaj ne. Multaj el ili komparis ĉi tiun batalon kontraŭ kronvirusoj kun milito kaj ŝajnigis sin kompetentaj komandantoj kun grandaj batalmeritoj. Neniu imagis, ke ili retretos aŭ fuĝos el la batalkampo. Tamen la 28an de aŭgusto la japana ĉefministro Abe Ŝinzo deklaris sian eksiĝon pro akutiĝo de malsano, ulcera kojlito. Dufoja eksiĝoFakte, ĉi tiu estas por Abe jam la dua eksiĝo de la ĉefministra posteno meze de ofic-periodo: la unua Abe-kabineto daŭris 11 monatojn de septembro 2006 ĝis aŭgusto 2007, kiam li demisiis pro la intesta malsano. Danke al bona kuracado li resaniĝis kaj denove gajnis la povon en decembro 2012. Poste li venkis unufoje en elektoj de la ĉambro de konsilantoj kaj trifoje en elektoj de la ĉambro de reprezentantoj. Rezulte, kun absoluta plimulto en la parlamento, li tenis stabilan politikon malgraŭ sinsekvaj skandaloj (inkluzive tiujn, kiuj koncernis lin mem, lian edzinon kaj membrojn de lia kabineto kaj burokratojn), pri kiuj Abe nek prezentis klarigojn, nek prenis sur sin respondecon. Rekorde longa regadoĈar la popolo preferis stabilecon plenan de skandaloj al ĥaoso de kvereloj kaj skismoj inter opoziciaj partioj, Abe Ŝinzo povis starigi rekordon de plej longa regado kiel ĉefministro. Nu, kiajn politikajn atingojn li postlasos? „Atingoj”Certe li postlasos memoron en la japana politika historio pri la plej longa regado; pri dufoja eksiĝo pro la sama malsano; pri la lukto kontraŭ la pandemio, kiun li fuŝis per la malĝustatempa deklaro de kriza stato, pri nesufiĉa kvanto de virus-rilata laboratoria testado kaj pri malfrua distribuado de maskoj kaj mono al ĉiu ŝtatano. Sed la plej malbona konduto, pri kiu oni kritikis lin, estis tio, ke, deklarante krizan staton kaj petante la popolon pri libervola izoliĝo, li ne alparolis per siaj propraj vortoj, sed nur voĉlegis suflorilon preparitan de la stabanoj. Plie, inter la 18a de junio kaj la 28a de aŭgusto li neniam havis oficialan gazetaran konferencon, en kiu li eksplikus la situacion pri la pandemio, pri la rilataj rimedoj kaj pri sia sanstato kaj respondus demandojn. Tirana „justemo”Ĉu la subita fuĝo de la komandanto en la kriza situacio semos konfuzon aŭ ĥaoson inter la japanoj? Apenaŭ, ĉar la plejparto de la popolo disciplineme plenumas la petojn kaj konsilojn de la registaro kaj medicinaj fakuloj. Male, inter civitanoj aperis „policado pri libervola sindeteno”, agado pro pretendema justemo, kiu manifestiĝis en kritikado kaj atakado de homoj kaj vendejoj, kiuj ne agadas laŭ la registaraj petoj libervole izoli sin („Restu hejme kaj fermu trinkejojn!”). ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|