PolitikoOPINIOAŭstralio: Ĉu ĉiam strategia dependeco?Kiam britoj setlis en Aŭstralio en 1788, ili sciis, ke la kontinento estas priloĝata de brunhaŭta raso, sed ĉar tiuj homoj estis grandparte nomadoj kaj ne kultivis la teron anglamaniere, la invadintoj konkludis, ke la indiĝenoj ne vere rajtas posedi tiun teron. Do tute laŭleĝe eŭropanoj rajtis simple forpreni la teron kaj mortigi aŭ forpeli la indiĝenojn. Kaj ĉar la indiĝenoj havis nek modernajn armilojn, nek socian strukturon por kunordigi reziston, la rezulto de la invado de „blankuloj” estis jam dekomence klara. Timoj de izolitaj eŭropanojLa indiĝenojn oni facile senposedigis, sed la „aŭstralianoj” (mi uzas tiun vorton malgraŭ tio, ke la termino ekestis nur en 1901) daŭre timis aliajn eventualajn malamikojn: la homplenajn landojn de suda kaj sud-orienta Azio kaj la eŭropajn rivalojn de Britio. El la vidpunkto de aŭstralianoj estis kompreneble, ke ili rigardu sin antaŭ ĉio anoj de la plej granda imperio en la mondo. Se iu minacus la koloniojn, Panjo Britio, kiu regis la ondojn tutmonde, defendus. Eĉ kiam la kolonioj unuiĝis en 1901 por formi unu landon, registaroj de Aŭstralio havis neniujn proprajn ambasadojn: la britoj ĉie reprezentis ankaŭ la interesojn de Aŭstralio. Imperia patriotecoKiam ekfuriozis la unua mondmilito, aŭstralianoj amase volontulis por defendi Brition, kvankam el hodiaŭa vidpunkto oni malfacile vidas faktajn avantaĝojn en tiu partopreno en la milito, kiu mortigis dekmilojn da aŭstralianoj kaj vundis centmilojn. Sed la sento esti parto de la Brita Imperio estis tre forta. Nova minacoNe multaj homoj komprenis, ke la unua mondmilito ĉesigis la statuson de Britio kiel la plej potenca lando. Certe ne la diversaj aŭstraliaj registaroj. Inter la mondmilitoj aŭstralianoj ekrigardis Japanion kiel la plej danĝeran malamikon. La japanoj tre ĉagreniĝis, ke ĉe Ligo de Nacioj oni rifuzis akcepti egalecon de rasoj – kaj la plej forta oponado estis tiu de la aŭstralia ĉefministro Hughes 1, kiu prenis sur sin la rolon de defendanto de la politiko pri Blanka Aŭstralio. Kiel Aŭstralio sin defendu kontraŭ ekspansianta japana potenco? Oni dependis ankoraŭ de la mararmeo de Britio. Singapuro estis la plej forte defendata haveno de la mondo, kaj dum Singapuro restos en britaj manoj, aŭstralianoj dormos trankvile. Kiam Britio deklaris militon al Germanio en 1939, Aŭstralio tuj sendis soldatojn al la iama Patrinlando. La „defendanto” ŝanĝiĝasSed fine de 1941 la japana imperia armeo, detruinte grandan parton de la usona mararmeo ĉe Perlo-Haveno, facile konkeris Singapuron kaj poste ripete bombis urbojn en norda Aŭstralio. Britio, mem luktante por supervivi kontraŭ Hitler, povis neniel helpi en la pacifika milito. La aŭstralia ĉefministro Curtin anoncis, ke ekde nun Aŭstralio metas sin je la dispono de Usono malgraŭ tradiciaj ligoj kun Britio. Krome Curtin postulis, ke la brita ĉefministro Churchill resendu al Aŭstralio ĝiajn soldatojn luktantajn en Eŭropo. Fakte, la usona generalo McArthur uzis Aŭstralion kiel bazon por militi kontraŭ Japanio. Tio estis turnopunkto en la historio de Aŭstralio: la lando dependis same kiel antaŭe de grandpotenca defendanto, sed la ligoj kun Britio pli kaj pli malfortiĝis. Nova mondo post 1945Postmilite Aŭstralio malfermiĝis al enmigrantoj, kondiĉe ke ili estu eŭropanoj. Pli kaj pli, tiuj enmigrantoj ne plu estis britoj, kaj tiuj nebritoj sentis nenian nostalgion pri la epoko de la disfalanta Brita Imperio. Dum antaŭe oni vidis preskaŭ nur anglajn filmojn en aŭstraliaj kinejoj, postmilite usonaj produktoj vaste plinombriĝis. Aŭstraliaj registaroj, ĉu iomete maldekstraj, ĉu dekstraj, volis ligi Usonon al la lando (unue por certigi, ke Japanio neniam plu minacu). Formiĝis ANZUS, speco de alianco inter Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono. La fonda teksto certigis, ke se iu el la tri estos atakita, la aliaj registaroj devos interkonsultiĝi (ne nepre batali). Solidareco senprofitaPro aneco en ANZUS aŭstraliaj registaroj partoprenis en esence ĉiuj gravaj usonaj militoj: en Koreio, Vjetnamio, Irako, Afganio kaj refoje Irako. Kvankam la nombro de aŭstraliaj partoprenantaj en tiuj militoj neniam estis granda, tiu simbola solidareco kun Usono kaŭzis multajn mortojn, kaj malfacilas vidi ian profiton por Aŭstralio (eĉ se ĉefministro Howard fieris pri la titolo „usona ŝerifo en okcidenta Pacifiko”). Surpriza avertoNuntempe, parte pro la nestabileco de prezidento Trump (eĉ iuj konservativuloj ne volas fidi registaron de tia homo), tiu dependeco de ANZUS estas pli kaj pli pridubata. Sed jam antaŭe oni levis dubojn. Kaj la plej forta esprimo de tia dubo venis de tute neatendita fonto. Malcolm Fraser (1930-2015), konservativa ĉefministro de 1975 ĝis 1983, iam fervora kontraŭ-komunista „malvarm-militisto”, verkis libron kun la titolo Dangerous Allies 2 (Danĝeraj aliancanoj). Fraser skribis, ke strategia dependeco de iu grandpotenco estis sencohava, eĉ necesa, ĝis la fino de la malvarma milito: li asertas, ke Sovetunio estis danĝere ekspansiema kaj ni bezonis la usonan ŝildon. Sed post la falo de Sovetio, kiam Usono iĝis la sola superpotenco, ANZUS estas danĝera alianco por Aŭstralio. Li mem kiel ĉefministro ofte spertis, ke usonaj registaroj agas nur por la propra intereso kaj ne aŭskultas eĉ aliancanojn. ANZUS deklaras nur, ke se Aŭstralio estus atakita, oni interkonsultiĝus kun Usono. Fraser tre dubis, ke Usono havus kialon por defendi Aŭstralion. Paradokse, laŭ Fraser, aliaj landoj ne havas motivon por ataki Aŭstralion – krom tio, ke ĝi estas parto de la usona militsistemo. Do la alianco, pri kiu antaŭaj aŭstraliaj registaroj insistis kiel pri sindefenda aranĝo, povus fari el Aŭstralio atakcelon. Novaj direktojFraser atentigis, ke ASEAN (Asocio de Sud-Orientaj Aziaj Nacioj) per pacienca diplomatio dum la lastaj jardekoj kreis grandan zonon de paco inter landoj, kiuj antaŭe ofte kverelis. Aŭstralio, laŭ Fraser, devas trovi sian lokon en la propra geografia regiono, do en ASEAN, sed la alianco kun Usono obstaklas tion. Azianoj ne volonte amikiĝas kun usonaj ŝerifoj. Krom tio, en Aŭstralio estas tre gravaj usonaj bazoj, kiuj rolas ne nur en kolektado de informoj, sed ankaŭ direktas bombojn al celoj en la tuta mondo: ili estas parto de la sistemo, kiu ebligas, ke droneoj murdu homojn en Pakistano, Jemeno, Afganio kaj aliloke. Do vole-nevole Aŭstralio kunagas en usonaj agoj, kiujn Fraser kaj multaj aliaj juĝas militkrimoj. Iĝi ekzemplo pri malarmadoFraser iom tuŝas la moralan argumenton. Usono, kun militbazoj sur la tuta terglobo, kun absurde granda kvanto da bomboj (sufiĉaj por detrui la tutan planedon), kaj konvinkiĝo, ke ĝi rajtas agi senkonsiliĝe kaj laŭplaĉe, estas la ĉefa danĝero al monda paco. Aŭstralio devas montri sin neŭtrala en grandpolitikaj kvereloj kaj kuraĝe doni bonan ekzemplon de malarmado, spite al la nuntempa emo amasigi milit-maŝinojn. Ĉiu nova bomboporta submara ŝipo, ĉiu nova milit-aviadilo povas instigi najbarajn landojn akiri proprajn kaj do povas kontribui al tute nenecesa vetarmado. Des pli, kiam Aŭstralio pli kaj pli integriĝas en la usonan militmaŝinon, disponigas pli kaj pli da terenoj al usonaj „partneraj militludoj” kaj pli kaj pli integras sian mararmeon kun la usona. Necesas debatoEksa ĉefministro Fraser tute konsciis, ke Usono ege malfaciligos aŭstraliajn strebojn sendependiĝi. Sed li skribis konvinke pri „la debato, kiun ni devas fari”. 1. Prononcindikoj proksimumaj: Hughes [hjuz]; McArthur [makartor]; Curtin [kertin]; Churchill [ĉerĉil]; Howard [haŭard]; Fraser [frejzar].2. Malcolm Fraser, Dangerous Allies, Melbourne University Press, 2014.Trevor STEELE
korespondanto de MONATO en Aŭstralio
|