PolitikoINTERNACIA KUNLABOROEsperoj pri paco en KaŝmiroLa ministroj pri eksterlandaj aferoj de Barato kaj Ĉinio publikigis komunan deklaron post duflanka kunveno en Moskvo okazinta la 10an de septembro kadre de la pintkunveno de la eksterlandaj ministroj de la landoj de Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro. Teritoriaj kontestojLa suvereneco en Kaŝmiro estas kaŭzo de longdaŭraj disputoj. Kvankam en 1962, post la landlima milito inter Barato kaj Ĉinio, estis aprobita fakta landlimo inter la du landoj, Pekino kaj Nov-Delhio daŭre disputas pri tiuj teritorioj. Aldone, ankaŭ Pakistano havas teritoriajn pretendojn en la regiono. Kunlabora kadroEn Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro estas ok konstantaj membroj: Barato, Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio. La ministroj pri eksterlandaj aferoj de tiuj landoj, kunveninte en Moskvo la 9an kaj la 10an de septembro, deklaris, ke Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro intencas pliigi sian kontribuon al la formado de plurpolusa monda ordo bazita sur la principoj de internacia juro, inkluzive de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, plurflankeco, sekureco kaj evitado de konfliktoj. AkordoLa akordo inter Ĉinio kaj Barato enhavas kvin punktojn rilatajn al daŭrigo de la dialogo, reduktado de la tensioj kaj plenumado de ĉiuj ekzistantaj interkonsentoj pri la stato de la landlimo. Laŭ la gazeto Hindustan Times, granda nombro da soldatoj nun koncentriĝas ĉe la landlimo: Ĉinio sola amasigis pli ol 50 000 soldatojn, 150 aviadilojn, tankojn kaj aliajn milit-ekipaĵojn. Survoje al normaliĝoLaŭ la deklaro oni intencas malgrandigi la tension en la landlima regiono, kiu altiĝis ĉi-somere ĝis landlima konfrontiĝo inter la armeoj de la du ŝtatoj. Tio estas nur la unua etapo en la normaligo de la situacio. En proksima estonteco oni interkonsentos pri retiro de la soldatoj el la hinda teritorio Ladaĥo, kiu estas parto de Kaŝmiro. Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
|