Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

FRANCIO

Boati sur malaperinta maro

... estas unu el la plej agrablaj aktivaĵoj, kiujn vi povus fari en ĉi tiu stranga lando. Tie la pejzaĝo ŝajnas samtempe kaj ĥaosa kaj organizita, kaj sovaĝa kaj pripensita. La akvo ŝajnas flui per magio, tiom la tereno estas ege ebena. Ĉu per magio, vere?

Vere ... ne. Fakte, antaŭ ne pli ol kelkaj jarmiloj (unu palpebrumo laŭ geologiaj mezuroj) troviĝis tie neprofunda golfo, prisemita per insuloj kaj insuletoj, vivanta laŭ la ritmo de la tajdoj.

Reĝlando de l' birdoj

Malfacile kredeblas, kiam oni rigardas tiujn bovojn sunumantajn sin en tiu verda pejzaĝo, kiam oni trempas la manon en la nesalan, malvarmetan, kaj iom ŝlimodoran akvon de ĉi tiu labirinto de kanaloj, kanalegoj kaj kanaletoj. Vi ne perdu la mapon!

Tia transformo estis verko kaj de naturo kaj de homoj. La naturo alportis sedimentojn el Luaro kaj Garono, du najbaraj riveregoj, kaj el Sevro kaj Vendeo, riveroj kiuj enfluis en tiun Golfon de la Piktonoj (tiel nomata laŭ la gaŭla tribo, kiu loĝis ĉirkaŭ ĝi), kiu estis parto de la okcidenta gaŭla marbordo. Iom post iom, pleniĝante de sedimentoj, ĝi iĝis la Puatua Marĉo: miksaĵo de ŝlimo kaj sablo, de sala kaj nesala akvo, de insuloj, marĉoj kaj lagetoj.

La ĉirkaŭaj loĝantoj trovis tie fekundegan teron, sed malfacile ekspluateblan pro la oftaj inundoj. Tial, ekde la romia okupado ĝis nun, alternis periodoj de konstruado (ekzemple dum la fino de la mezepoko kaj dum la dek-naŭa jarcento) kaj de forlaso (ekzemple dum la religiaj militoj de la dek-sesa jarcento). Tiel, iom post iom, kampon post kampo, jarcenton post jarcento, sekvadis konstrulaboroj por superregi la akvon, altigi la kampojn, krei navigeblajn vojojn. Kanaloj, digoj, kluzoj, ĉu por alkonduki, ĉu por forkonduki la akvon. Liftoj por boatoj, urbetaj havenoj, ĉenpramoj, ĉu por brutaro, ĉu por laboristoj.

Verda Venecio

Hodiaŭ, la marĉo etendiĝas sur proksimume cent mil hektaroj kaj enhavas pli ol kvar mil kilometrojn da navigeblaj vojoj. Ĝi estas dividita en du partojn: okcidente sekigita (alivorte seninunda) marĉo, dediĉita al kultivado, kaj oriente malseka (alivorte inundiĝema) marĉo, dediĉita al bestobredado, legom-produktado kaj arbokultivado, kiu agas kiel spongo kiu regas la alporton de akvo okcidenten. Ĉi tiu orienta parto, restinte pli sovaĝa kun multe pli da kanaloj kaj arbaretoj ol la okcidenta, nuntempe allogas turistojn kaj estas nomata „Verda Venecio”, franclingve Venise verte.

Remilbato dekstren, remilbato maldekstren, jen ekflugas ardeo kun fiŝo en la beko! Ĉi tie la maljunuloj uzas „pigouille” [pigúj] prefere al remiloj. Tio estas kelkajn metrojn longa bastono, kiun la boatisto puŝas en la fundon de la akvo por antaŭenirigi la boaton: tio estas pli rapida, sed malpli facile regebla. Sciindas, ke la plimulto de la marĉaj ŝoseoj estas ne tre malnovaj (pli-malpli unu jarcenton), kaj antaŭe la akvaj vojoj estis la solaj. Tio, kio hodiaŭ utilas por promenigi turistojn, estis tiam afero de memkonservado. Multaj tipoj de boatoj estis konstruataj laŭ la uzo: malgrandaj por ĉaso aŭ fiŝkapto, mezgrandaj por ĉiutagaj taskoj, grandaj por transloki brutaron aŭ rikoltojn. Nuntempe, nur kelkaj marĉaj terpecoj estas atingeblaj nur per akva vojo, kaj nur promenantojn en boatoj kun sidiloj vi vidos.

Kojpoj de Ameriko

Silentu, kaj rigardu antaŭen! Kojpo naĝas antaŭ ni. Kojpoj aspektas belete, kiel marmotoj perdiĝintaj apud la oceano, sed ili estas katastrofo por la marĉo. Venigitaj el Ameriko por la ekspluatado de iliaj peltoj, kelkaj individuoj estis ellasitaj dum la depresio de la tridekaj jaroj. Sed de tiam ili prosperas kaj multiĝas, trovinte bonegan medion en la Puatua Marĉo. En Eŭropo estas neniu kajmano, ilia natura predanto en Ameriko. Mirindege, neniu volas enkonduki kajmanojn ĉi tien ... Kiel tiaj malgrandaj bestoj povas esti katastrofo? Ĉar tiuj kojpoj fosas grandegajn subteraĵojn en la bordoj de la kanaloj, kaŭzante gravajn difektojn, iom post iom faligante la talusojn en la kanalojn, plenigante ĉi-lastajn.

Kojpoj ne estas la sola danĝero por la marĉo. Krom aliaj invadaj specioj (floridaj testudoj, zebraj mituloj, ludvigioj ktp: estas dekoj da ili), multaj problemoj venas de homoj mem. La marĉo vekas multajn interesojn, ofte neakordigeblajn kaj kelkfoje kontraŭajn al savado de naturo. Dum la sepdekaj jaroj, parcelkunigoj malaperigis centojn da hektaroj de naturaj malsekejoj por la profito de la terkultur-nutra industrio. Neprizorgataj kanaloj ŝlimiĝas. Kluzoj, kiuj devus resti malfermitaj por ebligi al la akvo cirkuli (aŭ fermitaj por konservi kanalon plena), estas kontraŭleĝe, sed kelkfoje kun kompliceco de iuj lokaj aŭtoritatoj, fermitaj (aŭ malfermitaj) laŭ privataj interesoj, kontraŭ publikaj interesoj kaj savado de naturo. Antaŭ kelkaj jaroj, projekton de aŭtoŝoseo, tiom senutila kiom multkosta, kiu trairus la marĉon, estis feliĉe forlasita de la tiama registaro.

Timoj

Pli lastatempe, projekto de konstruo de 19 akvo-stokejegoj dividis la loĝantaron. Troviĝontaj apud la marĉo, en la akvokolekta areo de la rivero Sevro, la stokejoj, ĉiu granda kiel kvin aŭ ses futbal-terenoj kaj 8 ĝis 15 metrojn profunda, devus vintre pumpi grundakvon por somera uzado de terkulturistoj. La subtenantoj (lokaj „tradiciaj” terkulturistoj, terkulturaj sindikatoj) asertas, ke tiaj rezervoj evitigos somerajn trouzadojn de grundakvo kaj opinias, ke oni tiel kontentigos la kreskantan akvobezonon kaŭzatan de la klimata plivarmiĝo. La kontraŭuloj (lokaj ekologiaj terkulturistoj, ekologiismaj asocioj) male opinias, ke la projekto instigos nedaŭripovan terkulturan modelon, ĉiam pli akvo-frandeman, kiu sekigos la riverojn kaj pereigos iliajn ekosistemojn. Ili timas, ke la malkresko de la fluo de nesala akvo al la maro dum la vintro endanĝerigos la produktadon de ostroj kaj mituloj ĉe la enfluejo de Sevro. Ili ankaŭ skandaliĝas, ke tiom da publikaj rimedoj estu dediĉataj al la profito de kelketaj terkulturistoj (buĝeto de 60 milionoj da eŭroj, el kio 70 % el publikaj rimedoj, por nur 230 bienoj, 6 % el la tieaj). Fine, ili maltrankviliĝas, apogiĝante sur esploro de la loka sanitara agentejo, pri la kvalito de la trinkakvo.

Multaj manifestacioj kaj kontraŭmanifestacioj okazis, kaj fine de 2018, interkonsenta protokolo estis subskribita de asocioj, sindikatoj kaj publikaj aŭtoritatoj pri 16 akvujegoj, kun kompensaj agoj (engaĝiĝoj pri plibonigado de kulturaj praktikoj kaj pri biodiverseco: malpliigo de la uzado de pesticidoj, plidiversigo de la produktaĵoj, replantado de heĝoj ktp). Tamen, la ĉefa kontraŭa ekologia asocio Bassines non merci (Akvujoj ne dankon) ne rajtis partopreni la intertraktadojn, kaj plu daŭrigas siajn agadojn, subtenate de la ekologiisma franca partio Europe-Ecologie-Les Verts, esperante malhelpi la komencon de la konstrulaboroj.

Bela kaj verda

Sed sufiĉas pri la problemoj, kaj ni profitu de la mildeco de la aero! Promeni boate estas certe tre agrable, sed ne estas la sola maniero viziti la marĉon. Vi povas bicikli aŭ piediri sur la multaj padoj kaj vojetoj, vagi en belaj urbetoj, gustumi lokajn pladojn ktp. Aŭ simple, dum bela somera posttagmezo, kuŝiĝi sur herbo de kampo, en ombro de poplo aŭ de frakseno, aŭskultante la kantadon de la birdoj, ĝis ĝi forportos vin tra verdaj strangaj kanaloj ĝis la oceano de la dormo ...

... Jen la ondoj!

Fakte, ĉi tiu lando estas kiel iu lingvo, kiun vi konas. Konstruita sed natura. Bela, facile atingebla ... kaj verda!

lacb
Bastien LACOUR
Francio

Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro partoprenas en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”.

La Venecio Verda troviĝas en okcidenta parto de Francio, apud la urbo Niorto. Tien alveni eblas per la flughaveno de La Roĉelo, per la fervojstacio de Niorto kaj laŭ la aŭtoŝosejoj A10 el Parizo aŭ Bordozo, A83 el Nanto.
Videndaj en la reto (franclingve): Retejo de la turisma oficejo http://www.marais-poitevin.com/ kaj blogo pri marĉo de marĉano http://www.blog-marais-poitevin.fr/

Matthieu Guillot, ekologia legomproduktisto en Arçais, Elodie Leyssène, ĉiovendistino en Le Vanneau kaj Judith Faure, 11-jaraĝa loĝantino en Arçais.

Kiun aspekton de la marĉo vi preferas?

Labirinto de akvovojoj, kie oni promenas boate por surprizi la bestaron. Pejzaĝo pitoreska, farita el tero, akvo kaj homoj: subtila geedziĝa kontrakto homo/naturo. Ni devas atenti pri bonaj moroj por eviti divorcon. (Matthieu Guillot)

Mi ŝategas la akvon, la akvon, la akvon. La grandajn spacojn, la naturon plene verdan kaj abundan. Mi ŝatas la kvieton de la marĉo. Unuvorte ĝian naturan aspekton. (Elodie Leyssène)

Mi preferas la flankon naturan: la vegetaĵoj apud la blankaj gruzaj vojetoj, apud Sevro, kaj la arboj. La pejzaĝoj estas ankaŭ agrable rigardindaj. Tre agrablas promeni en la marĉo. (Judith Faure)

Kia vi imagas la marĉon post kvindek jaroj?

Dum 50 jaroj la marĉo povus vidi evoluon de sia pejzaĝo kaj sia loĝantaro. Pliaj 2 oC kaj la pli alta oceano evoluigos la bestaron kaj la vegetaĵaron. La arboj riskas maldensiĝi kaj la akvo sala kaj nesala trudos ŝanĝojn al la ekonomiaj aktivaĵoj. Grandaj terpecoj estos tiam terkulture forlasitaj (spontanea reiro al naturo), dum aliaj estos submetitaj al intensiĝo de praktikoj ĉiam pli teknikaj malgraŭ la kostoj de energio. (Matthieu Guillot)

Mi esperas, ke la marĉo estos pli kaj pli bone prizorgata kaj administrata, kaj ke ĉiu loĝanto estos konsciiĝinta pri la graveco flegi ĉiujn terpecojn kaj ĉiujn akvovojojn kaj respondece agos pri tio. (Elodie Leyssène)

Mi vidas la marĉon, kvindek jarojn postnune, kun multaj rubaĵoj ĉie, kaj en la kampoj, pro mult-multaj pesticidoj, malpli da bestoj. (Judith Faure)

Bastien Lacour estas franca malsanuleja fizioterapiisto, esperantistiĝis en 2014 pro hazardo, enamiĝis prie, kaj ankoraŭ miras pri tio.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 23.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bastien Lacour el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05