SciencoKRONVIRUSORusa vakcino baldaŭ haveblosRusio disvolvis la unuan vakcinon en la mondo, nome Sputnik V, kiu formas stabilajn antikorpojn kaj ĉelan imunecon kontraŭ la viruso, kiu kaŭzas kovimon (Covid-19). Tion anoncis la rusa ministro pri sano Miĥail Muraŝko. Li dankis ankaŭ Mondan Organizaĵon pri Sano kaj Eŭropan Komisionon pro la kreo de konsilio, kiu certigos egalecan aliron, por ĉiuj landoj de la mondo, al medikamentoj, vakcinoj kaj personaj protektiloj kontraŭ kovimo. DubojLa instituto N.F. Gamalei, kiu disvolvis la vakcinon Sputnik V, per la scienca revuo The Lancet disponigis la plenan klinikan protokolon kaj ĉiujn donitaĵojn akiritajn dum la antaŭaj sciencaj esploroj. Tio okazis por garantii la travideblecon kaj la ĝustecon de la statistikoj kolektitaj, post kiam sciencistoj el Italio, Usono kaj aliaj landoj esprimis dubojn pri tio. VolontulojLa tria fazo de klinika esplorado pri la rusa vakcino Sputnik V komenciĝis la 9an de septembro 2020. Kiel Muraŝko klarigis, pli ol 30 000 volontuloj, dezirantaj partopreni la testadon, estis varbitaj dum dek tagoj. Laŭ la atendoj, la vakcino estos havebla fine de la aŭtuno de 2020. Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
Massimo Ripani estas ĵurnalisto en Rusio.
|