PolitikoALBANIOKiel mi transvivis en la komunisma inferoPri la tiutitola libro de Saimir Maloku Saimir [saimír] estas nur unu jaron pli juna ol mi. Mi ofte iris al lia hejmo, ĉar ĝi troviĝis apud la urbocentro. Ĝi estis ordinara malnova domo kun eta korto, en kiu estis multaj florvazoj. La patroLa patro de Saimir, Rexhit [reŝít] Maloku, studis en la reĝa tempo en la Usona Teknika Lernejo en Tirano, kiu kune kun kelkaj aliaj renomaj lernejoj, kiujn distingis simila praktikismo kaj utilismo, notinde plialtigis la nivelon de klereco en la lando. Bedaŭrinde, multajn el ĝiaj finstudintoj, la komunisma reĝimo postmilite 1 persekutis, eĉ mortigis. EdukadoSaimir lernis multon de sia patro kaj ties kulturo, kvankam mem li studis en meza kaj alta militistaj lernejoj kaj iĝis diplomita pri radiokomunikado. Sed li studadis diligente kaj sin distingis en ĉiuj cikloj de kleriĝo, aparte en la universitataj en la fakultato de elektronika inĝenierado. Li akiris la diplomon de inĝeniero pri elektroniko kun plej altaj rezultatoj. La akiritajn sciojn Saimir tuj aplikis en la ĉiutaga vivo, en la militista taĉmento kie li deĵoris kaj ankaŭ hejme. Sed plej gravas, ke de la „endoktriniĝo” per la komunisma ideologio li eskapis, danke al la rakontoj de sia patro pri la mondo kaj al tio, kion li aŭdis en la fremdaj okcidentaj radistacioj kaj televido. Saimir ekkonis la simplan grandan veron, laŭ kiu la mondo estas sufiĉe pli granda, pli variplena, pli interesa ol tiu, en kiu la enverisma 2 (komunisma) reĝimo enfermis la albanan popolon. FilatelistoEkde la infanaĝo, Saimir kolektis kaj interŝanĝis poŝtmarkojn. Ili estis fenestreto por alrigardi la fremdan mondon. Li ekkorespondis kun fremdaj filatelistoj. La korespondado estis tre disvastigita ĉe albanaj gejunuloj ĝis la fruaj 1960aj jaroj. Tiutempe Albanio estis parto de la tiel nomata „socialisma tendaro”, sekve la komunismaj instancoj eĉ rekomendis al la junularo korespondadon kun samaĝuloj el landoj de tiu bloko. Nature, la lingvokomunikilo estis la rusa, instruata en ĉiuj enlandaj lernejoj ekde 11-jariĝo. Saimir praktikis tion kun samaĝuloj, gefiletoj de la sovetiaj konsilistoj loĝantaj apud lia hejmo dum la jaroj 1950-1960. Anglalingvaj kontaktojSaimir eklernis, helpe de sia patro, ankaŭ la anglan. Tiel li povis komunikiĝi ankaŭ kun anglalingvanoj. Dum la jaroj de lia junaĝo, tiaj anglalingvanoj povis esti nur „amikoj” de la komunisma reĝimo kaj de la komunisma partio. Kun kelkaj tiaj homoj Saimir ekparolis kaj korespondis, ne intencante iam ajn fariĝi agento de la fremdaj malamikaj servoj. Tiuj fremdaj amikoj aŭ turistoj, ĉefe britdevenaj, helpis al Saimir ankaŭ per medikamentoj necesaj por kuraci lian patron paralizitan ekde la jaro 1968. „Eventuala spionado”Komence li ne konsciis, ke per tia konduto li fariĝos suspektata de la ŝtata sekreta sekureco-servo, kiu intertempe komencis specialan enketadon pri Saimir, je tipo 2A (eventuala spionado), kaj pri lia patro. Simile okazis por almenaŭ 800 000 albanaj civitanoj! La dosiero de Saimir estis pli grava, ĉar li estis oficiro pri radiokomunikado. Patruj-ama sed nedogmecaLa familia edukiteco de Saimir estis solida, patruj-ama, sed ne dogmeca. En lia hejmo aŭdiĝis kaj albana, kaj fremda muziko. Tio eblis, ĉar en la jaro 1968 la ŝtataj instancoj donacis al lia patro Reshit, ĵus paralizita, televidilon (tiutempe raraĵo) pro liaj meritoj en la rekonstruado de la postmilita Albanio (vojoj, pontoj kaj simile). Krome, pro eminenteco en pafo-sporto, Reshit estis landa ĉampiono kaj trejnisto de la landa teamo de sportaj pafistoj. Por pli kompleta kulturoTiutempe la hejmo de Saimir fakte iĝis iaspeca kaŝita centro de okcidenta kulturo, ĉar tien ĉiuvespere venadis dekoj da samlandanoj por spekti italajn kaj jugoslaviajn televidajn elsendojn kaj sportajn matĉojn. En julio 1970 Saimir inventis etan elektronikan rimedon, kiu poste kromnomiĝis „ledaĵo”. Tiu ekipaĵo ebligis liberan spektadon de fremdaj televidaj kanaloj. Ankaŭ mi aŭdis tiutempe muzikon en la hejmo de Saimir kaj spektis belajn fremdajn filmojn, kiuj ne aperis sur la ekranoj de la urbaj kinejoj aŭ de la ŝtata televido elsendanta nur dum kelkaj horoj tage. Laborema kaj inventema Saimir konstruis kaj starigis altajn antenojn, provizante ilin per taŭgaj ekipaĵoj por ricevi kaj plifortigi la televidajn kaj radiofoniajn signalojn – simple cele al pli kompleta civitana kaj junula kulturo! „Herezo”Sed kiel povus toleri tian „herezon” la tiama reĝimo?! Faktoj pruvantaj ian malamikan agadon kontraŭŝtatan kaj kontraŭpartian ne ekzistis, do, kial oni ne inventu ilin per falsaj denuncaĵoj de la kaŝaj informistoj, kiuj vizitis regule la hejmon de Saimir, kvazaŭ ili estus „familiaj amikoj”? Tiel komenciĝis la granda persona dramo de Saimir. Tamen Saimir daŭrigis deĵori en sia taĉmento, for de la ĉefurbo, ĉiam diligente kaj honeste, kredante ke li estas senkulpa. Kampanjo de politika „purigo”Sed lin kaj la tutan popolon trafis tre malfacila tempo, nova puriga politika kampanjo ripetata periodece, samkiel iam en Sovetio kaj en Ĉinio, ankaŭ en la eta Albanio forkaptita de kruela diktaturo. Meze de la jaro 1976 centoj da militservantoj estis arestitaj, kondamnitaj, mortpafitaj aŭ enprizonigitaj, kaj iliajn familiojn oni internigis en forajn vilaĝojn aŭ koncentrejojn de la lando. Homoj timis partopreni ĝeneralajn kunvenojn de la laborkolektivoj, ĉar tute surprize ili povus fariĝi vicaj viktimoj. La trian de majo 1976 Mehmet Shehu, la ĉefministro de Albanio kaj samtempe ministro pri defendo, ordonis aresti Saimiron Maloku, manskribante: „Arestu lin! Li estas fia malamiko!” Aresto kaj procesoLa 13an de majo samjare, antaŭ centoj da militistoj kaj membroj de la komunisma partio, en la granda kunvenejo de la militista divizio de Burrel, oni arestis Saimir kaj tuj enfermis lin en antaŭprizonan subteran karceron. Saimir travivis veran teruraĵon. Aldoniĝis la plilongigita enketado, la farsa juĝproceso, kie la homamasoj „cerbolavitaj” per la reganta ideologio, fingromontris al li kiel „fia malamiko, danĝera krimulo” kaj postulis pendumi aŭ mortpafi lin. Tiaj scenoj estis ordinaraj en la politikaj juĝprocesoj en komunisma Albanio ekde la jaro 1945. InferoNe sufiĉis la multjara puno, sed, ordonite de la altaj ŝtataj instancoj, oni plutenis lin ankoraŭ sep monatojn en tiu infera subtera karcero. Oni traktis lin kiel sovaĝan beston kaj tenis lin en ekstremaj vivkondiĉoj (malsatego, malpureco, frosto, kompleta izoliĝo sen ia ajn komunikiĝo kun la familio, sen rajto plendi al la organoj de la justico). Kiel punon, oni malpermesis la nutraĵojn kaj vestaĵojn alporteblajn de la familio. La densaj sesioj de enketado komenciĝis post noktomezo kaj daŭris ĉirkaŭ ses horojn. Ilin akompanis fizika kaj psikologia turmentado plena je ofendoj kaj minacoj. Estis ja vera miraklo, ke Saimir ne mortis, ĉar li perdis duonon de sia korpa pezo, sep dentojn, normalan vidkapablon, sensojn kaj parte la penskapablon. Tion oni faris, ĉar la celo de Sekureco estis, ke Saimir kaj lia patro Reshit paralizita jam plurajn jarojn denuncu sin „agentoj de la Britaj Sekretaj Servoj”. La alia kaŝplano de la polico estis, ke Saimir mortu en la subtera karcero pro la malhumanaj vivkondiĉoj. Ĉe la sojlo de mortoTamen Saimir, danke al kaŝa helpo de unu el la bonvolemaj policistoj, alarmis la tiean personaron. Tial, kiam Saimir estis ĉe la sojlo de kruela morto, oni permesis al li renkontiĝi kun sia familio. Kuracistoj en Tirano ne permesis, ke Reshit estu arestita, ĉar li moviĝis nur per handikapula ĉareto kaj tuj mortus en la prizono. La patrino Fatime kaj la onklo Shaban Maloku, kiu akompanis ŝin, tute ne rekonis Saimir. Li similis al kavernaj homoj, kvankam ne tiel forta kiel tiuj: skeleteca, kovrita per lano survizaĝe kaj surkape, sendenta kaj malbonodoranta pro malpureco, li apenaŭ povis stari surpiede. Tio klare pruvis la planon de la Ŝtata Sekureco, ja iu enketisto diris al Saimir post la aresto: „Konfesu, fia malamiko, pri via agenteca agado favore al Okcidento. Vian anĝelecan vizaĝon ni igos diabla vizaĝo, por ke eĉ via familio ne rekonu vin!” La familio sukcese postulis, ke oni sendu lin al prizono, laŭ la leĝo, por daŭrigi la punon tie. En „regula” prizonoEn la fifama prizono de Burrel Saimir trovis profesorojn, pastrojn kaj aliajn tre klerajn homojn same transvivintajn kiel li. Li lernis multon de ili, ankaŭ en la prizono de Ballshi, iom poste, kie Saimir pasigis kelkajn monatojn. En la prizono de Spaçi, konsiderata unu el la plej teruraj en Eŭropo, Saimir laboris en kupro-minejo sed ankaŭ helpis per sia profesio, ke la vivo de la prizonuloj iĝu iom pli eltenebla pro la kanzonoj aŭdataj de la laŭtparoliloj riparitaj de Saimir aŭ pro la filmoj per televidiloj bontenataj de li, elektronika inĝeniero. Denove liberaSaimir laboris pliajn longajn jarojn ĝis post pli ol ok jaroj, danke al amnestio en la jaro 1985, ankaŭ li liberiĝis. Reveninte hejmen, li renkontiĝis kun sia patro. Sekvan jaron, nelonge post la edziĝo de Saimir, Reshit Maloku mortis. Saimir laboris kiel ordinara riparisto de konsumaj elektraĵoj ĝis la granda politika ŝanĝo en la jaro 1991. Post la fino de diktaturoLa 20an de februaro 1991 Saimir troviĝis en la placo Skanderbeg kune kun dekmiloj da protestantoj postulantaj la faligon de la granda statuo de la diktatoro Enver Hoxha [hoĝa]. En januaro li fondis la unuan asocion de la eksaj politikaj persekutatoj kaj daŭrigis labori en sia profesio de inĝeniero, kvankam oni proponis al li ŝtatpostenojn. Por ke teruraĵoj ne okazu denoveBedaŭrinde la persekutintoj senĝene ĝuadis pacan vivon, ne sentante moralan kaj juran respondecon pro la plenumitaj krimoj. La popola seniluziiĝo devigis ĉirkaŭ 1 300 000 albanojn forlasi la landon por pli bona vivo en Okcidento; plimulto el ili estis demokratoj. La plurismaj registaroj ne sukcesis senkomunistigi Albanion; male, en la ŝtata aparato ili permesis dungon de persekutintoj kaj en la gazetaro disvastigon de la ideo, ke socialismo estas pli bona socia ordo, tiamaniere forte influante la junan generacion, kiu ne travivis la pasintan reĝimon. Por almenaŭ iom malhelpi revenon de la eksaj komunistoj en novaj socialistaj vestoj, Saimir decidis verki la libron Kiel mi transvivis en la komunisma infero, en kiu enestas rememoroj ne nur liaj propraj, sed ankaŭ de liaj samsortanoj. Konsiderante la personecon de Saimir, intelektulo kaj fakulo kun multe da scioj kaj libera je antaŭjuĝoj, dogmoj kaj partieco, oni prave atendus, ke la libro spegulus multajn faktojn el la vivo en Albanio dum la komunisma pasinteco kaj portus multajn mesaĝojn gravajn por la nuntempo kaj la estonteco. Eklektikaj savrimedojEn sia libro Saimir rakontas, kiel li sukcesis transvivi en la komunisma infero dum ĉirkaŭ 200 tagoj en la subtera karcero. Tie li tenis alte sian moralon preĝante al Dio tagnokte antaŭ la krucego, kiun li enĉizis sur la muro per la sep dentoj falintaj el lia buŝo pro skorbuto. Samtempe li dancis en la karcero kaj kantis muzikon de la legenduloj de rokenrolo dum la jaroj 1960-1970. 1. Temas pri la dua mondmilito. (red.)2. Enverista: rilata al Enver Hoxha, gvidanto de la komunisma reĝimo en Albanio de 1944 ĝis sia morto en 1985. (red.)Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|