TurismoJAPANIOVizito al insulo KjuŝuoKjuŝuo estas la trie plej granda insulo de Japanio. Ĝi situas en la suda parto de la lando kaj tre proksimas al Suda Koreio. La insulo estas administre dividita en sep guberniojn. La ĉefa gubernio, kun plej granda samnoma urbo, estas Fukuoka. Por viziti la insulon Kjuŝuo, la gastoj venas aviadile al la urboj Fukuoka, Osaka aŭ Tokio. Se oni alflugas la japanan ĉefurbon, oni plu veturas al la urbo Fukuoka per rapida trajno Ŝinkansen laŭ la ponto Kaimonkjo, kiu ligas la plej longan insulon Honŝuo kun la insulo Kjuŝuo. Tiel oni povas halti en la urbo Kokura, trarigardi la lokan kastelon, konstruitan en la 13a jarcento, kaj viziti la urbegon Kitakjuŝu. FukuokaEn Fukuoka, la ĉefurbo de la samnoma gubernio, videblas multaj imponaj konstruaĵoj de firmaoj, kompanioj, magazenoj. Se oni preferas butikumi, oni iras al la urboparto Hakata. Vizitindas ankaŭ la parko Obori kun malgranda lago, kie urbanoj sportas kaj promenas. Krome vidindas la granda basbalejo Yahoo, kiun posedas la kompanio Softbank. Tie ofte ludas profesiaj basbalistoj. Ekde la basbalejo eblas piediri al la turo Fukuoka (234 m) apud la maro. En la gubernio vizitindas ankaŭ la urbo Dazaifu, konata pro la legendo pri Sugavara no Miĉizane (845-903), scienculo, poeto kaj politikisto. SagaSaga estas alia gubernio, en kiu allogaj urboj por turistoj estas Arita, Imari kaj Karatsu. En Arita kaj Imari oni faras porcelanaĵojn kaj ceramikaĵojn, kaj la urbo Ureŝino estas konata pro sia verda teo. NagasakoEn la gubernio Nagasako troviĝas la samnoma urbo, kiu famiĝis pro la atombombado en 1945. Tie ĉi vizitindas la Pacparko, en kiu estas Monumento je Paco. Oni povas trarigardi la preĝejon Ooura, kiu estas eble la plej malnova katolika preĝejo en Japanio. En la urbo loĝis portugaloj kaj nederlandanoj dum la samuraja periodo. Oni diras, ke portugaloj kunportis la kukon Castella. Ĝi estas tradicia kuko en Nagasako. En tiu gubernio la urboj Sasebo, Ŝimabara kaj Hirado allogas turistojn. En la urbo Sasebo viziteblas la distroparko Huis ten Bosch, kiu reprezentas nederlandan urbon. En Ŝimabara estas fama kastelo. Ĉe tiu urbo la 3an de junio 1991 erupciis vulkano, kio kaŭzis, ke multaj homoj mortis kaj kelkaj domoj estis tute enterigitaj. KumamotoMeze de la insulo Kjuŝuo situas la gubernio Kumamoto. En ĝi estas samnoma urbo, en kiu vizitindas la kasteloj Himeĵi kaj Osaka. En la kastelo Kumamoto oni povas vidi multajn ginko-arbojn. En la urbo la gastoj veturas per aŭtobuso aŭ tramo al la ĝardeno Suizenĵi. Ĝi estis konstruita por la feŭdestro Hosokaŭa Tadatoŝi (1586-1641). En la ĝardeno troviĝas la Domo de Verda Teo, en kiu ĉiun jaron okazas ceremonio de tetrinkado. Krome ĉi tie eblas trarigardi ankaŭ la templon Izumi. Se oni havas tempon, estas rekomendinde viziti la vulkanon Aso. Tie videblas ĝia aktiva kratero kaj oni povas baniĝi en iu el la varmaj fontoj. En la gubernio Oita indas viziti la urbojn Beppu kaj Jufuin. La varmaj fontoj en Oita estas tre konataj. La mineralakvo estas uzata por kuraci dolorojn en la dorso, por flegi haŭton kaj simile. Tie vidindas la akvofalo Haraĵiri. Oni nomas ĝin la azia Niagaro. Sur la monto Takasaki vivas multaj simioj. La vizitantoj donas al ili bananojn aŭ ion alian manĝeblan. Tamen oni devas esti singardema, ĉar ili ne estas en kaĝoj. MijazakiFama granda sportparko troviĝas en la gubernio Mijazaki. Ĉi tien ofte venas profesiaj basbalistoj por trejniĝi. Ankaŭ futbalo estas ludata. En la parko Hejŭadai estas la Turo je Paco. Sur tre malgranda insuleto Aoŝima, nur 1,5 km longa, staras templo. En la urbo Niŝiusuki estas la ravino Takaĉiho. Ĝi ekestis antaŭ multege da jaroj sekve de lafo-fluo post la erupcio de la vulkano Aso. Proksime al ĝi estas tre bela templo, Takaĉiho. Se oni havas tempon, rekomendindas iri al la urbo Niĉinan. Tie eblas naĝi en la maro kaj vidi kopion de monumento, kiu staras sur la Paska insulo de Ĉilio. En la gubernio Kagoŝima vizitindas monumento je Saigo Takamori (1828-1877), heroo, samurajo kaj politikisto. En Kagoŝima troveblas la aktiva vulkano Sakuraĵima. Tie famas tre la granda rafano Sakuraĵima kaj alkoholaĵo Ŝoĉu, produktata el batatoj. En la samnoma urbo kuŝas la varma fonto Kiriŝima. De la mezo de oktobro ĝis la fino de marto en la urbo Izumi eblas observi gruojn, kiuj venas el Rusio. En la gubernio estas kelkaj insuletoj, inter kiuj Jakuŝima apartenas al la Listo de Mondaj Kulturheredaĵoj, kaj Tanegaŝima estas konata pro pafilo, kiun portugaloj alportis en Mezepoko. HARADA Tsukuru
korespondanto de MONATO en Japanio
|