MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

SKOTLANDO

Vojaĝo al la Orkadoj

La Orkadoj (angle: Orkney; gaele: Arcaibh) konsistas el proksimume 70 insuloj, el kiuj 20 estas loĝataj. Male al la loĝantoj de la okcidentaj insuloj de Skotlando (la Hebridoj), la orkadanoj ne parolas la gaelan, sed havas sian propran orkadan dialekton, iom similan al la ŝetlanda. La orkada insularo situas 16 km norde de la plej norda parto de la skota ĉeftero.

La plej granda insulo nomiĝas Mainland. Ĝi havas areon de 523 km2. La orkada arkipelago estas priloĝata dum almenaŭ 8500 jaroj – unue de triboj mezolitikaj kaj neolitikaj, kaj poste de la piktoj, supozeble prakelta popolo. En 1875 skandinavoj invadis kaj perforte aneksis ĝin al Norvegio. Tiu periodo en la historio de la Orkadoj estas plurfoje menciita en la Sagao de Njal (majstre esperantigita de Baldur Ragnarsson 1), kaj estas ankaŭ temo de la Orkneyinga Saga (Orkada sagao), alia gravega verko de la islanda literaturo.

La Orkadaj Insuloj estas precipe ebenaj kaj preskaŭ senarbaj, verdaj kaj fekundaj, kun plaĝoj kaj altaj marbordaj klifoj. La somera klimato estas ĝenerale milda. Tamen vintre estas ofte pluvoj kaj ventegoj. Ĉie sur la ĉefinsulo oni povas vidi etajn ŝetlandajn poneojn.

Historio de la Orkadoj

En la jaro 1472 la skota parlamento ree aneksis la insularon al la skota reĝlando pro la fakto, ke la doto por la fianĉino de la Reĝo Jakobo la Tria, Margareto de Danio, ne estis pagita. Ekde tiam la Orkadoj restas teritorio de Skotlando, sed estas loke administrataj kaj posedas (kiel Ŝetlando) sian propran flagon kun tipe skandinava krucformo.

Sur la Orkadoj troviĝas kelkaj el la plej antikvaj kaj plej bone konservitaj neolitikaj lokoj en Eŭropo, kiujn oni akceptis en la Liston de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Transporto

De Dublino ni flugis al Edinburgo, la bela skota ĉefurbo, kie ni pasigis tri interesajn tagojn, kaj per malpli granda aviadilo ni atingis flughavenon Kirkwall. De tie ni veturis buse al la centro de la urbo. Tie situas la Katedralo de Sankta Magnus, skandinava patrono de la Orkadoj. Poste ni veturis okcidenten (proksimume 45 minutojn) tra la tuta larĝeco de la insulego.

Kirkwall situas sur la orienta marbordo, kaj Stromness sur la okcidenta atlantika. La transporta sistemo sur la insularo estas bona kaj fidinda. Per buso oni facile atingas ĉiun parton de la ĉefinsulo kaj eĉ kelkajn aliajn sudajn insulojn, danke al digvojoj, sur kiuj estas ŝoseoj. Pli foraj insuloj posedas flughavenojn, do oni povas tien flugi de Kirkwall per eta aviadilo. Cetere estas pramŝipoj inter la diversaj insuloj, kaj ankaŭ inter la Orkadoj kaj la skota ĉeftero.

Digvojoj

Mi menciis la orkadajn digvojojn, kiuj estas konataj per la nomo Churchhill Barriers. La orkadaj insuloj ĉirkaŭas grandan maran areon – imagatan interinsulan mareton Scapa Floe. Dum la du mondmilitoj ĝi estis bazo de la brita mararmeo, kaj en 1919 germana milita ŝiparo estis intence dronigita en Floe. Dum la dua mondmilito por eviti eniron de la germana mararmeo, italaj militkaptitoj estis devigitaj konstrui barierojn por parte enŝlosi la „mareton”. La kaptitoj, inter kiuj estis itala artisto, petis permeson por konstrui kapelon. La rezulto estas belege dekoraciita kapeleto, kiu estas ankoraŭ prizorgata kaj ameme konservata. Laŭ onidiro pli da homoj vizitas la kapelon ol venas al la insularo por esplori la marmilitan historion (kvankam ne mankas militaj historiistoj inter tiuj, kiuj turismas en la Orkadoj).

Pitoreska urbeto Stromness

La urbeto Stromness estas pitoreska kaj la loĝantoj estas afablaj kaj gastamaj. Hodiaŭ ferocaj vikingoj tute mankas, kvankam pacemaj modernaj skandinavoj troviĝas inter la vizitantoj de la insularo. La manĝaĵo en Stromness estis freŝa kaj bongusta, precipe fiŝo kaj orkada fromaĝo. Pri nenio ni havis bezonon plendi kaj plene ĝuis nian mallongan restadon.

Por vizitantoj kaj turistoj abundas vidindaĵoj kaj allogaĵoj de la Orkadoj. Krom vidi la tieajn arkeologiajn lokojn, oni povas praktiki subakviĝadon, boatadon, fiŝkaptadon, piedvagadon, esploradon de la milita historio en muzeoj kaj surloke, studadon de la faŭno kaj flaŭro. La Orkadoj havas sian unikan specion de ronĝulo, la orkadan mikroton (kampomuson) – amuza pluŝa animaleto, kiu troviĝas en neniu alia loko, kvankam onidire la mikroto sur la kontinento havas similan genaron.

La Orkadoj ludis gravan rolon por la milita historio. Krom la graveco de Scapa Floe dum ambaŭ militoj, la Orkadoj kaj Ŝetlando estis implikitaj en la liberigo de Norvegio, post kiam ĝi estis invadita de la germanoj dum la dua milito. Pluraj norvegoj eskapis kaj vojaĝis al la du arkipelagoj en malgrandaj boatoj por rekrutiĝi en la brita armeo kaj en la libera norvega soldataro.

Homoj, kiuj ne interesiĝas pri historio aŭ preferas malpli da fizika aktivado ol la subĉiela, povas ĝui lokan festivalon, precipe la tradician Festivalon de Sankta Magnus, kiu okazas en majo.

La urbeto Stromness estas ne nur pitoreska pro ties mallarĝaj stratetoj, ŝtuparoj, marbordo, haveno, etaj butikoj kaj duonkaŝitaj ĝardenoj, sed ĝi famiĝas pro la surprize granda nombro da famuloj, kiuj naskiĝis aŭ iam loĝis tie – ekzemple John Rae, esploristo de Nord-Ameriko, kies statuo staras en la centro de Stromness.

Fine, parodiante la latinan frazon: Et in Arcadia ego (Mi estis ankaŭ en Arkadio), mi tre kontentas aserti Ni estis ankaŭ en la Orkad(i)o! Mi rekomendas ĝin!

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. „Sagao de Njal”, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo kaj akirebla de www.retbutiko.be kaj de ĉiuj bonaj librobutikoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 08/09, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-06