MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

SLOVENIO/IRLANDO

Ĉu eblas malami sian lingvon kaj preferi alian?

Oni rajtas suspekti, ke malmultaj homoj pensas ofte pri la idiomo, kiun ili ĉiutage parolas. Verŝajne ili simple kaj indiferente eligas vortojn kaj frazojn, kiujn ili lernis kiam ili estis infanoj, kun la aldono de hodiaŭaj slangaj esprimoj. Por tiuj, lingvo ne similas al muziko, ne estas io, pri kio oni aktive interesiĝas, kion oni amas aŭ malamas, kion oni admiras kaj kritikas. Nek ĝi estas temo de diskuto.

Iutage, antaŭ kelkaj monatoj, la verkanto veturis trajne kun la propra edzino al urbo situanta en okcidenta Irlando. Moja (ĉi tiu estas ŝia nomo) sidis apud du junaj virinoj, kiuj kune konversaciis en lingvo, kiun ŝi ne rekonis. Ŝi ja estas scivola persono, kiu neniam povas aŭdi nekonatan lingvon sen demandi la parolanton, pri kiu lingvo temas. Ĉi tio kaŭzas al la verkanto, kiu malŝatas esti entrudiĝema, iom da embaraso. Evidente la lingvo uzata de la junulinoj estis iu slava, ĉar rekoneblis la vorto pivo („biero”, unu el la plej ofte uzataj vortoj en Irlando), kaj sendube temis pri lingvo de lando, kiun ni neniam vizitis. La junulinoj, tre afable, respondis, ke la koncerna lingvo estas la slovena kaj ke ili devenas de Slovenio. Plie, unu el ili asertis, ke la slovena posedas unikaĵon, kiun oni nuntempe trovas nur en la klasikaj lingvoj, ne en aliaj modernaj idiomoj: en la slovena ekzistas ne nur du gramatikaj nombroj (singularo kaj pluralo), sed ankaŭ dualo. La verkanto provis mencii, ke duala nombro ja troviĝas ankaŭ en keltaj lingvoj, kiel la skot-gaela, sed tiu kunvojaĝantino ne aŭskultis.

Surprizo

Tamen, la junulinoj aldonis, ke ili ne tre ŝatas sian lingvon kaj ege preferas la anglan. Tio estigis grandan surprizon. Ĉu iu ajn kapablas malŝati sian gepatran lingvon kaj preferi aliulan? Poste, la verkanto rememoris alian konversacion kiun li havis kun la edzino de unu el la propraj familianoj. Malkiel la ceteraj parencoj, ŝi estas denaska irlandanino, sed, kiam oni parolis pri la prononco de la irland-gaela lingvo, ŝi respondis, iom malbonhumore, ke ŝi ja malamas la irlandan. Ŝi eĉ asertis, ke la hodiaŭa lingvo de Irlando estas la angla, ne la gaela. Fakte, kvankam ekzistas civitanoj de la tiel nomata Verda Insulo, kiuj amas sian lingvon, bele parolas ĝin kaj verkas prozon kaj poezion en ĝi, oni renkontas multajn homojn, kiuj ne ŝatas ĝin kaj ne volas paroli en ĝi. Kelkaj eĉ diras, ke ili malamegas ĝin.

Armeo

La kialo de tia sinteno estas bedaŭrinda, sed klarigebla. Fakte, estas du malsamaj kialoj. La unua estas la iama kleriga sistemo en la Irlanda Respubliko. La dua estas la frua politikigo de la irlanda lingvo, ekde la naskiĝo de la Libera Ŝtato (nun Respubliko), kaj ties uzado fare de organizoj, kiaj la tiel nomata Irlanda Respublikisma Armeo (IRA), kiel ilo por antaŭenigi siajn politikajn celojn. El tiuj kaŭzoj de seniluziiĝo pri la lingvo, la unua estis la pli influhava. Ekde la sendependiĝo, klerigado estis – kaj grandskale plu estas – efektiva monopolo de la Romkatolika Eklezio. Aliaj religiaj komunumoj posedis siajn proprajn lernejojn, sed temas pri malgrandaj minoritatoj. Ĝis antaŭ nelonge, laikaj kaj plurreligiaj lernejoj ne ekzistis en la tuta irlanda insulo. La plimulto de la lernejoj apartenis al la Kristanaj Fratoj kaj al monaĥinaj ordenoj. Kelkaj donis valoran servon al la nacio kaj bonkore traktis siajn lernejanojn, sed multaj estis tro severaj kaj foje kruelaj. Ne malofte, la Kristanaj Fratoj estis fanatikaj respublikistoj, kiuj instruadis pere de perforto kaj bato, punante knabojn, kiuj faris erarojn pri la irlanda gramatiko. (Ŝajnas, ke ili estis malpli rigoraj pri gramatikaj eraroj en la angla.) Krome, laŭ onidiro, en kelkaj monaĥinaj lernejoj kaj konventoj, la instruado estis preskaŭ tiom severa, kiom ĉe la Kristanaj Fratoj.

Skandaloj

En la lastaj jaroj de la 20a jarcento, oni rekonis kaj disvastigis informojn pri gravega fizika mistrakto kaj seksa perforto de infanoj kaj junuloj, pri kio estis akuzita granda nombro da religiuloj, precipe instruistoj en religiaj lernejoj kaj stabanoj ĉe infanvartejoj kaj ludlernejoj. Pro tiaj skandaloj, kaj pro la malĝoja sperto de multaj personoj, kiuj lernis sub tiaj kondiĉoj, la nacia lingvo estis asociita en iliaj mensoj kun malgajaj memoroj. Tial la bela indiĝena lingvo de tiu antikva „lando de bardoj kaj lertuloj”, kaj de kleruloj, kiuj pasinte disvastigis la kristanan civilizacion tra tuta Eŭropo, dum la frua mezepoko, iĝis malrespektata kaj malŝatata.

Kamparanoj

La sperto de parolantoj de aliaj keltaj lingvoj en Britio kaj Bretonio ne estis tre malsimila. (Pri la lingva politiko en Bretonio, vidu la libron de Fañch Broudic, L'interdiction du breton en 1902: une étape vers la Séparation, Spézet, Coop Breizh, 1996.) La verkanto memoras, ke li iam havis bretonan kolegon en radia dissendejo, kie ambaŭ laboradis. Li iutage demandis tiun, ĉu li parolas la bretonan lingvon. „Ne!”, li respondis malestime. „Tio estas nura dialekto!” Similajn asertojn oni antaŭe ofte aŭdis en Skotlando, sed feliĉe ne tiom hodiaŭ. En Skotlando kaj Kimrio, dum pluraj jarcentoj, la infanoj estis punataj, kiam ili parolis la gaelan kaj la kimran lerneje, kaj oni instruis al ili, ke tiuj lingvoj estas barbaraj idiomoj de sensciaj kamparanoj. Tio neeviteble kreis minuskomplekson inter la popoloj de tiuj landoj.

Filmo

La televido ĵus dissendis filmon pri du maljunulinoj de la San-popolo (ili estis antaŭe nomataj boŝmanoj kaj temas pri indiĝenoj de Namibio, en Sud-Afriko). Laŭŝajne, tiuj virinoj estas inter la lastaj parolantoj de iu lingvo de Namibio. Temas pri unu el la interesaj tiel nomataj klik-knal- lingvoj de Sud-Afriko. Malsame ol alilandaj homoj, kiuj ne aprezas sian propran lingvon, tiuj maljunulinoj decidis, ke ili ne permesos, ke tiu lingvo mortu. Do ili komencis instrui ĝin al la junaj generacioj, kaj la filmo montris klason de etaj San-infanoj, kiuj lernis prononci la malfacilajn sonojn de tiu endanĝerigita lingvo. Tio ŝajnas kuraĝa kaj imitinda ekzemplo, montrata de du simplaj maljunaj virinoj el supozeble „primitiva” tribo.

En la keltaj lingvoj estas la jena proverbo: „Lando sen lingvo estas lando sen animo”.

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 08/09, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-06