SciencoMEDICINONoveca medikamento kontraŭ hemoroidojDaŭras en Kubo esplorado pri medikamento en formo de supozitorio, kiu traktos akrajn hemoroidajn krizojn. La projekto okazas en la hospitalo Camilo Cienfuegos en Sancti Spritus, ĉefurbo de la samnoma provinco. La esplorado konsistas en la observado de pacientoj, kiuj uzis tiun novecan medikamenton. Kuracilo vere unikaAlberto Arístides Artiles García, specialisto pri la homa kojlo, klarigas, ke fakuloj el la Centro de Genetika Inĝenierio kaj Biotekniko kreis novan medicinaĵon, kiun oni nun komencas produkti. „Konsiderante, ke la klinika simptomaro de akraj hemoroidoj kreas inflaman procezon, kiu kaŭzas la aperon en la sango de koagulaĵoj aŭ mikro-koagulaĵoj, oni pensis uzi rekombiniĝintan streptokinazon por disvolvi supozitorion, kiu povu trakti akrajn hemoroidojn” estis liaj deklaroj. La fakulo klarigis, ke la fabrikado de la produkto (kies komerca nomo estas Proctokinasa) intencas lasi altajn kostojn flanken, do tiun proteinon oni ne aplikas per envejna vojo. Jen la graveco de tiu studado, kiu kontribuos validigi la fidindecon de kuracilo vere unika en la mondo. Fakuloj komparis la terapian efikecon de la nova produkto kun tiu de du usonaj medikamentoj vaste utiligataj en la internacia areno: Anusol HC (kontraŭinflama) kaj Preparación H (vazokonstrikta, kun la sama celo), kaj konstatis, ke Proctokinasa estas supera al ambaŭ. Fakulaj klarigoj„Por doni ideon, post nur 48-hora uzo de la supozitorio, inter 50 kaj 70 elcentoj de la fundamentaj simptomoj, pro kiuj la pacientoj venas en hospitalon (anus-rektuma doloro aŭ sangado), malaperas”, Artiles García sciigis. „Antaŭ la naŭa tago, pli ol 90 elcentoj de la malsanuloj resaniĝas, kaj nur tre malalta nombro el ili devas submetiĝi al kirurgia procedo por eltiri koagulaĵon.” Estas necese klarigi, ke supozitorio estas preskribata nur tiam, kiam oni observas akrajn komplikaĵojn de la hemoroida malsano (tio povas esti hemoroidaj kongesto kaj trombozo), kaj ambaŭ povas ĉeesti samtempe ĉe malsanulo. Fojfoje eĉ paciento sana povas ekhavi kompleksan hemeroidon. La fakulo rimarkigis, ke aldone oni ne uzu ĝin por kuraci aliajn anusarektumajn afekciojn benignajn: hemoroidojn nekompleksajn, anusan fendeton, anus-rektumajn procezojn pusantajn precipe en ĵus-operaciitoj (post infekto estigita de streptokoko) aŭ en homoj, kiuj havas problemojn koagulajn. Li aldonis, ke ĝi ne estas kuracilo uzenda por trakti kojlan kaj rektuman kancerojn. Atingeblaj rezultojInter la rezultoj, kiujn oni atingas, kiam oni aplikas la medikamentojn, oni povas citi la rapidan redukton de la inflamo kaj de la doloro, sed ankaŭ la eliminon de sangokoagulaĵoj estiĝintaj ĉe la anusa regiono de paciento. En la nuna fazo, la novan kuracilon devas preskribi specialisto, ĉar la nura apero de sangada okazaĵo povas konfuzi; sekve la kuracisto devas konfirmi, ke la paciento ja estas trafita de akra hemoroida krizo. Juan Carlos MONTERO MEDINA
|