MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

BIOGRAFIO

Inisma pra-aktivulo en Irlando

Pioniro en defendo de la (vir)inaj rajtoj, Francis Skeffington (1878-1916) edziĝis al aktivulino Hanna Sheehy, kies propran familinomon li adoptis kiel parton de sia nomo. Longtempa subtenanto de neperforto, li estis tamen arestita kaj mortpafita de la brita armeo dum la Paska Ribelo en 1916.1

Nekonvencia pensmaniero

Skeffy naskiĝis en mezklasa familio de la kampara kaj katolika Irlando, kaj ne havis gefratojn. Baldaŭ li montris apartan pensmanieron. Dek-kvin-jara li verkis leteron al loka ĵurnalo, argumentante ke la gaela lingvo nepre mortos, kaj tial la lernado de Esperanto estas multe pli utila por irlandaj junuloj.2

En la dublina universitato Francis aktivis en beletraj, sociaj kaj politikaj grupoj. Tie li amikiĝis kun estontaj verkistoj, kiel James Joyce kaj Tom Kettle, kiu fine iĝos lia bofrato. Kaj tie li daŭrigis sian ideologian itineron, malkutiman por tiamuloj. Francis estis vegetarano kaj abstinulo pri alkoholaĵoj. Ankaŭ veststile li montris kontraŭkonvencian personecon, preferante pufan pantalonon, longajn ŝtrumpojn kaj abundan barbon. Post siaj studoj, li instruis kaj ankaŭ laboris kiel ĵurnalisto en pacismaj kaj socialismaj gazetoj de pluraj landoj. Krome, li publikigis biografion de la irlanda respublikano Michael Davitt.

Inisto

En 1903 Francis edziĝis al Hanna Sheehy (1877-1946), kaj kune ili adoptis la familian nomon Sheehy-Skeffington. Ambaŭ aniĝis al diversaj progresemaj asocioj, ĉefe pri la inaj balot-rajtoj sed ankaŭ pri aliaj sociaj temoj. Spite al la tiamaj kritikoj, Hannah kaj Francis rifuzis bapti sian filon, Owen Lancelot.

Hannah kunfondis en 1908 Irish Women's Franchise League, la ĉefan asocion pri balot-rajtoj en la tiutempa Irlando. Margaret Cousins estis ĝia unua kasistino, Hannah ĝia unua sekretariino. Siaflanke Francis kaj James Cousins kunredaktoris ĝian organon, la pacisman kaj inisman gazeton The Irish Citizen (La Irlanda Civitano).3

Socialisto

En 1913-1914 okazis en Dublino granda laborkonflikto inter ĉirkaŭ 20 000 laboristoj kaj 300 dungantoj pri la rajto sindikatiĝi. La urbo iĝis ĥaosa. Stariĝis paca komitato por trovi interkonsenton inter la laboristoj kaj la mastraro. Ne hazarde, unu el la ĉefrolantoj en tiu komitato estis Francis Sheehy-Skeffington, kiu kuraĝe denuncis la perforton de la brita polico. Li vicprezidis la Irlandan Civitanan Armeon (angle Irish Citizen Army, gaele Saoránach na hÉireann), milicon kreitan de la laboristoj por sin defendi kontraŭ la polico. En tiu milico aktivis ankaŭ James Connolly. Ili bone konis unu la alian, ĉar ambaŭ kunagadis en la revolucia laborista movado. Francis engaĝiĝis (eĉ kiel gazetara sekretario) en la Socialista Partio de Irlando (Socialist Party of Ireland), kies plej elstara gvidanto estis Connolly mem.4

Pacisto

Komence de la mondmilito aperis afiŝo en The Irish Citizen kun la frazo „DAMN YOUR WAR! Votes for women now!” (Fi al via milito! Balot-rajtoj por virinoj nun!). Tuj poste Francis prelegis unu fojon semajne dum kvardek semajnoj en Beresford Place (konata publika prelegejo aŭ Speaker's Corner en Dublino) kontraŭ la milito kaj kontraŭ rekrutiĝo en la brita armeo. Sekve en majo 1915 li estis arestita kaj juĝita pro ribela prelegado. Li kondamniĝis al ses monatoj de pun-laborado. Famiĝis lia deklaro: „Mi ne plenumos tian kondamnon. Mi ne manĝos iun ajn manĝaĵon ekde ĉi tiu momento kaj longe antaŭ la templimo de la kondamno mi eliros el la prizono, viva aŭ mortinta”. Post kelkaj tagoj de malsat-striko li ankaŭ soif-strikis. Dume irlandaj esltaruloj, kiel la verkistoj George Bernard Shaw, Robert Lynd kaj Conal O'Riordan, publikigis aron da influaj artikoloj en anglaj ĵurnaloj. Fine la britaj aŭtoritatoj liberigis lin pere de leĝo kreita ĝuste rilate al tiaj okazoj de malsat-strikoj. Ofte la sufragetoj, interalie Hannah, okazigis malsat-strikojn.

Maljusta morto

En la batalo kontraŭ la brita imperio, Francis simpatiis al la voluntuloj gvidataj interalie de lia amiko Thomas MacDonagh.5 Tamen en 1915 Francis publikigis en The Irish Citizen nefermitan leteron al MacDonagh, kritikante lian militarisman sintenon. Francis preferis lukti per aliaj vojoj, nome senperforta rezistado kaj civila malobeo, tenante ĉiam altaj siajn etikajn valorojn. Tiel, dum la Paska Ribelo en 1916 li organizis pacan patrolon, kaj li eĉ riskis sian vivon por helpi la unuan britan soldaton vunditan en tiuj tagoj. Spite al tio, li estis arestita de oficiro de la brita armeo kiel subtenanto de la malamikoj, kaj mortpafita la sekvantan tagon. Lia murdo fariĝis simbolo de la brita brutaleco en Irlando.

Ene de nekomprenanta socio, Francis Sheehy-Skeffington agadis kohere kaj sentime por idealoj, kiuj hodiaŭ ankoraŭ ne firmiĝis. Li malfermis vojojn, kiujn novaj generacioj devus laŭiri kaj pliampleksigi. Ĉu ni kapablos tion fari?

La kolekto Sheehy-Skeffington Papers troviĝas en Dublino, en la Nacia Biblioteko de Irlando, kaj enhavas dudek mil dokumentojn pri la familio Sheehy-Skeffington.

La aŭtoro dankas pro la afabla sinteno kaj la taŭgaj sugestoj de Micheline Sheehy Skeffington, nepino de Francis kaj Hannah, kiuj diversmaniere riĉigis la artikolon.
1. La Paska Ribelo estis klopodo faligi la britan regadon en Irlando. Temis pri la unua epizodo de la Irlanda Sendependiĝa Milito.
2. Multajn jarojn poste, lia filo rakontos, ke en sia biblioteko Francis Skeffington posedis plurajn librojn en la zamenhofa lingvo. Dum la redaktado de tiu ĉi artikolo, lia nepino Micheline konfirmis, ke ŝi kaj ŝiaj fratoj sciis, ke Frank estis entuziasma esperantisto.
3. Krom voĉdonrajtoj por virinoj kaj pacisma agado, Margaret Cousins (1878-1954) interesiĝis ankaŭ pri pedagogio kaj teozofio. Ŝi kaj ŝia edzo James (1873-1956), poeto kaj verkisto, translokiĝis al Barato en 1915. Tie ili daŭre aktivis por la rajtoj de la virinoj kaj amikiĝis kun elstaruloj, kiaj Rabindranath Tagore kaj Mahatma Gandhi. Por scii pliajn detalojn prie, vidu ilian komunan membiografion We Two Together (Madras: Ganesh, 1950).
4. Anekdote: ŝajnas, ke ankaŭ James Connolly simpatiis al Esperanto.
5. Temis pri Irish Volunteers, antaŭuloj de IRA, Irlanda Respublikana Armeo aŭ Irish Republican Army, kreota en 1917. Siaflanke, MacDonagh estis ekzekutita tuj post la Paska Ribelo en 1916.
javi
Xavi ALCALDE

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 02, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-07