Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Novaj detektivaj aspiroj

En nia verda mondeto tiuj, kiuj emas verki, ĝenerale havas du elekteblojn: aŭ ili ĉion forlasas al la, kelkfoje kapablaj, manoj de siaj eldonistoj, kiuj ŝvitegas por disvendi iliajn verkojn, kaj tiamaniere verkistoj fariĝas kabinetaj, homoj, kiuj enŝlosas sin en sia privata mondo kaj nur sporade, en Esperanto-eventoj, apenaŭ kontaktas siajn legantojn; aŭ ili mem fariĝas eldonistoj kaj, tiele, vojaĝas ĉien, kun valizoj plenplenaj de libroj, kaj pro tio fariĝas propagandistoj, vendistoj ktp, kiuj, dum siaj preskaŭ neekzistantaj liberaj horoj, eĉ ion propramane verkas!

Tamen estas inter tiu manpleno da homoj tiuj, kiuj kapablas trovi ekvilibran padon kaj, eĉ se kun kelkaj malfacilaĵoj, sukcesas mastri kaj la kreivan kaj la komercan flankojn de la mondo de libroj. Unu el tiuj, maloftaj eĉ ekster Esperantujo, estas Lode Van de Velde: profesie fotisto, kiu scipovas kombini tiun arton kun tiu de administrado de propra eldonejo, simptome nomata „Libera”, kaj, krom tio, verkas, kvankam mallongajn, tamen interesajn librojn pri fotografiarto, poezio, vegana kuirarto ktp, ĉar diversaj estas liaj interesoj, kiuj ja igas lin multvizaĝa aŭtoro.

Nova ingredienco

Tamen, ĉi-foje Van de Velde havigas al ni sian (almenaŭ ĝis nun) solenaskitan romanon: Aspiroj, kiu, laŭ lia prezento, estas „kroniko de neanoncita murdo”. Kaj jen ni alvenas al la momento, kiam la kara leganto ekpensas: „Ne-e-e-e, ĉu plian?” Jes, certe, pro diversaj kialoj, tiu specifa literatura ĝenro modas ĉe ni; tamen ĉi-okaze mi povas aserti al vi, ke Van de Velde aldonis al la jam tradicia formulo novan ingrediencon, eble veganan.

Aspiroj estas romano, kiu jam dekomence surprizas nin pro sia longeco, ĉar ne estas kutime, eĉ por nacilingvaj verkoj, ke detektivaj romanoj havu 241 paĝojn, nek tiom longan liston da roluloj: 28 estas listigitaj. Tiu vere helpema kaj didaktika listo estas interesa rimedo por tiutipaj romanoj, sed malofte uzata ĉe ni, ĉar kutime niaj ĉi-stilaj verkoj ne prezentas tiom da roluloj. Sed Aspiroj tute ne estas kutima detektiva romano.

Duobla atentokapto

Tiuj, kiuj kutime legas murdoromanojn, scias, ke estas du tipaj komencoj por tiaj verkoj: aŭ ili elmontras la krimon (sen riveli la krimulon), aŭ ili preferas fiksi la atenton sur la momento, kiam oni trovas la kadavron (tiel en usonaj televidserioj, kiel Law and Order). Bone, Van de Velde prezentas novigon en tio, ĉar, kvankam li priskribas la du scenojn, li sufiĉe kaptas nian atenton kaj pri la krimo kaj pri la eltrovo. Ekde tiam, la aŭtoro ja kaptas nian atenton dumaniere: ĉu per rakontado mem, ene de kiu la eblaj suspektatoj multobliĝas, kaj ni neniel povas diveni aŭ dedukti, kiu finfine murdis la viktimon, ĉu per la paralelaj vojoj de ĉiu rolulo.

Tiu dua rakontado, konstruita laŭ kvazaŭskeĉa elfluo, estas unu el la plej gravaj kaj interesvekaj punktoj de Aspiroj, ĉar per ĝi oni povas analizi, kiel ĉiu rolulo reagas al la krimo, kiel ĝi transformas ties personajn rilatojn, kaj, fine, oni ja ekpovas skizi la psikologiajn trajtojn de la roluloj, provante, kvazaŭ ni mem estus la detektivoj, trovi la krimulon. Tiamaniere vere gravas en la libro ne la esplorado pri la murdo sed la tuta psikologia fono de la romano, kiu donas al ĉiu rolulo kaj okazintaĵo privatajn kaj specifajn nuancojn kaj portas la leganton ene en la ludon.

Pri kiu ludo temas?

La vera detektiva ludo, starigita de Lode Van de Velde, komenciĝas ne per la murdo, sed en la momento, kiam li deturnas la leganton kaj igas lin ne nur (aŭ ne plu) esplori, kiu mortigis Martin Krause. Granda amaso da informoj pri la esperanta kulturo estas duonkaŝe en la rakontado. Al la leganto, je ĉiu paĝo, la elsarkado de tiuj informoj starigas duoblan detektivan ludon: oni devas kaj solvi la krimon kaj eltrovi la referencojn.

Kaj ili abundas: de la menciitaj adresoj: Marvirinstrato, Trompeterstrato, mencioj pri gravaj (kaj vere veraj) Esperanto-aŭtoroj, kiel Peter Peneter, al ŝercludoj kun aliaj (vere falsaj), ekzemple, iu certa Okamaĉ, kies Ekstermoj reprezentas la Siberian Skolon. Krome abundas, ene de kelkaj dialogoj, preskaŭ nepercepteble uzitaj citaĵoj kaj titoloj de vere famaj verkoj de niaj pasintaj aŭtoroj. Mi lasos al la leganto interpreti, kio finfine estas piĉismo kaj istvanaj kalemburoj. Tamen mi aŭdacas kredi, pro la respektemo, kun kiu ili estas menciitaj, ke Van de Velde vere omaĝis verkojn de Sten Johansson kaj Ronald Cecil Gates, el kiuj li certe ricevis iom da influo. Sed ne nur pri la Esperanto-kulturo oni trovos menciojn; ankaŭ esperant-rilataj verkoj menciiĝas en la teksto: bona ekzemplo estas Mirinda Kapitano (tio estas, Captain Fantastic, filmo, kie nia lingvo menciatas).

Lingvaj demandoj

Krom la mencioj pri la esperantlingva kulturo, la libro alportas al ĝenerala, sed preferinde ne-plu-novbakita leganto, iom da prilingvaj demandoj: jen estas lingvistika diskuto pri akcenta silabo en kunmetitaj vortoj, kaj jen normala, tamen al kelkaj legantoj ŝoka, ĉeesto de na kaj ri, pri kiuj Van de Velde nek poras, nek kontraŭas, nur simple uzas, laŭ siaj privataj stilaj bezonoj. Tre interesaj estas ankaŭ la slangaj, sed samtempe kaloĉajaj, dialogoj, kiuj testas nian kapablon interpreti esperantlingvan tekston sen la finaĵoj. Same interesa estas kreado de frazoj, kiel „Ne sedu!”, por ke oni ne senkulpigu sin.

Sed ne tiel finiĝas la prilingvaj demandoj: por malesperigi la bonlingvistojn, troviĝas en la libro diversaj, kvankam pivaj, nekutimaj vortoj: kaj oni ja devas elserĉi ilin, kio kontribuas, por ke ni almenaŭ pligrandigu la vortprovizon (mi mem neniam estis aŭdinta pri la verbo stamfi, ekzemple). Tamen, ĉar la vivo de lingvo ne apartenas al vortaro, estas en la teksto kelkaj nepivaĵoj, kiel, ekzemple, „kondoloj” anstataŭ „kondolencoj”; ie oni same trovas „elektran ŝnuron” (kial ne simpla „drato”)? Kaj tre interesaj novaj esprimoj, eble kreitaj de la aŭtoro mem, kiel „poteo”, mallongigo de „portebla telefono”. Fakte, pri nur unu el la lingvaj novigoj de Van de Velde mi ne povas konsenti: la esprimo „retren” kun la senco „retroen”; ĉar tiu fina o ne estas o-finaĵo. Sed, iel ajn, „retro” jam estas vorteto, kiu indikas movon.

Kuraĝa kreo

Tamen la persona sinteno de la aŭtoro rilate al lingvo-uzo estas bonega signo de la plena esplorado, fare de la aŭtoro, kaj de Esperanto, kaj de sia propra stilo, kio, en tempoj, kiam oni plendas pri pasteŭrizado de la beletrarto, estas ĉiam bonvena. Ĝuste pro tio oni jam devas saluti la kuraĝon de Lode Van de Velde krei tian verkon Aspiroj, kies tre neatendita konkludo estas jam kaj surprizo por la leganto, kaj hoko por estonta daŭrigo.

Fine, ĉar temas pri detektiva romano, mi finos ĉi tiun recenzon, invitante la legonton mem detektivi la libron, celante malkovri en ĝi, kial ĝia titolo estas ĝuste Aspiroj.

Fernando PITA
Lode Van de Velde: Aspiroj – kroniko de neanoncita murdo. Eld. Libera, Antverpeno, 2020. 242 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-0-244-26435-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 02, p. 29.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17