TurismoIRLANDOVizito al la historia urbo CorkCork [kork] estas la trie plej granda urbo en la Verda Insulo, sed kompare kun urboj en aliaj landoj ĝi estas relative malgranda (2019: 210 000 loĝantoj). Tamen la urbo estas vere vidinda kaj interesa. Ties ĉirkaŭaĵo estas tre bela. La urbo situas ĉe la rivero Lee (irlande: An Laoi), sud-okcidente, proksime al Atlantiko. La urban aspekton formas granda nombro da sveltaj preĝejaj turpintoj. Cork estis fondita en la 6a jarcento, kaj ĝia historio estas admirinda. Antaŭ tridek jaroj la urbo aspektis kiel tipe malnova provinca loko, netuŝita de la influoj de la moderna vivo. Ĉi-foje, dum taksi-veturado de la stacidomo al nia hoteleto, mi demandis la ŝoforon (kurioze la solan personon, kiun mi renkontis dum nia tritaga vizito, kiu havis lokan prononcmanieron), ĉu la urbo multe ŝanĝiĝis. „Ne multe”, li respondis. Kaj fakte ŝajnis, ke li tute pravas. Poste ni konstatis, ke iasence Cork intertempe ege internaciiĝis. La dungitaro en nia hotelo devenas de Pollando kaj Brazilo, kaj multaj homoj sur la stratoj evidente havas eksterlandan originon. Tio donas al la tradicia urbo pli ekzotan etoson. Kvankam ĉe la ĉefa komerca Strato de Sankta Patriko estas elegantaj magazenoj, restoracioj kaj hoteloj similaj al tiuj, kiujn ni vidas en la tuta Eŭropo, la ĝenerala aspekto de la urbo estas alloge malmoderna kaj tradicie irlanda. En la mallarĝaj flankstratoj tamen videblas speco de etaj vendejoj, kiuj estas tipaj por vilaĝoj kaj kiuj hodiaŭ preskaŭ tute malaperis en alilandaj grandaj urboj. Similajn malgrandajn butikojn ni apenaŭ sukcesas trovi en Francio aŭ en Anglio. VidindaĵojEĉ pli malnova, sed unike impona estas la Angla Bazaro (angle: English Market) en la urbocentro. (Ĝi nomiĝas angla pro la fakto, ke estas ankaŭ alia, irlanda, bazaro en Cork.) En la Angla Bazaro oni povas aĉeti ĉiun specon de eksterlandaj kaj lokaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj – altkvalitajn frandaĵojn por kontentigi la plej postulemajn gustojn. Kompreneble, importitaj specialaĵoj ne estas malmultekostaj. Eĉ la brita reĝino estis imponita, kiam ŝi vizitis la bazaron dum ŝtata vizito al Irlando. Ekde 1788 la bazaro ekzistas sur la sama loko, sed la aktualaj konstruaĵoj ekestis meze de la 19a jarcento. La urbo ne estas tro vasta, kaj eblas ĝin piede rondiri, sed por ŝpari tempon ni faris ekskurseton per la turisma buso Hop on Hop off (ensaltu, elsaltu!). Ĝi ebligis al ni vidi almenaŭ trafenestre la plej gravajn vidindaĵojn, nome la riverbordon, la urbodomon, la operejon, la universitaton, plurajn preĝejojn, la buterbazaron kaj urban parkon. Insulo FotaEn la dua tago de nia restado ni decidis viziti la insulon Fota (irlande: Fóite), kiu troviĝas en la estuaro de la rivero Lee, je distanco de nur dudek kvin minutoj trajne de la ĉefa stacidomo. La trajno atingas la insulon sur digvojo ekde la ĉeftero. Granda parto de la insulo konsistas el naturparko, kie la nedanĝeraj bestoj kiel ĝirafoj, lemuroj, maraoj (patagoniaj leporoj) promenas kaj kuras libere, dum la danĝeraj (grandaj felisoj, aproj, simioj ktp) estas konservataj en grandaj enfermaĵoj, kie ili ĝuas sufiĉe vastajn spacojn. Apude troviĝas botanika arboĝardeno, kiu same valoras viziton. Proksime al la naturparko situas luksa hotelo, kiu pli frue estis la domego de la antaŭaj posedantoj de la insulo. En la tago de nia vizito, kiu okazis post la somera sezono, ĉiuj lokoj, kie oni povis manĝi kaj trinki, estis fermitaj, kaj ni iom malsatis. Alvenante al la insula fervojstacio, ni maltrafis trajnon al la urbo kaj do devis atendi iom longe. Tamen ni eksciis, ke post kelkaj minutoj estos trajno al Cobh [koov], tre ĉarma urbeto sur najbara insulo en la haveno de Cork. Do ni decidis fari dekminutan veturadon al Cobh kaj tie manĝi en restoracio, kie ni pasigis agrablan vesperon antaŭ ol reveturi al la urbo. Urbeto CobhLa urbeto Cobh (antaŭe nomata de la britoj Queenstown) ludis neĉefan sed signifan rolon en la mara historio de la frua 20a jarcento. Ĝia haveno estis la lasta, kiun la ŝipo Titanic en 1912 vizitis antaŭ ol droni en Atlantikon. Ekspozicio pri la ŝipo troviĝas en la antaŭa bilet-oficejo de la ŝiplinio White Star en Cobh. La dua mara katastrofo, en kiu Cobh implikiĝis, okazis la 7an de majo 1915. Tiam germana submarŝipo U-20 dronigis per torpedo la britan ŝipon Lusitania. Oni sukcesis savi kaj transporti al Queenstown 761 supervivintojn, kiuj estis loĝigitaj en hospitaloj kaj privataj domoj. La kadavrojn de la plimulto el la 1198 pasaĝeroj oni ne trovis. Post tri tagoj 150 el la mortintoj estis enterigitaj en la tiea Malnova Tombejo. Impona monumento, dediĉita al la viktimoj de Lusitania, staras en la urbocentro de Cobh. La fakto, ke 128 el la pasaĝeroj estis usonanoj, estis unu el la kaŭzoj de la eniro de Usono, kiel aliancano de Britio, en la unuan mondmiliton. Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|