EseojHAZARDORimarkoj pri la irdirekto de la universoNecesas observi la universon kaj per tio scii la leĝojn, kiuj regas ĝian funkciadon. Ni povas citi gravajn malkovrojn, kiel la leĝoj de Einstein pri ĝenerala kaj speciala relativeco, la kvantumteorio de Max Planck kaj multaj aliaj, kiuj estas fundamentaj. Scienco progresas danke al pioniroj. Sed ni ne forgesu aliajn esploristojn, kiuj, gvidate de la soifo malkovri, manifestis sin tra la historio de la homaro per siaj hipotezoj kaj eksperimentoj. En la jaro 875, en aĝo de 65 jaroj, Abbas Ibn Firnas, andaluza poeto de berbera origino, inventisto, kuracisto, kemiisto, inĝeniero kaj muzikisto, konstruis lignajn flugilojn kovritajn per silko kaj garnis ilin per plumoj. Li ĵetis sin el turo super valo. La reveno al la tero estis sufiĉe malfacila: li rompis ambaŭ krurojn. Sed oni povas rimarki, ke li estis en la aero dum kelkaj sekundoj. Hodiaŭ ni scias, ke li devus esti aldoninta voston al sia aparato. Por kompreni nian ĉiutagan vivon estas faritaj aliaj studoj kaj eksperimentoj, malpli bazaj, sed same gravaj. Kembriĝa profesoro post longa pripensado faris gravan malkovron. Li formulis jene: „Cedi sian seĝon al maljunulo povus fari al li pli da damaĝo ol da bono.” Tio estas tute logika, ĉar ni scias, ke stari estas multe pli bone por sano. MurphyEn la sama zorgo por progresi en la kono de la leĝoj, kiuj regas la universon, oni povas citi la leĝojn de Murphy tre klarigajn kaj priskribajn. Edward Murphy estis inĝeniero ĉe usona milita bazo. Li klopodis fari grandan eksperimenton, kiu tamen ne sukcesis, ĉar teknikisto muntis iujn pecojn inverse. Seniluziigite li ekkriis: „If that guy has any way of making a mistake, he will.” („Se tiu ulo havas ajnan eblon fari eraron, li faros.”) Tio estis la malkovro de fundamenta principo de la universo, kiu povas esti formulita jene: se eraro eblas, ĉiam estos iu por ĝin realigi. Sur tiu bazo estis konstruita tio, kio estas konata kiel la leĝoj de Murphy. Multaj evoluoj estas faritaj poste kaj en malsamaj kampoj. Se eraro eblas ...Studentoj diras, ke ekzameno ĉiam komenciĝas kvaronhoron malfrue, krom en la tago, kiam vi alvenas kvaronhoron malfrue. Same neniu flugo eliras ĝustatempe, krom kiam vi alvenas malfrue al la flughaveno. Matematike, ia ajn ago celanta ŝpari x minutojn rezultigas perdon de 2x minutoj aŭ eĉ pli. Kiu posedas aŭton, eble diros: „Ĉiam ekpluvas, kiam mi komencas lavi mian aŭton.” Ankaŭ verkistoj rimarkis, ke problemoj ĉiam okazas samtempe: „kiam venas la suferoj, / Ho ve, ne izolitaj ili venas, / Sed en amaso.” (Ŝekspiro, Hamleto). En militaj ŝipoj de diversaj landoj oni diras, ke ĉiuj eblaj eraroj jam estis faritaj: ni pripensas, kiel eblas fari aliajn. La kalkulo de probabloj en matematiko estas kontraŭ la observo, kiu montras, ke tio, kio havas probablon okazi unu fojon el miliono, okazos naŭ fojojn el dek. En ĉi tiu sama areo estas facile vidi, ke la probablo gajni la loterion estas iomete pli alta, se vi aĉetas bileton. Ni rimarku ankaŭ, ke tiam, kiam ni ne scias, kien iri, ni malpli probable perdos la vojon. Necesaj leĝojEstas multe da evoluoj pri ĉi tiu temo, kaj ni povus daŭre listigi ilin dum longa tempo. Tamen la leĝoj de Murphy estas necesaj kaj tre efikaj en teknikaj aferoj. Kiam ni kreas aparatojn, ni antaŭvidu la plej neeblajn akcidentojn, eĉ la plej stultajn manovrojn de uzantoj. Marko GALLARDO
korespondanto de MONATO en Francio
|