SciencoAKTUALELa etikedo fariĝas inteligentaFakuloj el la esplorcentro ENEA de Portici [pórtiĉi] (provinco Napolo, en Italio) ĵus patentis sendratan temperatur-indikilon, por ke eblu monitori la konservo-staton de velkemaj produktoj en la fakoj agro-nutra kaj medicina. La indikilo, enigebla en la etikedon, ne bezonas pilojn aŭ sensilojn kaj kapablas informi per simpla „jes/ne” pri superado de antaŭdifinita temperatura sojlo, enmemorigante la donitaĵojn. Malvarmo-ĉenoLa indikilo funkcias per la teknologio RFID (Radio-Frekvenca IDentigo, angle Radio Frequency Identification). La pionira sistemo povas esti uzata en la malvarmo-ĉeno, precipe en la kampo de loĝistiko de rapidputraj varoj kaj en ĉiuj okazoj, en kiuj necesas konservi iun stokadotemperaturon. Profito por la medioLa sistemo havas malaltan produktokoston kaj funkcias sen pilo (kun klaraj ŝparo kaj profito por la medio). Ĝi povas detekti varmo-eventon, registrante la informojn rilatantajn al iu nedezirata temperaturpinto en la momento mem, kiam ĝi okazas. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|