EseojINTERKULTUROModerna lernejo devas inkluzivi ĉiujn gelernantojnEsploristoj kiel Antony Booth kaj Mel Ainscow, en ties verko Index for Inclusion: Developing Learning and Participation in Schools (Indico pri inkluzivado: disvolvi lernadon kaj partoprenon en lernejoj) origine eldonita en 2000, substrekis la gravecon, por instruistoj kaj klerigistoj, de persona sindevontigo celanta la efektivan inkluzivadon de ĉiuj gelernantoj. Tio postulas, ke instruistoj provu (laŭeble plej) forigi tiujn malhelpojn aŭ barojn, kiuj ne malofte dependas ja de ilia persona „malmola” aliro, kaj kiuj kelkfoje ĝenas la lernadon kaj la partoprenon de iuj kategorioj de gelernantoj. Universala, unuopa „recepto” por ebligi plej bonan ekspluatadon de lernejaj rimedoj kaj tiel plilarĝigi „la horizonton de inkluzivado de ĉiuj civitanoj” (laŭ la vortoj de la itala fakulino Graziella Favaro) nek ekzistas nek rekomendatas. Temas pri vere nefacila tasko. Tamen ĉiu instruisto, kiel oni ekkomprenis jam en la fruaj 1990aj jaroj, devus dediĉi kelkan tempon por fari ankaŭ kaj precipe ian „memkritikon” kaj tiel malkovri eblajn strategiojn, kiuj povus efektivigi plenan egalecon en la lerneja kunteksto, vere inkluzivigante eĉ tiujn, kiuj estas ial konsiderataj problemaj gelernantoj. Kajero pri integradoLa supre menciita Indico fare de Booth kaj Ainscow estas esenca referencpunkto tiurilate, kvankam lastatempe aperis pliaj similaj iloj en Italio, utilaj al instruistoj, kiuj deziras identigi personajn vojojn de observado kaj (mem)taksado. La Kajero pri integrado (itale Quaderno dell 'integrazione), kreita de Lorenzo Luatti kaj Graziella Favaro, kiu jam estas sukcese testita en diversaj lernejoj (kaj kiu estas regule ĝisdatigata), estas pli kaj pli konsiderata valora rimedo. Aliaj gravaj ideoj por plenumi ĉiam pli necesan taksadon pri la kvalito de vere interkultura lernejo rezultas el verkoj de Santerini, Ferrari kaj Ledda. Ankaŭ en Itala vojo (itale Via italiana), aperinta en 2007, estas priskribitaj dek fundamentaj linioj sekvindaj. Sen ignori la objektivan malfacilecon de agado, fare de instruistoj, en kuntekstoj fojfoje vere postulemaj kaj problemaj, ĉi tiuj iloj helpas ilin pripensi, kion ili mem povas fari por eltiri (kaj tiel plifortigi) la kapablojn de ĉiu ajn lernanto, sen fatalisme konsideri nure ties limojn kaj problemojn, kiel okazis pasintece. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio kaj instruisto
|