Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

La unua katekismo kristana

Neniu, eĉ la plej neklera homo, ignoras la gravecon de la Biblio en kreado de la „judkristana civilizo”, ĉar ĝi estas ties fundamento mem. Tamen, se tio estas neniel ignorebla fakto, malpli konata estas tiu, el kiu devenas ĉi tiu artikolo: la tutaĵo, kiun oni hodiaŭ konas kiel la „Sanktajn Skribaĵojn”, rezultas el multjarcenta verkado kaj elektado de tre diversaj tekstoj, kiuj, kune, formas ja grandan korpuson, el kiu la hodiaŭaj (tio estas, katolikaj kaj protestantaj) versioj estas nur kanona frakcio.

Ene de tiu korpuso, ni ja devas diri, estas tekstoj akceptataj nur de judoj, nur de koptoj, nur de romiaj kaj/aŭ ortodoksaj katolikoj; kaj ankaŭ malpli granda aro nur por protestantoj validaj. Kaj same – kaj eĉ pli grave – tekstoj, kiuj estas de ĉiuj tiuj grupoj rifuzataj.

Kaj jen unu el tiuj tekstoj, ĵus esperantigita de Gerrit Berveling (kiu, mi kredas, ne bezonas prezentadon inter esperantistoj), tiu nelacigebla homo, kies enviindaj talento kaj memdisciplino permesas, ke li jam de jardekoj sin dediĉas al nialingva prezentado de la plej diversaj partoj de la Biblio, ĉu de la duakanonaj, ĉu de la nurkorpusaj libroj. S-ro Berveling estas same konata pro sia serio Antologio Latina, kiu alportas al ni la plej belajn paĝojn de unu el la plej gravaj literaturoj produktitaj de homo mem.

Berveling superas sin

Sed ĉi-foje Berveling superas sin kaj prezentas al ni veran juvelon, ĉar, kontraŭe al la antaŭaj, nun lia traduka vervo donas al ni libron malfacile alireblan en nacilingvaj versioj: temas pri La Paŝtisto (originale Ο Ποιμὴν τοῦ Ἑρμᾶ – Ο Poimēn tou Herma), verkita de iu Hermas, frato de la papo Pio la 1a, meze de la 2a jarcento. Malgraŭ tio, ke ĝi estis tre disvastigita kaj legata dum almenaŭ la sekvaj 200 jaroj, dum kiuj ĝi estis kvazaŭ parto de la Nova Testamento, ĝi estis poste flanklasita kaj eĉ forgesita de la kristanaro, konata nur de tre malmultaj homoj ekster la ekleziaj medioj. Tiel, dum multaj libroj neniam estis oficiale agnoskitaj kiel parto de la Biblio, ĝi fariĝis unu el tiuj raraj – kaj, eble, la sola en la Nova Testamento –, kiuj estis el ĝi forigitaj.

Oni, tamen, ne pensu, ke La Paŝtisto estis tute perdita: legante verkojn, kiel La Dia Komedio de Dante, oni klare perceptas iom kaŝitan eĥon de la libreto de Hermas, ĉar dum Hermas estis gvidata de la Eklezio kaj de la Paŝtisto, Dante estis de Virgilio kaj Beatrico. Same oni vidos, ke John Bunyan, por verki La Pilgrimanton, iom trinkis el la akvoj de La Paŝtisto, sed tion malkovri mi lasos al la legonto.

Kaj fine, pri kio temas tiu libro? Ĝi rakontas diversajn viziojn de Hermas, kiun dumsonĝe vizitas kaj ina figuro, reprezentanta la Eklezion mem, kaj la „paŝtisto”, kiu fine riveliĝas esti anĝelo. Tiuj, pere de ordonoj kaj moralaĵoj, sed precipe – kiel kutime tiam – de paraboloj, instruas la aŭtoron pri la kolektiva vivo de la kristanoj, precipe pri punktoj, pri kiuj videble ankoraŭ ne estis solida pozicio, kiel, ekzemple, edziĝo kaj adulto. Estas interese konstati, kiom pezis mistikemo en la vivo de tiamaj kristanoj kaj kiel tia mistikemo estis uzata por veki en ili ne nur la fidon kaj obeon, sed ankaŭ tute novan vivstilon, kaj ĝuste pro tio la aŭtoro uzas la figuron de la paŝtisto, pri kiu svarmas referencoj en la Biblio kaj en la ĝenerala kulturo de la antikva erao.

Optimisma tono

Tamen, eĉ se oni ne devas konsideri ĝin „verkita sub dia inspiro”, pro kelkaj kialoj tiu libreto ankaŭ fariĝas tre interesa por la hodiaŭa leganto. Unue, ĉar ĝi kvazaŭ didaktike prezentas la precipajn punktojn de la kristana vivmaniero ne nur tiel, kiel ĝi estis komprenata tiam, sed tiel, kiel, laŭ multaj kredantoj, ĝi devus esti vivata hodiaŭ. Iel ajn, La Paŝtisto estas la unua katekismo de la kristana eklezio. Due, ĉar, kontraŭe al multaj tekstoj de la antikveraa aŭ mezepoka kristanismo, La Paŝtisto havas tre optimisman tonon; ĝi estas vestita per vortuzoj kaj frazkonstruoj, en kiuj ja – danke al lerteco de la tradukinto – resonas la biblia retoriko.

Estas vere refreŝige, eĉ por tiuj, kiuj ja ne (plu) estas kristanoj, sed kiuj estas edukitaj en kristana medio, ion legi pri la kristana pensmaniero de kiam la kristanaro ankoraŭ estis juna, arda kaj persekutata; kaj ne, kiel poste ĝi fariĝos, persekutanta; eble iuj trovos tie vojon por reveki sian personan fidon. Tiel, mi ree gratulas al la tradukinto kaj al la eldonejo VoKo pro la ne nur saĝa sed ankaŭ kuraĝa decido prezenti al la esperantistaro tiun verkon.

Fernando PITA
Hermas: La Paŝtisto. El la malnovgreka kaj la latina tradukis Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Rijswijk, 2020. 104 paĝoj, broŝurita.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 04, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-06