Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

OPINIO

Scienco kaj spirita vivo

Mi intencas atingi mense malfermitajn homojn sur la scienca kampo, esploristojn ... ne religianojn! Religio kaj scienco estas supraĵe disigitaj, sed profundnivele ili kuniĝas.

Fojfoje ne tre facilas al ni varbi adeptojn, precipe senpruve. Neskuebla fido, konvinkiĝo, venas nur per propra racia analizo. Maksimume ni povas fingromontri la vojon, sed ne eblas „piedirigi la vojaĝanton”. Pro troa amplekseco de tiu ĉi temo mi mencios minimumon el miaj vivspertoj kaj prezentos naturajn faktojn por estontaj esploroj de interesatoj. Scienco, krom hipotezoj, teorioj kaj leĝoj, postulas esploradon kaj eksperimentadon. Estas neeble akcepti „sciencajn raportojn” sen tiaj postuloj. Do, ek al la esplorado de la Spirito.

Mi estas okdek-kvar-jara brazilano, medicinisto dum 59 jaroj, ginekologo. Mi ankoraŭ laboras en mia konsultejo, sed ne plu kirurgias aŭ deĵoras hospitale. De mia infanaĝo, sesjara, mi travivis spertojn en la spirita kampo (specife Spiritisma Doktrino – laŭ Allan Kardec, la scienco de la spirito kaj spiritisma filozofio). Ĉio komenciĝis pro strangaj neordinaraj simptomoj kaj korpaj misfunkcioj ĉe mia patro. Tiajn perturbojn kaj malbonfarton neniu solvis per nia oficiala medicino.

Ĉu spirito ekzistas?

Ni bezonas klaran respondon al ĉi tiu demando, por kompreni nian surteran destinon, nian transtomban pluvivadon kaj la kosman realon. Jen deirpunkto, unua demando „kiu mi estas?” Sokrato ĉe la orakolejo de Delfo alparolas la mondon: „Ekkonu vin mem.” Atentu bone, mi aŭdacas instrui neniun ajn homon. Mi nur alportas materialon por via rezonado, postaj konkludoj kaj reagoj.

Mi nur petas de la profesoroj, eminentaj filozofoj, psikologoj, stariĝi de siaj katedraj seĝoj kaj veni en la kampon, „kie okazas la fenomenoj” pruvantaj la realon de la spirito. Ĉiaj opinioj estos vanaj sen tiu esplorado, ĉar tio konsistigas nesciencan sintenon. Nur per eksperimentoj ni kompetentas konfirmi aŭ nei konkludojn. Ne imagu, ke tio estas rapida, supraĵa tasko. Ĝi ja estas la plej serioza tasko por homa estaĵo: iri internen, al sia Mio, de kie li ekrigardos tion, kio vere li estas.

Spirito estas „fenomeno de la naturo”, sekve „esplorebla”, kiel jam estas science sufiĉe pruvite. Ĝi estas la intelekta energio kaj fundamento de nia tutaĵo ... Ĝi, nia tutaĵo, posedas spiritan korpon, krom la materia! En la Sankta Biblio (Korintanoj 1 ĉap. 15, versiklo 44) Sankta Paŭlo asertas al ni: „Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo.” Allan Kardec nomas ĝin perispirito, duonmateria ilo interliganta la animon kaj la materian korpon.

Komunikadon inter la videbla kaj nevidebla mondoj oni konstatis jam universale kaj ankoraŭ konstatas per eksperimentaj kaj spontanaj okazaĵoj. Tiuj faktoj estas registreblaj per fotoj, psikofonio, psikografio, materiiĝo de spiritoj kaj aliaj rimedoj. Lastatempe, precipe en Eŭropo, per la tiel nomata „perinstrumenta transkomunikiĝo” (elektronikaj aparatoj: telefono, komputilo, televidaparato), elkarniĝintaj homoj venas al ni ... sen interveno de mediumoj! Tiaj pruvoj estas je via dispono por esplorado.

Materiiĝo aŭ ektoplasmo

Dum la jaroj 1969-1970 mi esploris pri du brazilaj mediumoj, en la subŝtato Minas Gerais: Antonio José de Salles (en la Spiritisma Centro D-ro Dias da Cruz, en la urbo Caratinga) kaj Fábio Machado (en Fraternidade Espírita Cristã Joseph Gleber (Kristan-spiritisma frataro J. Gleber), en la vilaĝo Itanhomi). Ĉe ili mi partoprenis plurajn seancojn celantajn nur medicinan kuracadon.

„Ektoplasmo” estas nepra organa substanco; sen ĝi fenomenoj ne efektiviĝas. Jen difino laŭ la nova PIV: „Psikorigina emanaĵo, supoze eliranta el la korpo de iuj personoj kaj videbla de spiritista mediumo”. Ĝi estas organa substanco, per kiu spiritoj fariĝas videblaj, palpeblaj, kaj ĝi agas sur nian medion per siaj spiritaj manoj.

Foje mia frato Paulo de Tarso Monken Gomes, inĝenieria studento, akompanis min al Caratinga. De du monatoj li suferadis de ventraj doloroj, submetiĝis al kelkaj ekzamenoj kaj medikamentoj, sed la malbonfarto daŭris, kaj ankoraŭ oni ne havigis al ni ĝustan diagnozon.

En la hotelo, vespere, mi trapasis neimageblan streson. Ventrodoloroj intense reaperis kaj li abunde vomis ... kun fekmaterialo tre malbonodora! Evidentiĝis akuta kaj gravega intesta obstrukco trudanta urĝan kirurgian prizorgon. Kion mi faru tiumomente? Ni gastis en malgranda urbeto de landinterno, kun minimumaj medicinaj rimedoj, sen flughaveno por tuja ekflugo, tre malproksime de granda urbo. Tiumomente tempesto, pluvego falis sur la urbon, sed interne de mi intensa angoro sufokis min. „Dio, helpu min!” mi petegis.

Ni kontaktis sinjoron Manuel Ribeiro, prezidanton de la spiritisma institucio, kaj li venigis al ni sinjoron Antonio de Salles. Ĝentile li akceptis nian alvokon, kaj pere de li, eĉ en ĉambro de la hotelo, neadekvata loko por tia agado, la spirito d-ro Joseph Gleber flegis la pacienton. Vomado kaj doloroj ĉesis, mia frato trankviliĝis, kaj tute sen plendoj li dormis la tutan nokton. Joseph Gleber postulis faston ĝis la oka vespere de la sekvanta tago, kiam li estos operaciita de li dum nia ordinara materiiĝa seanco.

Sekvatage, laŭkutime, Gleber malfermis la kurtenojn de la mediuma ĉambreto kaj alproksimiĝis bruste kaj mane lumigita al la pacienta lito, kie kuŝis mia frato. Aliflanke mi akompanis liajn gestojn. Liaj spiritaj verdlumigitaj manoj eniris en la abdomenon, faris diversajn movojn kaj elprenis materialon, tumoron. Poste aparte li min informis: neoplazio maligna. Mia frato ricevis dietan preskribon kaj instrukciojn por la postaj tridek tagoj. Ni flegis lin ĉe mi. Paulo postvivis kvin jardekojn, edziĝis kaj generis du filojn.

Svarmas en amaskomunikiloj argumentoj de sciencaj gravuloj kontraŭ la ekzisto de la spirito. Tamen antaŭ mi materiiĝinta spirito, per mediumo kun apenaŭ fundamenta nekompleta klerigo, eltiris abdomenan tumoron el mia frato, kiu tute resaniĝis. En tiu okazo deva agnosko sin trudas: okazis materia kaj intelekta agadoj. Ĉu halucino?

Ĉu fraŭdoj ekzistas dum tiaj fenomenoj? Evidente jes, ili ekzistas en ĉiuj homaj agadkampoj. Ni ne juĝu tutecon laŭ la escepto. Eĉ fraŭdo pruvas realon. Ĉu vi jam vidis iun fraŭdi ion neekzistantan? Se estas fraŭdo ... ankaŭ devige ekzistas la alia flanko: la realo!

Finaj vortoj

Kompreneble mi prezentas nur unu el multegaj fenomenoj, kiujn mi observis dum jaroj ĉe Antonio de Salles kaj Fábio Machado. Ĉu demandoj en ĉi tiu tereno? Ĉu klarigoj diversaj? Jes, oni postulos dekojn, centojn. Sed ne estas paperspaco por detaloj kaj detaloj. Mi spronos vian scivolemon konsulti kelkajn kompetentajn esplorantojn, kiuj serĉis la veron ... kaj konvinkiĝis pri ĝi. En la apuda kadro estas listo enhavanta esplorantojn pri ektoplasmo kaj mediumeco de fizikaj efikoj.

Anglio: William Crookes (1832-1919), fizikisto, kemiisto; Elizabeth d'Esperance (Elizabeth Hope, 1855-1919), verkistino, mediumo de fizikaj efikoj; Francio: Charles Richet (1850-1935), fiziologia medicinisto, Nobel-premiito 1913; d-ro Paul Gibier (1851-1900), doktoro de Univ. de Parizo; Gabriel Delanne (1857-1926), inĝeniero; d-ro Gustave Geley (1865-1924), psikiatro; Pollando: Franek Kluski (1873-1943), mediumo; Italio: César Lombroso (1835-1909), medicinisto, kriminalisto; Eusápia Paladino (1854-1918), mediumo; prof. Ernesto Bozzano (1862-1943), profesoro pri filozofio de la scienco, univ. de Torino; Rusio: Aleksandr Aksakov (1832-1903), diplomato, filozofo kaj ĵurnalisto; Usono: fratinoj Fox (Katherine, Leah kaj Margaret), mediumoj de tiptologio; Henry Slade (18..-1905); Brazilo: prof. d-ro Paulo Cesar Fructuoso, kancerologo, kirurgo; li partoprenis 40 jarojn da esplorado pri materiiĝoj por kuracado, kaj estas ankoraŭ laboranta ĉe Grupo Lar Frei Luiz (Grupo Hejmo Monaĥo Ludoviko), Rio de Janeiro; Francisco Peixoto Lins (1905-1966), materiiĝa mediumo; Anna Prado (1883-1923), materiiĝa mediumo; José Pedro de Freitas (1921-1971), mediuma kirurgo; Carmine Mirabelli aŭ Carlos Mirabelli (1889-1951), mediumeco de fizikaj efikoj; Gilberto Arruda (1941-2015), mediumo; Instituto de Metapsikaj Esploradoj de São Paulo (materiiĝoj de la katolika pastro Zabeu Kauffman); Julio Cezar Grandi Ribeiro, mediumo, inĝeniero, universitata profesoro; Sonia Rinaldi, IPATI (Instituto de Avangardaj Esploroj de Perinstrumenta Transkomunikiĝo) São Paulo.

Altestimataj sciencistoj, karegaj samideanoj kaj kolegoj, ne kredu min, kredu neniun, kredu je vi mem, esploru kaj post eksperimentado serioza kaj nerapida akiru vian definitivan opinion. Miaparte mi estas devigita aserti: ni estas senmortaj estaĵoj. Do ni restu preparataj por surprizoj sur la vojo.

Mauricio MONKEN GOMES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 02, p. 24.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mauricio Monken Gomes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-07