HistorioEŬROPOKial la hispana milito ne estis intercivitana milito?Verŝajne neniun konflikton akompanas tiom da prihistoriaj debatoj kiom la dua mondmilito. Ĉu estis iu lando aŭ registaro, kiu ne klopodis profiti pere de partia aliro al ĝi? Kutime temas ne pri klaraj falsaĵoj, sed pri elstarigo de iuj aferoj kaj silentado pri aliaj same gravaj eventoj. Ekzemploj abundas ĉie, krom eble en Germanio. Miskonceptoj pri la dua mondmilitoDanke al Holivudo en Usono multaj homoj lernas, ke estis ilia lando, kiu plej multon faris por venki faŝismon, tiel forgesante, ke la usona armeo eniris la militon nur en ĝia dua fazo. Simile en Francio oni memorigas ĉiun jaron la liberigon de la lando post longa batalo inter la francoj kaj la nazioj, sed fakte Francio kapitulacis en 1940 post nur ses semajnoj, kaj la kontraŭfaŝismaj partizanoj ne estis nur francoj, sed inkluzivis dekojn da naciecoj, interalie dekmilojn da spertaj hispanoj jam batalintaj plurajn jarojn sialande. En Italio oni kalkulas sin inter la venkintoj de la milito, kvazaŭ Italio ne estintus fidela aliancano de Hitlero ekde la tridekaj jaroj. En Britio oni ofte prezentas Churchill kiel grandan gvidanton preskaŭ senmakulan, forgesante liajn rasismajn opiniojn kaj lian respondecon en teruraĵoj okazintaj en la britaj kolonioj. En Rusio ne malkutimas troa emfazo pri la liberigo de Berlino por kaŝi la krimojn de Stalin kiel diktatoro kaŭzinta milionojn da mortoj. En Pollando oni lastatempe distancigas sin de la holokaŭsto malgraŭ tio, ke en ĝi kunlaboris multaj poloj. En Israelo la profitintoj de la postmilita fondo de la lando ne ĉiam konsideras, ke tio povis okazi nur per perforta forigo de la araboj loĝantaj tie. Kaj kiom da legantoj konscias pri tio, ke soldatoj de ĉiuj armeoj de la bona flanko (usona, brita, franca, sovetia ...) responsas pri amaso de seks-perfortoj? La situacio en HispanioInter 1936 kaj 1939 Hispanio travivis apartan militon, kiu simile estas temo de prihistoriaj debatoj. Ekzemple, ĝi konatiĝis kiel intercivitana milito, sed en Katalunio kelkaj prezentis ĝin kiel militon inter Hispanio kaj Katalunio. Tiu perspektivo forgesigas, ke estis katalunoj en ambaŭ flankoj, kaj ke surstrata homamaso en Barcelono bonvenigis la ribelan armeon, kiam en 1939 ĝi eniris la urbon. Dume, duonmiliono da ekzilitoj transiris al Francio kaj estis internigitaj en improvizitaj koncentrejoj. Tamen en 1936 neniu nomis ĝin intercivitana milito. Kontraŭe, la respublikana flanko atentigis pri puĉo, kiu devas esti sufokita. Aliflanke, laŭ la vidpunkto de la ribelintoj, ili iniciatis kruc-militon por liberigi la landon de komunismo. Kaj internacie oni parolis pri hispana milito, ĉar temis pri tiea konflikto. Ĉefe dum la diktaturo de Franco (1939-1975) aldoniĝis la vorto „intercivitana” por nomi ĝin, kaj ene de kaj ekster la lando. Fratoj kontraŭ fratoj kaj socia revolucioTiu adjektivo utilis por montri, ke estis du flankoj batalantaj, ambaŭ same bonaj aŭ malbonaj. Tia rakonto de fratoj kontraŭ fratoj iĝis la sola kaj memevidenta kompreno de la milito por pluraj generacioj de hispanoj. En la vortoj de Fernando de Diego, elstara tradukisto el la hispana en Esperanton: „Kion ni gajnus, se la venkitoj estus venkintaj?” (Beletra Almanako 29, p. 137). Tiu aliro forgesigas, ke unu flanko defendis la laŭleĝan respublikon kaj la alia la puĉon kontraŭ ĝi. Sed ne nur. Tiu aliro forgesigas ankaŭ, ke samtempe kun la milito okazis socia revolucio, kie ĉefrolis anarkiismaj principoj. En la plimulto de la teritorio regata de la respublikanoj, la kamparanoj kaj la proletoj iĝis la mastroj de siaj destinoj. Jen sperto prisilentata dum jardekoj, kaj de la kapitalismaj landoj kaj de tiuj sovetiaj, kiuj ne permesis la konsideron de aliaj konkuraj manieroj organizi politike kaj ekonomie la socion. Krome, „intercivitana” tradukiĝas hispanlingve per civil, tio estas „civila”, kio iel eniras en la menson kvazaŭ temus pri civilizita milito. Tio ja indikus preferon por tiu vorto de la venkintoj, sed la ĉefa kialo estas alia. Internacia dimensioMultaj el la puĉistoj (kiel Franco mem) formiĝis milite en la hispanaj kolonioj en Afriko, brutale regataj de la metropolo. Tiel ili iĝis neeviteble rasistoj kaj ekstremaj naciistoj. Ili rigardis la konflikton kiel kolonian militon, sekve ili pritraktis la alian flankon kiel hispanajn subestulojn. El tiu perspektivo ne utilis aludi ĝian internacian dimension kaj la helpon ricevitan de ekstere, nome de la faŝismaj landoj. Fakte la subteno de Hitler kaj Mussolini estis esenca por venki en la milito. Ankaŭ la portugala Salazar rekte subtenis la ribelintojn. Kaj dekmiloj da magrebanoj el la kolonioj estis dungitaj por ilia armeo. Dume, en la respublikana flanko nur Stalin akceptis helpi (kontraŭ pago) la laŭleĝan registaron, kvankam ankaŭ Meksiko iom subtenis ĝin. Pli grava estis, simbole, la alveno de 35 000-50 000 volontuloj el ĉiuj mondopartoj. Kompreninte, ke la hispana milito estas fakte la antaŭkomenco de la dua mondmilito, tiuj idealistoj decidis riski siajn vivojn en batalo por la libero. Fakte la procento de mortoj inter la internaciaj brigadanoj estis signife pli alta ol la averaĝo ĉe la respublikanoj. Interese estas konstati, ke krom la hispana intercivitana milito okazis tie ankaŭ aliaj intercivitanaj militoj. Ekzemple, fervoraj irlandaj katolikoj volontulis flanke de la ribelantoj, dum aliaj irlandanoj batalis en la internaciaj brigadoj. Aldone, ne malofte la italaj brigadistoj frontis samlandanojn (ni memoru, ke Mussolini sendis Hispanien 80 000 italojn). Ankaŭ kelkaj magrebanoj volontulis en la respublikana armeo kaj batalis kontraŭ samgentanoj ktp. La rolo de la liberalaj demokratiojKiel mi skribis, la esprimo „intercivitana milito” populariĝis en Hispanio, sed tio okazis ankaŭ eksterlande. Ankaŭ la tiutempaj liberalaj demokratioj, kiel Britio, Usono aŭ Francio, multe kritikataj pro manko de subteno al la hispanaj demokratoj, profitis de tiu aliro kiel „enlanda” kaj „intercivitana”, kvazaŭ afero koncernanta nur la hispanojn. Tio pravigis ilian decidon ne aktive helpi sufoki la puĉon, kio rilatis al ilia politiko de cedoj al Hitler. Ĉi-rilate indas mencii nuancon pri Francio. Tie oni klarigas, ke la landlimo inter la du landoj estis uzata dummilite kun la permeso de la franca registaro por ebligi la transdonon de armiloj al la respublikana flanko. Kompare al la milita partopreno de Hitler kaj Mussolini, tiu subteno al la hispana laŭleĝa registaro restis tamen marĝena. Iel ajn, en Francio pli neŭtrala termino Guerre d'Espagne iĝis ofte uzata inter la fakuloj pri la temo. Resume, la hispana milito ja estis kruele intercivitana, sed ne nur. Samtempe okazis grandskala socia revolucio. Kaj en la milito partoprenis aliaj landoj, kelkaj aktive, aliaj pasive. Pro tio kaj kun la celo ne misprezenti ĝian kompleksecon, nova generacio de historiistoj konsilas nomi ĝin sen aldonaj adjektivoj (krom se oni specife celas emfazi ĝian dimension de konflikto de fratoj kontraŭ fratoj). Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Hispanio
|