LiteraturoRECENZOHistorio de la esperanta literaturo por italojAperis en 2015 la monumenta Historio de la Esperanta literaturo fare de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Verko riĉega je sciigoj kaj kapabla dediĉi atenton al la literaturkritikaj aspektoj ene de vastaj histori-kulturaj kuntekstoj. Post kvar jaroj estas publikigita ĉi tiu itallingva verko, certe malpli peza laŭ la nombro de paĝoj (tie 748, ĉi tie 248), sed, verdire, ne malpli grava kaj eĉ pli ambicia, se oni konsideras al kia legantaro ĝi intencas sin adresi. De iu legantaro Esperanto-parolanta, do mondskala, al la italparolanta legantaro: la salto ne etas; malsamaj horizontoj, malsamaj celoj, tamen samaj temoj. Kia estis tiu defio? Tutunue, la aŭtoro aspiris diskonigi al la italoj, kiuj, eble, neniam antaŭe aŭdis aŭ legis ion pri Esperanto, la plej gravan aferon: ni, esperantistoj, ekzistas, ni estas iasence popolo, kaj dum la lasta jarcento ni kulturis nian literaturon, kiu jam rajtas stari apud la aliaj literaturoj, sen ia ajn sento de honto aŭ komplekso de malsupereco. Unu el la elementoj ĉeestantaj en ĉi tiu verko, kiuj povas plejforte allogi la italan publikon, estas la larĝega trarigardo pri tiel multaj poetoj kaj verkistoj, grupoj kaj movadoj, kiuj trairis la pasintajn jardekojn ĝis nun. Ja la perspektivo, kompare kun la naciaj literaturoj, entute ŝanĝiĝas: se temas pri Esperanto, la trarigardo estas mondnivela kaj ampleksas lokojn, jarojn kaj aŭtorojn plej diversajn, ĉiujn kun specifa viva kaj arta trajektorio, majstre substrekita. MondnivelaNe temas pri iu simpla serio de biografiaj-literaturaj raportetoj, koncernantaj la ĉefajn verkistojn kaj poetojn. Oni ĉiam klopodas enŝovi unuopajn bildetojn de aŭtoroj kaj verkoj sur fono de la historiaj epokoj, ofte rapide skizitaj. La temoj estas aranĝitaj laŭ la kronologia ordo kaj diversspecaj ĝenroj, frakcioj kaj grupoj. Kompreneble, tio signifas, ke kelkfoje la sama verkisto troveblas en du aŭ pli da ĉapitroj. Tamen tio ne malhelpas klaran komprenon, ĉar multaj ĉapitroj sinsekvas laŭ perfekta „kontinuaĵo” kaj kun oportunaj resendoj al antaŭaj eroj. Rakontado fluaPri (preskaŭ) ĉiuj verkistoj oni havas je dispono priskribojn, longajn ekde kelkaj linioj ĝis pli ol unu paĝo, kiuj redonas bildon vivan kaj viglan de la unuopulo, bildon, kien konverĝas ĉefaj biografiaj notoj kaj, eĉ pli gravaj kaj interesaj, la juĝoj pri liaj/ŝiaj stilemoj, kun stimula atento al tiuj kuriozaĵoj, kiuj ebligas al la leganto pli klare distingi kaj rekoni la aŭtoron inter la multaj. Sukcesas fascini la legantaron la rakontado flua kaj ritmoplena pri la pluraj artokarieroj, en kies centro ĉiam troviĝas la rilato inter la unuopa poeto/verkisto kaj Esperanto. Malgraŭ la diversaj nacioj kaj landoj, al kiuj apartenas la aŭtoroj, ofte troveblas elementoj – kiuj koncernas temojn, lingvoformojn ktp – komunaj al pli ol unu persono: tio estas indiko de la fakto, ke jam baldaŭ la esperantista komunumo ekformiĝos kaj iros direkte al la estonteco, distingiĝante tra la mondo kaj la jaroj tiel, kiel la homara naturo emas konduti. Kelkfoje pli granda atento al iu aŭtoro aŭ grupo montras apartan intereson al tiu. Ekzemploj estas Kalocsay, Baghy, Auld, Boulton, Th. Schwartz kaj Piron. Ĉe ni specialan intereson elvokis verkoj neatendite longaj: krom la tradukaĵoj de La Dia Komedio fare de Peterlongo kaj Kalocsay, ĉi tie mencion meritas La konflikto de la epokoj de la sud-afrika De Kock kaj Uranogedio de la itala franciskana monaĥo Giovanni Ricci. Temas pri du epopeaj poemoj, tre longaj, sed je kvalito malsamaj, ĉi-loke citindaj pro la fakto, ekzemple, ke ambaŭ atestas, kun kia engaĝiĝo sin dediĉas al sia literaturo kaj kulturas siajn artovalorojn la esperantistoj, apartenantaj al la tuta mondo. Ivan ORSINI
Carlo Minnaja: Introduzione alla letteratura esperanto. Eld. Athenaeum, Parma, 2019. 256 paĝoj. ISBN 978-88-32158-03-8.
|