Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Longa impulsa vivo

Ni troviĝas antaŭ dulingva (Esperanto kaj vid-al-vide franca) memorlibro pri Gaby Tréanton, forpasinta la 6an de aprilo 2019, atinginte preskaŭ 99 jarojn (restis nur monato): epizodoj, ne ja kontinu-linia rakontado, sed flamoj, sparkoj, amikecaj eventoj. Kolektis kaj finredaktis ŝia Esperanto-lernantino kaj poste amikino Maja Mériaux, el Bégard, Bretonio.

Jam la unua alineo surprizas: Fine de la 19a jarcento du junaj paroj geedziĝas la saman tagon en Morlaix. Loĝante en malsamaj kvartaloj de la urbo, ili ne konas unu la alian, sed ili elektis la saman restoracion por la geedziĝa manĝo kaj por la sekvonta balo. Dum la balo miksiĝas la invititoj, kaj la junaj geedzoj ekkonatiĝas. Unu el ili diras: „Kiam ni havos gefilojn, ni povos intergeedzigi ilin!”. Ĉu intuicio?

Efektive naskiĝos en la du familioj kaj knaboj kaj knabinoj, du el ili vizitos la saman lernejon, do la idaro interkonatiĝas, kaj floras amo kaj gefianĉiĝo inter Jean kaj Augustine. La milito de 1914 ilin disigas. La junulo estas sendita al la fronto, kie li estas dufoje vundita, eskapas el la sekvoj de bombo falinta apud lia tranĉeo; siaflanke, Augustine suferas kaj ekmalsaniĝas pro tuberkulozo sub la bomboj en Parizo. Post la fino de la konflikto ili decidas geedziĝi; naskiĝas filino, Gabrielle, nomata Gaby, kiu estos la rakontanto de siaj memoraĵoj.

Naiveco

Tiuj memoraĵoj estas kortuŝaj pro naiveco; jen la maniero lerni, kiel oni elparolas iujn konsonantojn, jen la timo pri la bruego de trajnoj irantaj al Parizo, mistera urbo ... Jen la alkutimiĝo al la lernejkunuloj ...

Mortas la patrino, kaj Gaby estas loĝigita ĉe siaj patraj geavoj, kaj ŝi troviĝas meze de bataletoj kun siaj gekuzoj; ŝia patro pro laboro devis resti sola en la urbo. Trista epizodo, kiam ŝi devas, pro lerneja tasko, fari portreton de sia patrino.

Naivaj sentoj, kiel kiam ŝi ricevis leteron „el la ĉielo”, kiu promesas kristnaskan donacon; aŭ la kampadejo, kie ŝi pasigas gajajn tagojn; aŭ la violonkurso; aŭ la unua komunio, kun la predikoj pri la konfesindaj kulpoj kaj la timo pri la inferaj turmentoj. La vivo ĉe la geavoj, kun ĉiusemajna vizito de la patro, estas ja agrabla: ĉiuj amas Gaby-n, kaj ŝi amas ĉiujn.

Nu, kion ni trovas eksterordinara en ĉi tiuj memoraĵoj? Fakte nenion, kio ne okazis, jen kaj jen, ankaŭ al iu ajn el la samgeneracianoj. Tial la rakontado, ĝuste pro sia naiveco, estas alloga, altira ĝis la fino. Alvenas la streĉoj por la abiturienta ekzameno de la klasika liceo, kaj samtempe anonciĝas la monda katastrofo. Post malsukceso ĉe tiu ekzameno sekvas ripeto de la sama nivelo; poste Gaby komencas instrui kun granda timemo, loĝante pensione ĉe bonkora sinjorino.

Rezistado

La milito ne multe ŝin taŭzas: Pétain paciĝis kun Hitler, kaj Gaby instruas en malsamaj lokoj, ĉiuj en la bretona duoninsulo. Intertempe organiziĝas la kontraŭnazia rezistado; iuj liceanoj klopodas ŝteli armilojn de la germanoj; malkovrite, ili mortigas germanan soldaton kaj tri estas pafekzekutitaj. En alia okazo ŝi hazarde iĝas liverantino de iu mesaĝo el la makiso, kaj la transdono de la mesaĝo okazas en trinkejo: la postan tagon la trinkejon bruligas la germanoj. Terura estas la sciigo, ke lernejo en Bretonio estas erare bombita de britaj aviadiloj, kiuj celis bombi stratojn kiel komunikilojn de la germana okupacianta armeo. Infanoj restis sub la ruboj, mortigite de aliancaj aviadiloj.

Alvenas la elŝipiĝo en Normandio (la 6an de junio 1944) (tamen parto de Bretonio estos liberigita nur la 10an de majo 1945). La makisuloj batalas aperte kaj al Gaby ili eĉ proponas pafilon, kiun ŝi rifuzas, sed post la liberigo de Parizo la kruelaj reprezalioj kontraŭ kaptitaj germanoj ŝin konsternas. La vivo en Bretonio bezonas jarojn por normaliĝi; Gaby daŭre instruas kaj atingas superajn instruistajn diplomojn.

Esperanto

Esperanto envenas en la vivon de Gaby tra anonco en sindikata instruista ĵurnalo Lernu Esperanton!, kaj tuj sekvas korespondado kun Henri Micard, kiu starigos la mirindan kastelon en Grésillon. Kun Esperanto venas flugfolio por aliĝi al Civila Servo, kreita de la sviso Pierre Ceresole; Gaby komencas instrui Esperanton, kaj tio fariĝas ŝia vivocelo. Per ĝi ŝi travivas multajn spertojn, lernas, kiel kompreni homojn kaj ilin respekti; en la sekvaj paĝoj de ŝia memorlibro la vortoj „Esperanto” kaj „amiko” ripetiĝos konstante.

Freinet

Ŝia profesio de instruistino ŝin sendas al diversaj lokoj de la bretona duoninsulo, eĉ sur insuleton, kaj ŝi ĉiam instruas ankaŭ Esperanton kaj aranĝas interlernejan korespondadon; en Amsterdamo en 1948 ŝi vizitas sian unuan Esperanto-kunvenon, ideologie ŝi proksimiĝas al SAT-amikaro kaj plaĉas al ŝi la saluto inter SAT-anoj: „sennaciece”. Sed multaj aliaj homamaj agadoj ŝin allogas: jen unua tendumado kun la naturamikoj, jen laborkampo de la internacia Civila Servo, jen forta proksimiĝo al la Freinet-movado.

Mondcivitanoj

Alia sperto estas ŝia kunlaboro en la movado JEAN (Juneco mensa, Edukado de si mem, Ardo pri laboro, Nobleco de konduto) fondita de Marc Rohrbach, esperantisto, amiko de Claude Piron. Gaby alproksimiĝas ankaŭ al la mondcivitanoj, kiuj havas Esperanto-sekcion. En tiu periodo intermetiĝas ankaŭ ama epizodo, kiu povus konduki al edziniĝo, sed Gaby timas perdi sian liberecon. Tial ŝi neniam edziniĝos. Ŝi vivos kun onklino ĝis ties morto en 1964, poste ĉiam sola, kvankam ĉiam kun aro da amikaj familioj, kiujn ŝi gastigas, kaj ĉe kiuj okaze ŝi gastas, ĉiam kun granda amo al la infanoj, kion atestas abundo da kunaj fotoj. Ne mankas amuzaj epizodoj, kiel valizo, kiu perdiĝas en la maro, aŭ amikeco kun sportulo, kiu trairas Siberion per biciklo, kurante sur la fervojaj reloj.

Emeritiĝo en 1976 donas al ŝi plian eblon larĝe vojaĝi kaj viziti esperantajn sidejojn, jen en Bouresse, jen en La Chaux-de-Fonds; jen en Brazilo, kie ŝin allogas Bona Espero, mastrumata de la geedzoj Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia. Do dum la plia kvardeko de ŝiaj vivojaroj ŝia konstanta okupo estas amikado kun plej diversaj homoj kaj Esperanto. Tial legado de ŝiaj memoraĵoj estas instiga al edifaj sentoj, kiuj restos ankoraŭ longe en la memoro.

Carlo MINNAJA
Gaby Tréanton: Rakontoj pri mia vivo - Histoires de vie. Eld. Espéranto-Bretagne, 2020. 288 paĝoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 04, p. 28.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-06