MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

ESEO

Vivaĵa kunvivado kaj homeca kunvivado

En la moderna japana socio oni uzas la vorton kjōsei (kunvivado) en la senco de iuspeca interrilatado inter vivaĵoj kaj/aŭ homoj, kiuj kunekzistas en rekta aŭ nerekta interdependeco. Sed la vorto ne havas unuecan difinon. Iafoje la vorto kunvivado signifas, ke diversaj homoj kunaktivas aŭ kunloĝas egale, kaj alifoje ĝi signifas ekologian interdependon inter diversaj vivaĵoj.

Kunvivado en kursivo celas montri mian propran koncepton de kjōsei aŭ kunvivado. Ĝi signifas la rilaton inter vivaĵoj kaj/aŭ homoj, kiuj vivas kunhavante la lokojn, kie ili vivas, loĝas, ludas, lernas kaj/aŭ laboras. Ekzemple, arbaro estas loko, kie vivaĵoj kaj homoj kunvivas. Natura maro estas loko, kie diversaj vivaĵoj kunvivas. Homa hejmo estas loko, kie la familianoj kunvivas. En internaciaj urboj, ekz. Parizo, diversaj popoloj kunvivas. Sur la terglobo estas diversaj lokoj grandaj kaj malgrandaj, kie vivaĵoj kaj/aŭ homoj kunvivas.

La celo de ĉi tiu artikolo estas klarigi la du tipojn de kunvivado, kiujn mi nomas vivaĵa kunvivado kaj homeca kunvivado, kaj la interrilaton inter ili, por ke diversaj homoj pli bone komprenu la kunvivadan rilaton, kunvivu respektante diversecon, forigu diskriminacion, kaj faru la mondon pli egaleca kaj bona por ĉiuj vivaĵoj kaj homoj.

Mi klarigos la vivaĵan kunvivadon en la unua sekcio kaj la homecan kunvivadon en la dua. En la tria sekcio mi argumentos, ke ekzistas interrilato inter la du tipoj de kunvivado. Fine mi prezentos agadojn, kiuj integras la du tipojn de kunvivado kaj kontribuas por realigi la deziratan mondon.

1. Vivaĵa kunvivado

Principe, ĉiuj vivaĵoj vivas en interdependaj rilatoj kun aliaj. Neniu vivaĵo povas vivi tute sola. Kaj ankaŭ homo ne povas vivi sola. Ekzemple, mi dependas de fiŝoj, ĉar mi manĝas fiŝojn. Same mi dependas de kokoj, porkoj, bovinoj, rizo, sojfaboj kaj tiel plu. Mi ne povas nutri min sen ili. Por manĝi ilin, mi mortigas ilin aŭ dependas de iu, kiu mortigas ilin. Mi manĝas iliajn vivojn. Tio estas unu el miaj fundamentaj kulpoj kiel homo, ke mi mortigas ilin aŭ faras, ke iu mortigu ilin por mia ekzistado. Mi bezonas kaj deziras kunvivi kun diversaj vivaĵoj ne homaj, sed samtempe mi mortigas per mia mano aŭ per la mano de alia multajn aliajn vivaĵojn. Dume estas vivaĵoj, kiuj prenas nutradon el homoj. Ekzemple, moskito pikas kaj suĉas mian sangon. Mi nomas ĉi tiun specon de interrilatado de vivaĵoj vivaĵa kunvivado.

Mi diskriminacie distingas aliajn vivaĵojn disde homoj. Eĉ vegetaranoj ne povas nutri sin sen mortigi aŭ vundi iun vivaĵon. Ili manĝas vegetaĵojn, kiuj havas vivojn. Alivorte, interrilatoj inter individuaj homoj kaj ne-homaj vivaĵoj ne povas esti egalaj. Eble ni homoj povas malpliigi la malegalecon per protekto aŭ regajno de medioj kiel eble plej bonaj por homoj kaj aliaj vivaĵoj.

Por tio ni, homoj, devas protekti aŭ krei mediojn, kie ĉiu specio de vivaĵoj almenaŭ povas daŭre ekzisti kun minimumaj doloroj. Ekzemple, ni devas ĉesigi poluadon aŭ detruadon de la maro, lagoj, riveroj, terenoj, arbaroj kaj aero. Interspecia egaleco estas esenco de la ideala vivaĵ-kunviva mondo, kiun mi imagas. Kompreneble militoj kaj arma produktado devas finiĝi por malpliigi la dolorojn de homoj kaj aliaj vivaĵoj.

Mi nomas praktikadon, kiu celas idealan vivaĵ-kunvivan mondon, praktikadon de vivaĵa kunvivado.

2. Homeca kunvivado

Homeca kunvivado estas interrilatado inter homoj. Ĝi estas unu speco de interrilatado inter vivaĵoj. Mi konsideras ĝin escepta speco de vivaĵa kunvivado. Ni povas vivi sen manĝi aŭ mortigi homojn. Kaj oni konsideras tion malmorala, ke homoj manĝas homojn en homaj socioj. Mi nomas ĉi tiun specon de interrilatado de homoj homeca kunvivado. Ĝi estas unu el diversaj specoj de kunvivado. Ekzemple, simioj kunvivas en grupoj. Ankaŭ rilato inter la simioj estas specia kunvivado. Estas eble diri same pri abeloj, formikoj, leonoj kaj tiel plu.

Mi bezonas ne nur vivaĵan kunvivadon, sed ankaŭ homecan kunvivadon. Mi dependas de miaj filinoj. Mi ĝojas kunmanĝi kaj dialogi kun ili. Mi povas vivi kiel patro kaj ĝui gajan tempon kun ili, ĉar miaj filinoj rigardas min kiel la patron kaj sintenas kun mi sufiĉe egale. Ili dependis kaj dependas de mi almenaŭ iom. Ni, miaj filinoj kaj mi, interrilatas kaj interdependas, kaj faras homecan kunvivadon kiel homoj.

Simile ekzistas interdependeco inter mi kaj diversaj homoj, kun kiuj mi rilatas rekte aŭ nerekte. Mi manĝas la rizon, kiun unu el miaj amikoj produktas. Mi aĉetas la rizon rekte de la amiko justkomerce. Li restis en mia domo, kiam li vizitis la urbon Moriguĉi, kiu estas mia hejmurbo.

Mi esperas, ke ĉiuj homaj kunvivadaj interrilatoj estos egalecaj. Mi pensas, ke perfekta egaleco estas la idealo. Do mi celas fari la kunvivadajn interrilatojn pli egalaj, kunvivante kaj kunlaborante diversmaniere kun diversaj homoj. Praktikado de homeca kunvivado estas mia nomo por la praktikado de homoj, kiuj interrilatas reciproke kaj laboras por iom pli egaligi la homecan kunvivadon kaj helpi al homoj vivi bonajn vivojn.

Kio estas bona vivo de homo? Ĝi estas vivo bona de homo, kiu vivas digne unue kiel unu homo kaj kiel egala kaj libera membro de la homaro, sed ne kiel privilegiulo, ekz. riĉulo, reĝo, ĉefministro, prezidento, mastro, forta viro ktp 1.

3. Interrilatoj

Historie la homo ne estas la unusola vivaĵo, kiu aperis sur la terglobo. La vivaĵa kunvivado jam ekzistis, kiam la homo aperis. Konsekvence, la homeca kunvivado baziĝas sur la vivaĵa kunvivado. Homeca kunvivado estas nova aperinto en la mondo de vivaĵa kunvivado, kaj iusence homoj estis kaj estas invadantoj aŭ buĉistoj por la indiĝenaj vivaĵoj sur la terglobo. Vivaĵoj krom homoj mortigas aliajn vivaĵojn principe nur por manĝi ilin, memdefendo aŭ reprodukto, sed neniam por mono.

Mi volas memori la supre diritan fakton kaj ne forgesi, ke mi vivas viktimigante la vivojn de diversaj vivaĵoj. Laŭ japana kultura moro mi diras itadakimasu antaŭ manĝo. La vorto signifas, ke mi ricevas la manĝaĵon donacitan al mi de la naturo aŭ natura dio kun danko al la naturo kaj la homoj, kiuj helpas al mi havi manĝaĵojn ekz. agrikulturistoj, fiŝkaptistoj, kuiristoj ktp. Mi dependas de la interrilatado de vivaĵo kaj homo, kaj samtempe havas mian niĉon 2 en la interrilatada mondo.

Sur fundamento de la kompreno kaj sento pri kunvivado kaj ĉiu vivaĵa vivo, kiun mi priskribis supre, mi deziras kontribui por integri praktikadon de vivaĵa kunvivado kaj praktikadon de homeca kunvivado.

La supran specon de integra praktikado mi nomas praktikado por universala kunvivado.

4. Universala kunvivado

Mi prezentos du ekzemplojn de praktikado por universala kunvivado.

4.1. Kunlaboro en la kamparo

Mi laboras kiel volontulo en la parko Curumi-rjokuĉi de la urbo Osako. Pasintjare mi helpis kultivi rizon, terpomojn, indigoplantojn kaj lotusojn en la kamparo kune kun amikoj, kiuj havas la saman ideon kiel mi.

Ni klopodas krei ekologian agrikulturon en la kamparo. Ekzemple, ni ne uzas pesticidojn. Ni celas konservi optimuman ekosistemon por vivaĵa kunvivado. Alivorte ni faras praktikadon de vivaĵa kunvivado.

En decembro 2019 ni invitis infanojn kaj oficistojn de infana manĝejo al la kamparo. En la infana manĝejo infanoj povas manĝi senpage. Bedaŭrinde en Japanio konsiderinda nombro da infanoj ne povas manĝi sufiĉe pro malriĉeco. Por helpi ilin civitanoj fondis tiajn lokojn.

Ni, volontuloj, helpis al la infanoj de la infana manĝejo elfosi lotusajn radikojn. La infanoj portis la radikojn al la infana manĝejo kaj manĝis ilin. Ni kunlaboris kun la infanoj kaj oficistoj en la kamparo kunvivante kun la diversaj vivaĵoj tie. Interrilatado de la homoj, kiuj kunlaboras en la kamparo, estas praktikado de homeca kunvivado. Ne estas ekonomia diskriminacio inter malriĉulo kaj riĉulo, kiam oni kune laboras en la kamparo. Tia partopreno estas senpaga kaj malfermita al ĉiuj civitanoj. La tuta procezo de homaj agoj rilataj al la kunlaboro en la kamparo estas unu el la procezoj de praktikadoj por universala kunvivado.

4.2. Komunikada programo

En 2020 mi renkontis du mezlernejanojn de Fukuŝimo. La lernejanoj raportis pri Komunikada Programo de Mezlernejanoj inter Fukuŝimo kaj Germanio, en kunveno okazigita en Osako. La du lernejanoj vojaĝis al Germanio kiel membroj de japana mezlernejana grupo por komunikiĝi kun mezlernejanoj en Germanio, kaj lernis kune kun diversaj homoj partoprenante studajn vizitadojn tie. Ekzemple, ili vizitis la Berlinan Muron, ventopovan centralon, mezlernejon kaj tiel plu. En la lernejo ili lernis kun germanaj lernejanoj en la sama klasĉambro. Tie la japanaj mezlernejanoj parolis pri la problemoj de nukleaj centraloj kaj ankaŭ pri siaj spertoj en Fukuŝimo.

Ili restadis en la hejmoj de germanaj familioj dum la tagoj, kiam ili iradis al la lernejo. La lernejanoj de Japanio partoprenis kunvenon de Vendredo por Estonteco en la 9a de aŭgusto 2019 en Berlino.

Vendredo por Estonteco estas socia movado lanĉita de Greta Ernman Thunberg kaj aliaj junuloj en Eŭropo por ĉesigi la detruon de la ekosistemo de la homaro. Thunberg estas juna sveda klimat-aktivulino, kiu ekde 2018 stimulas internacian movadon por batali kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Kun la simpla mesaĝo Lerneja striko por klimato skribita sur afiŝo, ŝi komencis preterlasi lecionojn vendrede kaj protesti ekstere de la Sveda Parlamento.

Post la raporto en la kunveno de Osako, mi, la du mezlernejanoj kaj kelkaj aliaj partoprenantoj kunmanĝis kaj kunparolis.

Kiam la nuklea centralo de Fukuŝimo eksplodis, la lernejanoj estis duajaruloj de elementaj lernejoj. Laŭ ili la tiamaj cirkonstancoj de la lernantoj de la elementaj lernejoj estis jenaj:

Ĉiu lernanto devis kunporti aparaton por mezuri radioaktivecon ĉiam. Ili ne povis ludi aŭ sporti ekstere pro la radioaktiveco el la nuklea centralo. Regule la lernantoj havis ekzamenojn pri tiroida kancero, kiuj jam malkovris kelkajn okazojn de kancero. La du lernejanoj ankoraŭ ne havas kanceron sed timas, ke ili havos ĝin en la estonteco. „Pro la nukleaj centraloj ni suferis kaj suferas tro grave. Mi ne povas pardoni la registarojn, kiuj ne fermas ĉiujn nukleajn centralojn. Se alia akcidento okazus en Japanio, Japanio mem finiĝus. Kial ili ankoraŭ povas aprobi nuklean centralon? Mi neniam povas akcepti iliajn kondutojn”, la du mezlernejanoj diris.

Mi pensas, ke partopreni aŭ helpi la praktikadon de Komunikada Programo de Mezlernejanoj inter Fukuŝimo kaj Germanio estas praktikado de universala kunvivado. Per la praktikado ni povas kontribui al amika, egaleca, reciproka kaj interhoma rilatado inter Germanio kaj Japanio. Ni povas vidi ĝojajn esprimojn de la lernejanoj kaj de aliaj partoprenantoj de la programo kaj iliajn kunvivadajn praktikadojn en la retejo de la neprofita organizaĵo Earth Walker.

Postparolo

Koran dankon por via toleremo legi ĉi tiun artikolon. Propravole komunikiĝi aŭ dialogi esperante kun samideanoj por bona vivo de la homo estas praktikado de homeca kunvivado, ĉar neniu estas devigata uzi Esperanton per aŭtoritato, kaj Esperanto estas interpopole pli neŭtrale kaj egalece uzata ol la aliaj lingvoj. Mi esperas, ke la renkonto de vi kaj mi per Esperanto en ĉi tiu artikolo estas komenciĝo de nia, via kaj mia kunpraktikado por fari la mondon iom pli egaleca kaj ĝoja loko por diversaj homoj, popoloj kaj vivaĵoj, kiuj kunvivas.

1. Haŝimoto, Yoŝirō (2012) Ningen no fukuŝi to bariafurī: „ĉigai ŭa suteki” ga atari mae ni naru jou ni, Aikaŭaŝobo, p. 48-49.
2. Niĉo estas areo aŭ pozicio, kiu estas ĝuste taŭga por malgranda grupo de la sama tipo.
La aŭtoro dankas al sinjoroj Nanba Syozi kaj Mamija Midori pro ilia gvidado, sen kiu neniel povus esti verkita ĉi tiu artikolo.
HAŜIMOTO Yoŝirō
Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 04, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Haŝimoto Yoŝirō el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-06