MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

GEOLOGIO

Nova retejo helpos protekti kontraŭ cunamoj

La itala scienca instituto Istituto nazionale di geofisica e vulcanologia (Nacia instituto pri geofiziko kaj vulkanologio, INGV) en majo 2020 lanĉis retejon de la propra informa centro pri cunamoj (CAT-INGV) kun la celo havigi al la interesata civitanaro informojn kaj detalajn raportojn pri cunamoriskoj en Mediteraneo.

La celo de la nova platformo estas sentemigi homojn pri la risko de cunamo en Italio, risko ankoraŭ malmulte konata pro la relative malgranda ofteco de grandaj cunamoj en Mediteraneo. Tamen oni deziras havigi ilojn, kiuj ebligas redukti la sekvojn okaze de cunamo simila al tiuj, kiuj jam pasintece frapis Italion kaj ĉirkaŭaĵon.

Sekcioj

CAT-INGV estas unu el la tri ŝlosilaj elementoj de SiAM, la nacia averta sistemo pri sismaj cunamoj, kune kun la fako pri nacia civila protekto (itale Dipartimento di protezione civile, DPC) kaj la Supera Instituto pri Mediprotektado kaj Esplorado (ISPRA). La retejo de CAT-INGV liveras al la publiko multajn sciojn pri cunamoj: kiel ili formiĝas, kiel ili disvastiĝas, kie ili plej probablas, kiel ni povas defendi nin kontraŭ ili, kiuj estas la internaciaj kaj naciaj institucioj, kiuj zorgas pri protektado kaj komunikado de priaj riskoj.

Aparta emfazo estas donata al la danĝero pri cunamoj en Mediteraneo, kie CAT-INGV funkcias ekde 2016 kiel oficiala informanto ne nur por Italio, sed ankaŭ por aliaj landoj apud nord-orienta Atlantiko, Mediteraneo kaj kunligitaj maroj.

Decembro 1908

Cunamoj estas okazaĵoj, kiuj, kvankam maloftaj, povas esti eĉ en italaj maroj tiel detruaj, kiel tiuj, kiuj trafis Indonezion, Ĉilion kaj Japanion en la lastaj dudek jaroj. Oni pensu pri la tertremo/cunamo de Messina kaj Reggio Calabria, kiu la 28an de decembro 1908 kaŭzis ondojn altajn pli ol 11 metrojn, mortigante 100 000 homojn. Malgrandaj cunamoj estas multe pli oftaj, sed povas esti same danĝeraj: mara ondo de kelkaj dekoj da centimetroj povas faligi pordojn, movi aŭtojn kaj treni en la maron homojn plenkreskajn kun fortika figuro.

Percepto de cunamorisko

INGV publikigis ankaŭ datumbazon pri cunamo-observadoj en Italio. Ĝi estas platformo, kiu ebligas ekzameni kaj analizi sur mapo ĉiujn informojn pri la 300 haveblaj observadoj rilate al la 72 cunamoj ĝis nun konataj en Italio. Cetere, en la revuo NHESS (Natural Hazards and Earth System Sciences), aperis la unua grandskala sistema studo pri taksado de la percepto de cunamorisko fare de la loĝantaro en suda Italio.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 01, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-12-06