Moderna vivoUSONOEkloĝi kiel astronaŭtoNASA (National Aeronautics and Space Administration/Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio), kiel usona agentejo de kosma esplorado kaj studado, havas dekojn da ejoj tra la tuta lando. La plej konataj estas verŝajne du: Kosmodromo Kennedy – en Florido, lanĉloko ne nur de la legendaj ŝipoj Apollo, sed ankaŭ de la novstilaj Falcon, kaj Kosmodromo Johnson, en la ĉirkaŭaĵo de Hjustono (Teksaso). La hjustona kosmodromo estas ne nur la ĉefa gvidejo de kosmoekspedicioj, sed ankaŭ la ĉefa trejnejo de astronaŭtoj. Tie pasigis kvarantenon la revenintoj de la lunekspedicioj. Ne estas mirinde, ke pluraj astronaŭtoj volis havi sian propran loĝejon apud Hjustono. Tre konata estas la komunumo Timber Cove – tre proksima al la kosmodromo – kie siatempe loĝis John Glenn (ano de la ekspedicio Mercury 7 kaj spacpramo Discovery), Scott Carpenter (ekspedicio Mercury 7), Gus Grissom (ekspedicioj Mercury 4, Gemini 3 kaj Apollo 1), Charles Conrad Jr. (ekspedicioj Gemini 5, Gemini 11, Apollo 12 kaj Skylab 2) kaj Peggy Whitson (la unua virino, kiu gvidis la internacian kosmostacion). Ĉu aĉeti domon ... kosman?El tiu aro da loĝlokoj lastatempe estas alloga precipe unu, kiun eblas aĉeti: la domo de la unua homo paŝinta sur la luno, Neil Armstrong. Tiun 5-ĉambran domon en la urbeto El Lago, apud la kosmodromo, oni vendas kontraŭ 375 000 dolaroj. Estas interese, ke por havi la domon – konstruitan en 1964 – Armstrong prunteprenis de banko 30 000 dolarojn. Li loĝis tie dum kelkaj jaroj, ekde julio 1969, kiam per paŝado sur la luno li iĝis unu el la plej konataj homoj en la mondo. La nunaj loĝantoj de El Lago tre fieras pri tio, ke multaj astronaŭtoj elektis ilian urbon kiel sian „duan” hejmon. En la urba retejo aperas 3-paĝa fotogalerio de la „kosmaj famuloj” de El Lago: https://www.ellago-tx.com/gallery.aspx?AID=4. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon
|