Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Romano pri la malfacilaj vivopadoj

Kial oni ne povas ordigi sian vivon tiel, ke ĝi estu simila al apoteko? Mi starigis tiun ĉi demandon al mi mem, kiam mi tralegis la romanon de Julian Modest Tra la padoj de la vivo. Eva, la ĉefheroino de la romano estas apotekistino. Ĉiun tagon ŝi rigardas la puran kaj bone ordigitan apotekon kaj demandas sin, ĉu eblas, ke ĉio en la vivo estu kiel en apoteko – klara kaj en ordo. Kial oni ne havas tirkestojn, en kiuj estu amo, espero, feliĉo. Tamen, bedaŭrinde, la vivo ne estas apoteko. Kiam ni plenkreskas, ni strebas ordigi nian vivon, sed ne ĉiam ni sukcesas. Ni komprenas, ke ne ĉio en la vivo dependas de ni mem.

Eva kuraĝas konfesi sian amon al la viro, kiu plaĉas al ŝi. Jes, amo povas ataki nin subite. Unu el la herooj en la romano diras, ke nenio en la vivo okazas hazarde. Dragomir, la amiko de Eva, ne trinkas alkoholaĵon, sed, veturante per aŭto, li kraŝas kaj mortas. Je la komenco de septembro nenio aludas, ke post la ora aŭtuno venos vintro kaj tristo.

Meditoj

„Sed nun estis septembro kaj mi ŝatis la unuajn septembrajn tagojn, trankvilajn, silentajn, sunajn. En la komenco de septembro ĉio videblas pli klare” – meditas Eva. Ŝi preparas sin por familia vivo, sed subite ŝi iĝas vidvino.

Post la morto de Dragomir malrapide kaj turmente Eva sukcesas venki la doloron, la senesperon. Ŝi konscias, ke se oni amus sin, oni sukcesus transvivi la ĉagrenon, la malfacilaĵojn kaj ekami aliajn homojn. Ja la vivo daŭras plu. Eva iĝas baptopatrino de Viktor, la filo de ŝia kuzino, kaj Eva konscias, ke la plej grava virina devo estas iĝi patrino, doni novan vivon. Ŝi naskas filinon – Lili. La nasko estas doloriga, sed senlime ĝoja.

La infanoj kreskas, kaj aperas iliaj unuaj senreviĝoj. Lili frue eksentas sian destinon. Ŝi deziras esti baletistino. Lili estas sincera kaj kara, simila al malfermita libro. Sur ŝia infana vizaĝo klare videblas la ĝojoj kaj malĝojoj. Julian Modest delikate aludas, ke la homo devas sekvi siajn revojn. La patro de Eva ne deziras, ke Lili estu baletistino, tamen Eva kaj Lili ekiras la vojon, kiun Lili elektis.

Ĉiu devas plenumi sian vivodevon. Eva estas patrino, kiu pretas doni ĉion por la feliĉo de sia filino. Ĉiu devas trairi la padojn de la vivo.

Plej subtilaj pensoj

Tra la padoj de la vivo estas romano, en kiu Julian Modest talente montras la multkoloran nuntempan vivon. Li priskribas heroinon kuraĝan, memstaran, pretan batali kaj venki la malfacilaĵojn; heroinon, kiu trairis longan vojon, sed sukcesis eduki sian filinon kaj realigis ŝiajn revojn.

Legante la romanon, nevole en mi naskiĝis la deziro, ke, kiam mi estis infano, estus bone se mia patrino estus kiel Eva, ĉar mia patrino tre frue forpasis.

Julian Modest estas sorĉisto, kiu alloge rakontas, kiu enrigardas profunden en la homan animon kaj montras al la legantoj la plej subtilajn pensojn kaj emociojn.

Petar STOJKOV
Julian Modest: Tra la padoj de la vivo – originala romano. Antaŭparolo de Fernando Pita. Eld. Libera, Antverpeno, 2020.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 01, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petar Stojkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-12-05