Spirita vivoOPINIOMalpli konataj religiojAntaŭ jaroj, mi legis iom malnovan (sed interesan) libron de la usona psikologo kaj filozofo William James, kies titolo en la angla estas The Varieties of Religious Experience (Vario de religia sperto). Ĝi konsistas el serio de prelegoj pri natura teologio, kiujn la aŭtoro prezentis en la Universitato de Edinburgo, Skotlando, inter la jaroj 1901 kaj 1902. Mi unue supozis, ke James intencas priskribi kelkajn el la multnombraj religioj, sektoj kaj konfesioj, kiuj ekzistis en lia hejmlando, ĉar Usono estas aparte religiema lando. Kvankam la aŭtoro ne celis verki pri la abundo da kredoj, kiuj troveblas tie – kontraŭe, la verko temas pri psikologia esplorado pri la efiko de religia sperto sur la homa menso – li troviĝis en tre favora situacio por fari tion. Plej ofte religioj fontas el vizioj kaj spirita inspiro. Por ne-religiema homo, tiuj povas ŝajni strangaj kaj nekompreneblaj. Min instigis skribi pri ĉi tiu temo mia legado de la mirinda kaj admirinda poemego La konflikto de la epokoj 1 de la sud-afrika verkisto Edwin de Kock. Kiam en la lernejo mi studis anglan literaturon, unu el la devaj tekstoj estis la ĉefverko de la poeto John Milton (1608-1674), nome la longa poemo Paradizo perdita. Milton estis puritano, t.e. „Ano de la parto de la anglaj Protestantoj, kiuj ... volis aboli ĉiujn ritojn, ceremoniojn ktp, ne priskribitajn de la Evangelioj kaj Epistoloj” (PIV2002). Kiel juna lernejano mi trovis la miltonan poemon terure teda, kaj nun, kiam mi estas adolto, la enhavo por mi tute fremdas. Ĝia temo estas la biblia rakonto pri la kreado de la mondo kaj de Adamo kaj Eva, ilia elpelo el Edeno, kaj la sekva stato de la homa raso. La temo de La konflikto de la epokoj estas baze la sama kiel tiu de Paradizo perdita, sed en la kunteksto de la moderna mondo, kun atombomboj, kosma esplorado kaj la aktualaj problemoj de la socio, kiu memoras ankaŭ la hororon de la hitlera masakro de judoj en koncentrejoj. Do la verko de Edwin de Kock estas multe pli interesa, valora kaj trafa por nia generacio ol la miltona. Plia atentokapta fakto: ĝia aŭtoro estas ne anglikana puritano, sed sud-afrika adventisto, kiu donas novan spicon kaj veran universalecon al la poemo. Cetere, por aprezi la verkon La konflikto de la epokoj oni ne bezonas kundividi la kredon de la aŭtoro, kiel simile, por ĝui legadon de la antikvaj klasikaĵoj oni ne bezonas kredi je la gedioj de la antikvaj grekoj kaj romianoj. Arto estas arto, ne konfeso de fido. Simile, oni povas ĝui la genezan rakonton, ne kundividante la fidon, sed simple provante kompreni, kion oni celas arte diri. Kvankam en sia psikologia verko William James ne priskribas unuopajn konfesiojn, mi volas listigi kelkajn el la „novaj” religioj, kiuj aperis aŭ hejmiĝis en Usono, kaj kiuj, en multaj okazoj, disvastiĝis tra preskaŭ la tuta hodiaŭa mondo. Laŭ mi ĉiu religio – eĉ tiuj opiniataj plej „ortodoksaj” – enhavas misterajn dogmojn kaj praktikojn, ne kompreneblajn de nereligiuloj, sed la specife nord-amerikaj – plej ofte usonaj – eklezioj kaj konfesioj ŝajnas al mi aparte originalaj kaj novaj. Sekvas kelkaj ekzemploj. ShakersEble la unua, kaj samtempe la malplej longdaŭra, estis la tiel nomata konfesio Shakers (Skuiĝantoj), propranome Unuiĝinta Societo de Kredantoj je la Reveno de Jesuo Kristo. Tiu grupo ne estiĝis en Usono, kie ĝi poste hejmiĝis, sed en Anglio. Tie ĝin fondis Ann Lee, supozeble psika viziulino, kiu kondukis siajn disĉiplojn al Usono en 1774. Ili kredis, ke Jesuo aperis kune kun Ann Lee. Tiu konfesio estis komunuma, pacisma kaj rigore gefraŭla. Ĝi inkludis kaj virojn kaj virinojn, kiuj amike kaj egalece intermiksiĝis, sed tute ne praktikis seksajn rilatojn. Eble parte por sublimigi siajn naturajn instinktojn, sed ankaŭ pro spirita entuziasmo, ili havis la kutimon ekstaze danci en samcentraj cirkloj aŭ alternaj linioj de viroj kaj virinoj. Eĉ hodiaŭ Shakers – elstaraj metiistoj – estas konataj kaj admirataj pro la simpla sed bela meblaro konstruata en ilia komunumo, kaj ankaŭ pro la granda kolekto de naivaj sed allogaj kantoj kaj melodioj komponitaj de la membroj. Ili famas ankaŭ kiel inventintoj de la rotacia segilo. Por kompensi la mankon de memgeneritaj infanoj en sia komunumo, la Shakers kutimis adopti orfojn. Ĉar post plenkresko tiuj infanoj ne povis esti devigataj resti, neeviteble la komunumo iom post iom malkreskis ĝis la jaro 1992, kiam ĝi efektive ĉesis ekzisti. En 2001 restis vivantaj nur ok maljunaj virinoj. Nun restas neniu el tiuj laboremaj, pacemaj kaj mildaj homoj. AdventistojTiun konfesion fondis William Miller [ŭiljam milar] (1781-1849). Ĝiaj fideluloj kredas je la „dua veno” de Jesuo Kristo, sed ke tiu okazo estas prokrastita pro la fakto, ke kristanoj ne observas la sepan tagon de la semajno kiel sanktan. Same kiel ĉe la ortodoksaj judoj, ĉe ili la sepa tago, ŝabato, daŭras de la vespero de vendredo ĝis la vespero de sabato. Plie, adventistoj observas la dietajn leĝojn de la Malnova Testamento. Ili favoras sanajn kaj vegetarajn manĝaĵojn. Ja la adventisto Kellogg inventis la matenmanĝajn maizflokojn. Pluraj el la adventismaj dogmoj estas menciitaj en La konflikto de la epokoj. Ilia emfazo pri la graveco de vivo kaj sanaj manĝaĵoj estas laŭdinda. Laŭ raporto pri adventista komunumo en Usono, ĝi estas rigardata kiel averaĝe la plej sana kaj longviva grupo en la lando. MormonojTiu religio estas bazita sur la vizioj de Joseph Smith [ĝosef smif], kiu en 1830 fondis ĝin apud Nov-Jorko. Li pretendis, ke sur monteto apud Palmyra li malkovris du orajn tabulojn, tie kaŝitajn antaŭ mil jaroj. Sur ili estis gravurita en „reformita egipta lingvo” (?) la teksto de la poste nomita Libro de Mormono. Helpe de du ŝtonoj, nomitaj Urim kaj Tumin – kvazaŭ diaj okulvitroj – Smith sukcesis legi la tekston, kaj angligi ĝin. Sekve, li fondis „Novan Jerusalemon” en Usono. Pro la fakto, ke mormonoj praktikis poligamion, ili estis persekutataj, kaj Smith estis murdita en 1844. Kun grandaj penoj la adeptoj, sub la nova gvidanto Brigham Young, migris al la valo de la Granda Sala Lago en la teritorio Utah, kiu nun estas la sidejo de la religio. Post 1890 ili ĉesis praktiki poligamion, kvankam laŭraporte kelkaj disidentoj ankoraŭ sekvas la kutimon en izolitaj lokoj. Mormonoj havas admirindan socian kaj sekurecan sistemon. En radia prelego angla antropologia fakulo favore interpretis mormonismon. Laŭ li ĝi estis bona iniciato adapti origine orientan religion (la jud-kristanan) al la tute malsamaj kondiĉoj kaj vivo en la Nova Mondo. Atestantoj de JehovoĈi tiu religia movado estas „miljara” (angle millenarian). Tiu angla vorto aludas al tekstero en Apokalipso, laŭ kiu Satano estas katenita dum mil jaroj ĝis la fina triumfo de Kristo. La religion organizis en 1884 Charles Taze Russell [ĉarlz tejz rasal] (1852-1916). Atestantoj uzas sian propran tradukon de la Biblio, kiun ili interpretas laŭvorte. Kiel la adventistoj, ili kredas je la dua veno de Kristo. Ili evitas partopreni en monda agado, rifuzas militservi (kaj pro tio multaj estis masakritaj en la naziaj koncentrejoj); plie, atestantoj rifuzas fari ĵurojn kaj akcepti sangotransfuzojn. Samkiel la Romkatolika Eklezio kaj aliaj kristanaj konfesioj, la atestantoj havas siajn proprajn martirojn. Kvankam tia kredo ŝajnas nekutima, necesas aldoni gravan piednoton. Mi loĝas en kampara urbeto en Irlando, kie miaj najbaroj estas atestantoj de Jehovo. Neniam en mia vivo mi kaj mia edzino renkontis pli bonkorajn personojn. Ni ne plu estas junuloj, kaj antaŭ jaroj, kiam la korto malantaŭ nia hejmo estis malmole frostigita kaj glitiga, niaj najbaroj proprainiciate venis kun feraj levstangoj kaj pioĉoj kaj forigis la tutan glacitavolon. Alifoje, dum nekutime neĝa vintro, kiam ni ne povis eliri por aĉeti manĝaĵojn, niaj najbaroj, kiuj posedis ĉieniran veturilon, proponis provizi nin per provianto. Kiam ni varme dankis ilin, ili respondis, ke parto de ilia kredo estas la devo esti bonaj najbaroj. Eklezio de Kristo ScienculoKelkfoje mi maljuste kaj iom kruele priskribas ĉi tiun eklezion kiel konfesion por hipokondriuloj. Ĝin fondis la usonanino Mary Baker Eddy [mejri bejka edi] (1823-1920). Ŝi asertis, ke post grava falo ŝi estis relevita de sia lito kaj resanigita. Pro tiu sperto ŝi ekde tiam dediĉis sin al spirita esplorado. En 1875 ŝi eksplikis siajn malkovrojn en la libro Scienco kaj sano kun ŝlosilo al la Sanktaj Skriboj. En 1876 ŝi fondis la Kristanan Sciencan Asocion kaj en 1879 la unuan preĝejon de Kristo Scienculo, en Bostono. Laŭ la instruo de la fondintino, membroj de la eklezio kredas, ke malsano, doloro kaj peko estas iluziaj. Ili kutime ne konsultas kuracistojn, sed havas siajn proprajn „praktikantojn”, kiujn oni povas konsulti kaj de ili ricevi konsilon. Malkiel multaj aliaj personoj en nia socio, kiuj plendas pri veraj kaj imagitaj malsanoj, la membroj de ĉi tiu eklezio ne estas sklavoj de drogoj, antibiotikoj kaj nenecesaj medikamentoj. La eklezio subtenas „kristosciencajn legoĉambrojn” en urboj tra la mondo. En 1908 ĝi fondis prestiĝan kaj interesan ĵurnalon The Christian Science Monitor, kiu ankoraŭ regule aperas. Foursquare Gospel MovementĈi tiun movadon fondis en 1918 Aimee Semple McPherson [ejmi sempal makfesan] (1890-1944), ina evangeliisto kaj sanigisto, kiu naskiĝis en Ontario, Kanado. La impona preĝejo Angelus Temple, kie ŝi predikadis, pli similis grandan teatron ol religian konstruaĵon. Por prezenti sian mesaĝon, ŝi uzis la teatroteknikojn kaj sian aktoran talenton. Ŝi posedis proprajn radiodissendejon, biblian lernejon kaj magazenon. Mia patro, kiu interesiĝis pri novaj religiaj spertoj, rakontis, ke li ĉeestis kunvenon, kie predikis Aimee Semple McPherson, kaj li trovis la teatrecan etoson tre malsimila al aliaj religiaj kunvenoj. Spiritismo kaj scientologioSpiritismo povas ekzisti en religia kaj nereligia formoj. Post la unua mondmilito multaj parencoj de mortintaj soldatoj serĉis konsolon en spiritismo, per kiu ili esperis spirite kontakti siajn amatajn filojn, fratojn kaj edzojn. Oni serĉas konsolon, kie oni povas ... Pri scientologio ŝajne oni ne povas decidi, ĉu ĝi estas religio aŭ ne. Ĝin fondis usona aŭtoro de sciencfikcio, L. Ron Hubbard. Certe ĝi estas tute malsimila al tio, kio normale nomiĝas religio. Komunaj trajtoj de preskaŭ ĉiuj el ĉi tiuj movadoj estas, ke ili naskiĝis en la 19a jarcento; ke ili estas protestantaj (neniam katolikaj), evangeliaj, fundamentismaj, „miljaraj”, ofte pentekostismaj; ke iliaj fideluloj kredas je nova veno de Kristo, laŭvorta interpretado de la Biblio, kaj ĝia absoluta senerareco. Ĉio, kio estas originala, kontribuas al la riĉa vario de nia iom monotona mondo! Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. Edwin de Kock: La konflikto de la epokoj. Eldono de Flandra Esperanto-Ligo, 2019.
|